欢迎光临散文网 会员登陆 & 注册

Sinjoro Fuĝino 藤野先生(中世对照)

2022-02-26 20:28 作者:汪哲咚汪  | 我要投稿

Sinjoro Fuĝino

    Ankaŭ en Tokio same tiel estis. Kiam la sakuroj de Ueno-parko [1] pompe floris, ili vidiĝis en malproksimo vere kiel rozaj nuboj leĝeraj, sed sub la floroj vi ĉiam povis trovi arope rapidkursajn “studentojn el Ĉing-imperio”. Iliaj longaj harplektaĵoj volviĝis sur la kapoj kaj tiel alten puŝis la supron de iliaj studentaj kepoj ke ili havas formon de Fuĝi-monto. estis ankaŭ aliaj, kiuj malplektis la harplektaĵon kaj aranĝis la hararon plata sur la kapo; kiam la kepoj estis demetitaj, la hararo montriĝis brile glata kiel la hartuberoj de knabinoj, krome, ili emis moveti la kapon tien kaj reen. Vere ĉarme.

    东京也无非是这样。上野的樱花烂熳的时节,望去确也象绯红的轻云,但花下也缺不了成群结队的清国留学生的速成班,头顶上盘着大辫子,顶得学生制帽的顶上高高耸起,形成一座富士山。也有解散辫子,盘得平的,除帽来,油光可鉴,宛如小姑娘的发髻一般,还要将脖子扭几扭。实在标致极了。

    En la pordista ĉambro de la sidejo de la Societo de Ĉinaj Studentoj ĉiam troviĝis kelkaj libroj por vendo, kaj estis inde ĝin viziti iam kaj iam. en la antaŭtagmeze vi povis iom sidi en la fremdstilaj ĉambroj interne. Sed en la vespero la planko de iu ĉambro ofte tondre bruadis, kaj la polvo ĥaose disflugis en la tuta domo. Demandite bone informita persono respondis: “Oni lernas danci.”

    Ĉu ne estis bone iri aliloken por pririgardi ?

    中国留学生会馆的门房里有几本书买,有时还值得去一转;倘在上午,里面的几间洋房里倒也还可以坐坐的。但到傍晚,有一间的地板便常不免要咚咚咚地响得震天,兼以满房烟尘斗乱;问问精通时事的人,答道,“那是在学跳舞。”

    到别的地方去看看,如何呢?

    Do mi veturis al la Medicina Kolegio en Sendai.

    Foririnte de Tokio, post nelonge mi atingis stacion nomatan Nippori. Mi ne scias kial, sed nun mi ankoraŭ memoras la nomon. Krom tiu, mi memoras nur Miton, kie Zhu Shunshui [2], kiu estis lojala al la renversita Ming-dinastio, mortis en sia ekzilo. Sendai estis urbo ne granda, kie estis tre malvarme dum vintro, kaj ankoraŭ neniu ĉina studento troviĝis tie.

    我就往仙台的医学专门学校去。从东京出发,不久便到一处驿站,写道:日暮里。不知怎地,我到现在还记得这名目。其次却只记得水户了,这是明的遗民朱舜水先生客死的地方。仙台是一个市镇,并不大;冬天冷得利害;还没有中国的学生。

    Verŝajne “kio rara, tio kara”. Transportite al Zhejiang la brasiko de Pekino estas pendigita kun la radiko supren en fruktvendejo per ruĝa ŝnureto ligita al ĝia radiko kaj estas honore nomata “Shandong-a Legomo”. Kiam la aloo, sovaĝa kreskaĵo en Fujian, atingas Pekinon, ĝi estas tuj venigita en forcejon kaj ricevis la belan nomon “Drak-langa Orkideo”. En Sendai ankaŭ mi ĝuis tian favoron. Ne nur la lernejo nuligis sian lernopagan postulon al mi, sed ankaŭ kelkaj el la oficistoj montris apartan zorgon pri miaj manĝado kaj loĝado. Komence mi loĝis en hotelo apud prizono, kie, kvankam estis jam sufiĉe malvarme en la frua vintro, troviĝis ankoraŭ tre multe da kuloj. Sekve, mi kovris mian tutan korpon per litkovrilo kaj ĉirkaŭvolvis la kapon per mia vesto, elmontrante nur la du naztruojn por spiri. en tiu ĉi regiono skuata de kontinua spirado la kuloj ne povis trovi lokon por piki, kaj tiel mi fine povis dormi kviete. Ankaŭ la manĝaĵo ne estis malbonaj. Sed iu el la oficistoj opiniis, ke la hotelo preparis manĝaĵon ankaŭ por malliberuloj, tial estas nekonvene por mi loĝi tie, kaj li admonis fojon post fojo. Kvankam mi opiniis la fakton ke la hotelo kuiris manĝaĵon por malliberuloj neniom koncernanta min, sed mi ne povis ignori lian komplezon, do mi devis serĉi alian loĝejon konvenan por mi. Kaj mi transloĝiĝis al alia hotelo, kiu estis tre malproksima de la prizono, sed bedaŭrinde tie mi ne povis ne trinki ĉiutage tar-tuberan supon kiun engluti estis malfacile por mi.

    大概是物以希为贵罢。北京的白菜运往浙江,便用红头绳系住菜根,倒挂在水果店头,尊为“胶菜”;福建野生着的芦荟,一到北京就请进温室,且美其名曰“龙舌兰”。我到仙台也颇受了这样的优待,不但学校不收学费,几个职员还为我的食宿操心。我先是住在监狱旁边一个客店里的,初冬已经颇冷,蚊子却还多,后来用被盖了全身,用衣服包了头脸,只留两个鼻孔出气。在这呼吸不息的地方,蚊子竟无从插嘴,居然睡安稳了。饭食也不坏。但一位先生却以为这客店也包办囚人的饭食,我住在那里不相宜,几次三番,几次三番地说。我虽然觉得客店兼办囚人的饭食和我不相干,然而好意难却,也只得别寻相宜的住处了。于是搬到别一家,离监狱也很远,可惜每天总要喝难以下咽的芋梗汤。

    Ekde tiam mi vidis multajn novajn instruistojn kaj aŭskultis multajn novajn lekciojn. La anatomian kurson instruis du profesoroj. Ostologio venis la unua laŭ ordo. Tiam eniris sunbruna kaj malgrasa instruisto kun lipharoj kaj okulvitroj, kaj sub sia brako li portis stakon da libroj grandaj kaj malgrandaj. Metinte la librojn sur la tablon, li prezentis sin mem al la studentoj en takto lanta sed klara:

    “Mia nomo estas Fuĝino Genkuro…”

    从此就看见许多陌生的先生,听到许多新鲜的讲义。解剖学是两个教授分任的。最初是骨学。其时进来的是一个黑瘦的先生,八字须,戴着眼镜,挟着一迭大大小小的书。一将书放在讲台上,便用了缓慢而很有顿挫的声调,向学生介绍自己道:——

    “我就是叫作藤野严九郎的。”

    Kelkaj studentoj en la malantaŭaj vicoj ekridis. Poste li lekciis pri la historio de la disvolviĝo de anatomio en Japanio. Tiuj libroj, grandaj kaj malgrandaj, estis la verkoj pri tiu scienco eldonitaj ekde la komenco ĝis tiam. Unue aperis kelkaj libroj malnovtipe binditaj, kaj ankaŭ kelkaj ĉinaj tradukoj represitaj en Japanio. Do iliaj trduko kaj studo pri la moderna medicino komenciĝis ne pli frue ol en Ĉinio.

    后面有几个人笑起来了。他接着便讲述解剖学在日本发达的历史,那些大大小小的书,便是从最初到现今关于这一门学问的著作。起初有几本是线装的;还有翻刻中国译本的,他们的翻译和研究新的医学,并不比中国早。

    Tiuj, kiuj sidis en la malantaŭaj vicoj kaj ridis, estis studentoj kiuj malsukcesis en la lasta lernojaro kaj devis denove lerni kiel postrestintoj. Post unujara vivo en la kolegio ili jam konis tre multe da epizodoj kaj rakontis al la novaj studentoj la historion de ĉiu profesoro. Tiu s-ro Fuĝino, laŭ ilia diro, sin vestis tre senzorgeme kaj iam eĉ forgesis porti kravaton. En vintro li ĉiam portis malnovan surtuton kaj aspektis tiel povra ke foje kiam li eniris trajnon, la konduktoro suspektis lin kiel ŝteliston kaj atentigis ke ĉiuj pasaĝeroj estu singardaj.

    那坐在后面发笑的是上学年不及格的留级学生,在校已经一年,掌故颇为熟悉的了。他们便给新生讲演每个教授的历史。这藤野先生,据说是穿衣服太模胡了,有时竟会忘记带领结;冬天是一件旧外套,寒颤颤的,有一回上火车去,致使管车的疑心他是扒手,叫车里的客人大家小心些。

    Eble ili diris la veron; ja mi mem vidis, ke li foje eniris la klasĉambron sen kravato.

    Post unu semajno, verŝajne en sabato, li sendis sian asistanton por voki min. Atinginte la laboratorion, mi trovis lin sidanta inter skeletoj kaj multe da apartaj kranioj li estis esploranta kraniojn tiutempe kaj pli poste publikigis disertaĵon pri tiu temo en la kolegia revuo.

    他们的话大概是真的,我就亲见他有一次上讲堂没有带领结。

    过了一星期,大约是星期六,他使助手来叫我了。到得研究室,见他坐在人骨和许多单独的头骨中间,他其时正在研究着头骨,后来有一篇论文在本校的杂志上发表出来。

    “Ĉu vi povas fari notojn pri miaj lekcioj ?” li demandis.

    “Jes, iomete.”

    “Montru ilin al mi !”

    “我的讲义,你能抄下来么?”他问。

    “可以抄一点。”

    “拿来我看!”

    Mi donis al li la notojn kiujn mi faris. Li prenis ilin kaj redonis al mi du aŭ tri tagojn poste, kun la instrukcio ke ekde tiam mi montru miajn notojn al li ĉiusemajne. Kiam mi reprenis mian notkajeron kaj malfermis ĝin, mi estis ege surprizita, kaj samtempe mi sentis kaj maltrankvilon kaj dankon. Ĉar miaj notoj estis jam de la komenco ĝis la fino kompletigitaj kaj korektitaj per ruĝa inko. Ne nur estis aldonitaj multaj partoj kiujn mi ellasis, sed ankaŭ ĉiun gramatikan eraron li zorgeme korektis. Tio daŭris ĝis kiam li finis la kursojn kiujn li prirespondecis: ostologion, angiologion kaj neŭrologion.

    我交出所抄的讲义去,他收下了,第二三天便还我,并且说,此后每一星期要送给他看一回。我拿下来打开看时,很吃了一惊,同时也感到一种不安和感激。原来我的讲义已经从头到末,都用红笔添改过了,不但增加了许多脱漏的地方,连文法的错误,也都一一订正。这样一直继续到教完了他所担任的功课:骨学、血管学、神经学。

    Bedaŭrinde tiam mi estis tre maldiligenta en lernado kaj kelkatempe ankaŭ tre obstina. Mi ankoraŭ memoras, ke s-ro Fuĝino foje vokis min al sia laboratorio kaj vidigis al mi diagramon en mia notkajero pri la angioj de malsupra brako. Montrante al tio, li diris afable: 

    可惜我那时太不用功,有时也很任性。还记得有一回藤野先生将我叫到他的研究室里去,翻出我那讲义上的一个图来,是下臂的血管,指着,向我和蔼的说道:——

    “Rigardu, jen vi translokis iomete tiun angion. Nature, dank’ al tiu movo tio aspektas pli bele; sed anatomia diagramo ne estas belartaĵo kaj ni ne rajtas ŝanĝi la formon de realaj objektoj. Nun mi jam korektis por vi, estonte vi devos kopii ekzakte laŭ tiu sur la nigra tabulo.”

    “你看,你将这条血管移了一点位置了。——自然,这样一移,的确比较的好看些,然而解剖图不是美术,实物是那么样的,我们没法改换它。现在我给你改好了,以后你要全照着黑板上那样的画。”

    Tamen mi estis ne konvinkita. Dum mi buŝe jesis, mi pensis en mi:

    “Mia diagramo estis bone desegnita. Parolante pri la veraj faktoj, kompreneble mi povas memori ilin.”

    但是我还不服气,口头答应着,心里却想道:——

    “图还是我画的不错;至于实在的情形,我心里自然记得的。”

    Post la lernojara ekzameno mi veturis al Tokio kaj tie pasigis la tutan someron. Kiam mi revenis al la Kolegio en la frua aŭtuno, la rezultoj jam delonge publikiĝis. Sur la listo de pli ol cent studentoj mi estis en la mezo, kaj mi apenaŭ sukcesis. Ĉi-foje la kursoj de s-ro Fuĝino estis anatomia praktikado kaj topografia anatomio.

    学年试验完毕之后,我便到东京玩了一夏天,秋初再回学校,成绩早已发表了,同学一百余人之中,我在中间,不过是没有落第。这回藤野先生所担任的功课,是解剖实习和局部解剖学。

    Post proksimume unu semajno da anatomia praktikado, li ree vokis min kaj ĝojmiene diris ankoraŭ laŭ tre klara takto:

    “Ĉar oni diris, ke la ĉinoj havas grandan respekton al spiritoj, tial mi ege timis, ke vi ne volas dissekci kadavrojn. Nun mi fine trankviliĝis, ĉar tio ne estas vero.”

    解剖实习了大概一星期,他又叫我去了,很高兴地,仍用了极有抑扬的声调对我说道:—— 

    “我因为听说中国人是很敬重鬼的,所以很担心,怕你不肯解剖尸体。现在总算放心了,没有这回事。”

    Sed en esceptaj okazoj li tre min embarasis. Li aŭdis, ke ĉinaj virinoj vindas siajn piedojn, sed ne sciis pri la detaloj, sekve li demandis min kiel oni tion faras kaj kiel la piedostoj fariĝas abnormaj. Li diris suspire: “Mi devas vidi tion por kompreni, kio tio finfine estas.”

    但他也偶有使我很为难的时候。他听说中国的女人是裹脚的,但不知道详细,所以要问我怎么裹法,足骨变成怎样的畸形,还叹息道,“总要看一看才知道。究竟是怎么一回事呢?”

    Iutage, la administrantoj de la studenta ligo de mia klaso venis al mia loĝejo kaj volis prunti miajn lekci-notojn. Mi serĉis kaj donis tion al ili, sed ili nur trafoliumis la kajerojn kaj ne forportis ilin. Tamen, tuj post ilia foriro, poŝtisto alportis tre dikan leteron. Mi malfermis ĝin. La unua linio legiĝis jene:

    “Vi pentu !”

    有一天,本级的学生会干事到我寓里来了,要借我的讲义看。我检出来交给他们,却只翻检了一通,并没有带走。但他们一走,邮差就送到一封很厚的信,拆开看时,第一句是:——

    “你改悔罢!”

    Tio estis verŝajne citaĵo el la Nova Testamento, sed ĵus uzita de Tolstoj. tiam ĝuste iris la Japana-Rusa Milito, kaj Grafo Tolstoj skribis al la rusa caro kaj la japana mikado, komencante sian leteron per tiu frazo. La japanaj ĵurnaloj forte riproĉis lian arogantecon, kaj ankaŭ la patriotaj junuloj tre indignis pro tio, tamen ili jam estis delonge influataj de li senkonscie. La cetero de la letero temis pri tio, ke la demandoj de la anatomia ekzameno en la lasta lernojaro estis markitaj de s-ro Fuĝino en miaj notkajeroj, tiel mi sciis ilin anticipe kaj nur dank’ al tio mi povis trapasi la ekzamenon. La letero estis anonima.

    这是《新约》上的句子罢,但经托尔斯泰新近引用过的。其时正值日俄战争,托老先生便写了一封给俄国和日本的皇帝的信,开首便是这一句。日本报纸上很斥责他的不逊,爱国青年也愤然,然而暗地里却早受了他的影响了。其次的话,大略是说上年解剖学试验的题目,是藤野先生讲义上做了记号,我预先知道的,所以能有这样的成绩。末尾是匿名。

    Nur tiam mi ekmemoris pri la afero antaŭ kelkaj tagoj. Ĉar estis okazonta kunveno de nia tuta klaso, la administranto skribis, sur la nigra tabulo, anoncon kiu finiĝis per la frazo: “Bonvole ĉeestu ĉiuj sen foriĝo” kaj apud la vorto "foriĝo" estis aldonita cirklo. Kvankam mi sentis tiam, ke tiu cirklo estas ridinda, sed mi tute ne elflaris la mokon. Nun mi ekvidis, ke ankaŭ tiu vorto mokaludis min kvazaŭ dirante ke mi antaŭe kaptis la demandojn pro ilia “foriĝo” el la manoj de nia instruisto.

    我这才回忆到前几天的一件事。因为要开同级会,干事便在黑板上写广告,末一句是“请全数到会勿漏为要”,而且在“漏”字旁边加了一个圈。我当时虽然觉到圈得可笑,但是毫不介意,这回才悟出那字也在讥刺我了,犹言我得了教员漏泄出来的题目。

    Mi raportis tion al s-ro Fuĝino. Ankaŭ kelkaj samklasaj studentoj, kiuj bone konis min, sentis grandan indignon, kaj ni kune protestis al la administrantoj pro ilia impernitenteco en la ekzameno, de miaj notkajeroj sub preteksto kaj postulis, ke ili publikigu la rezulton de ilia esploro. Fine la klaĉo malaperis. La administrantoj pene provis per ĉiu rimedo repreni tiun anoniman leteron kaj en la fino mi redonis al ili tiun Tolstojeskan leteron.

    我便将这事告知了藤野先生;有几个和我熟识的同学也很不平,一同去诘责干事托辞检查的无礼,并且要求他们将检查的结果,发表出来。终于这流言消灭了,干事却又竭力运动,要收回那一封匿名信去。结末是我便将这托尔斯泰式的信退还了他们。

    Ĉinio estas malforta lando, sekve la ĉinoj estas nature senkapabluloj. Se ĉino sukcesis akiri pli ol sesdek poentojn, tion rezultigis ne la propra kapablo, do ilia suspekto ne estis senbaza. Sed tuj poste la sorto destinis al mi spekti ekzekuton de ĉinoj. En nia dua lernojaro ni havis novan kurson — bakteriologion, kaj la formoj de bakterioj estis ĉiam montritaj per projekciilo. se la montrado de unu parto finiĝis antaŭ ol la lecionhoro, tiam oni projekciis kelkajn filmojn pri kurantaj aferoj. Kompreneble ili ĉiuj temis pri la venko de Japanio super Rusio, sed estis ankaŭ scenoj pri iuj ĉinoj, kiuj agis kiel spionoj por Rusio kaj estis kaptitaj de la japana armeo kaj kondukata al pafmortigo. La ĉirkaŭrigardantoj estis ĉinoj, kaj en la klasĉambro troviĝis interalie ankaŭ mi.

    “Vivu !” La studentoj ĥore aklamis kun manklakoj.

    中国是弱国,所以中国人当然是低能儿,分数在六十分以上,便不是自己的能力了:也无怪他们疑惑。但我接着便有参观枪毙中国人的命运了。第二年添教霉菌学,细菌的形状是全用电影来显示的,一段落已完而还没有到下课的时候,便影几片时事的片子,自然都是日本战胜俄国的情形。但偏有中国人夹在里边:给俄国人做侦探,被日本军捕获,要枪毙了,围着看的也是一群中国人;在讲堂里的还有一个我。

    “万岁!”他们都拍掌欢呼起来。

    Tia aklamo okazis ja dum montrado de ĉiu filmo, sed por mi tiu ĉi aklamo estis aparte pika al la oreloj. Poste, kiam mi jam revenis Ĉinion, mi vidis neniofarantojn spektantaj la ekzekuton de krimuloj kaj ankaŭ aklamantaj kvazaŭ en ebrio. Ho ve, oni ja povas fari nenion kontraŭ tio ! Tamen, en tiu tempo kaj ĉe tiu loko mia opinio ŝanĝiĝis.

    这种欢呼,是每看一片都有的,但在我,这一声却特别听得刺耳。此后回到中国来,我看见那些闲看枪毙犯人的人们,他们也何尝不酒醉似的喝彩,——呜呼,无法可想!但在那时那地,我的意见却变化了。

    Je la fino de la dua lernojaro, mi vizitis s-ron Fuĝino kaj diris al li, ke mi ne daŭrigos mian studon pri medicino kaj foriros de Sendai. Lia mieno aspektis iom trista, kvazaŭ li volus diri ion, sed fine nenion.

    到第二学年的终结,我便去寻藤野先生,告诉他我将不学医学,并且离开这仙台。他的脸色仿佛有些悲哀,似乎想说话,但竟没有说。

    “Mi volas studi biologion, do, kion vi, s-ro, instruis al mi, estos ankoraŭ utila.” Fakte mi tute ne intencis studi biologion, sed, vidante lian malĝojon, mi mensogis por lin konsoli.

    “我想去学生物学,先生教给我的学问,也还有用的。”其实我并没有决意要学生物学,因为看得他有些凄然,便说了一个慰安他的谎话。

    “Mi timas, ke lecionoj de anatomio kaj similaj por medicinaj studentoj ne donos ian helpon al vi en la studo de biologio.” Li diris kun veo.

    “为医学而教的解剖学之类,怕于生物学也没有什么大帮助。”他叹息说。

    Kelkajn tagojn antaŭ mia foriro li vokis min al sia hejmo, donacis al mi foton, sur kies dorso li surskribis “Adiaŭ” kaj esprimis sian esperon, ke mi donacu al li la mian. Sed, ĉar tiam mi ne havis propran foton, li diris, ke mi sendu tion al li kiam mi estos fotita kaj skribu al li de tempo al tempo pri mia stato post la disiĝo.

    将走的前几天,他叫我到他家里去,交给我一张照相,后面写着两个字道:“惜别”,还说希望将我的也送他。但我这时适值没有照相了;他便叮嘱我将来照了寄给他,并且时时通信告诉他此后的状况。

    Post mia foriro de Sendai mi ne estis fotita dum multaj jaroj. Krome, ĉar estis nenio ĝojinda en mia vivo kaj mia raporto nur povus elrevigi lin, tial mi eĉ ne havis la kuraĝon skribi al li. Multe da monatoj kaj jaroj forpasis, kaj estis des pli malfacile esprimi min per vortoj; tial, kvankam iam mi volis skribi, sed mi ne sciis, kiel komenci, kaj ĝis nun mi sendis al li nenian leteron nek foton. Sendube li pensis, ke mi malaperis por ĉiam.

    我离开仙台之后,就多年没有照过相,又因为状况也无聊,说起来无非使他失望,便连信也怕敢写了。经过的年月一多,话更无从说起,所以虽然有时想写信,却又难以下笔,这样的一直到现在,竟没有寄过一封信和一张照片。从他那一面看起来,是一去之后,杳无消息了。

    Sed mi ne scias kial mi ankoraŭ rememoras lin de tempo al tempo. El ĉiuj, kiujn mi konsideras miaj instruistoj, li estas tiu, al kiu mi havas plej grandan dankemon kaj kiu donis al mi plej grandan kuraĝigon. Mi ofte pensas, ke lia entuziasma konfido kaj lia senlaca instruo al mi, en limigita senco, estis por Ĉinio, ĉar li deziris, ke Ĉinio havu modernan medicinon; sed en pli larĝa senco, tio estis por scienco, ĉar li deziris, ke la moderna medicino disvastiĝu en Ĉinio. En miaj okuloj li estas granda homo, kaj mi tiel sentas ankaŭ en mia koro, kvankam lia nomo ne estas konata de multaj homoj.

    但不知怎地,我总还时时记起他,在我所认为我师的之中,他是最使我感激,给我鼓励的一个。有时我常常想:他的对于我的热心的希望,不倦的教诲,小而言之,是为中国,就是希望中国有新的医学;大而言之,是为学术,就是希望新的医学传到中国去。他的性格,在我的眼里和心里是伟大的,虽然他的姓名并不为许多人所知道。

    Mi bindis la lekciajn notkajerojn, kiujn li korektis, en tri dikajn volumojn kaj konservis ilin kiel eternan memoraĵon. Bedaŭrinde, antaŭ sep jaroj, kiam mi transloĝiĝis, difektiĝis unu librokesto kaj perdiĝis duonkesto da libroj, inter kiuj troviĝis ankaŭ tiuj notkajeroj. Mi faris postulon al la transporta kompanio por reakiri la perditaĵon, sed mi ricevis nenian respondon. Nur lia foto ankoraŭ pendas sur la orienta muro de mia loĝejo en Pekino, kontraŭ mia skribtablo. Ĉiufoje kiam nokte mi laciĝas kaj volas ĉesigi mian laboron, mi levas mian kapon kaj ekvidas lian vizaĝon sunbrunan kaj malgrasan en lamplumo, kaj ŝajnas, ke li ekparolos laŭtakte, tiam mia konscienco releviĝas kaj mia kuraĝo revenas. Mi bruligas cigaredon kaj daŭre skribas pli da artikoloj forte abomenindaj por la “noblaj sinjoroj”.

12 oktobro. 1926

    他所改正的讲义,我曾经订成三厚本,收藏着的,将作为永久的纪念。不幸七年前迁居的时候,中途毁坏了一口书箱,失去半箱书,恰巧这讲义也遗失在内了。责成运送局去找寻,寂无回信。只有他的照相至今还挂在我北京寓居的东墙上,书桌对面。每当夜间疲倦,正想偷懒时,仰面在灯光中瞥见他黑瘦的面貌,似乎正要说出抑扬顿挫的话来,便使我忽又良心发现,而且增加勇气了,于是点上一枝烟,再继续写些为“正人君子”之流所深恶痛疾的文字。

十月十二日。

--------------------------------------------------------------------------------

Notoj:

1. Parko en Tokio

2. Zhu Shunshui (1600 - 1682) estis klasikulo, kiu post la falo de Ming-dinastio veturis al Japanio por plani ĝian restaŭron kaj restis tie kiel instruisto. 



Sinjoro Fuĝino 藤野先生(中世对照)的评论 (共 条)

分享到微博请遵守国家法律