Fragmentaj Rememoroj 琐 记(中 世 对 照)
Fragmentaj Rememoroj
S -ino Yan jam delonge fariĝis avino, aŭ eĉ praavino; sed en tiutempo ŝi estis ankoraŭ juna kaj havis unu filo tri aŭ kvar jarojn pli aĝan ol mi. Kvankam traktante severe sian filon, ŝi estis tamen tre afabla al infanoj de aliaj familioj, kaj malgraŭ la grandaj petolaĵoj kiujn ili faris, ŝi neniam iris sciigi tion al aliaj gepatroj. Tial ni ĉiuj tre volonte ludis en ŝia hejmo aŭ proksime de tie.
衍太太现在是早已经做了祖母,也许竟做了曾祖母了;那时却还年青,只有一个儿子比我大三四岁。她对自己的儿子虽然狠,对别家的孩子却好的,无论闹出什么乱子来,也决不去告诉各人的父母,因此我们就最愿意在她家里或她家的四近玩。
Mi donu ekzemplon. en frua mateno de iu vintro ni ekrimarkis ke maldika tavolo de glacio formiĝis en akvujo, kaj ni komencis manĝi la glacion. Kiam la Kvara S-ino Shen vidis tion, ŝi ekkriis: “Ne manĝu! Tio kaŭzos al vi ventrodoloron.” Aŭdinte tion, mia patrino elkuris kaj ŝutis al ni ĉiuj riproĉojn; plie, ni estis malpermesataj ludi dum plejparto de la tago. Ni konkludis ke la Kvara S-ino Shen estis la ĉefa kaŭzanto de nia puno, do, ekde tiam, menciante ŝin, ni ne uzis ŝian respektan titolon, kaj donis al ŝi la moknomon: “Ventrodoloro.”
举一个例说罢,冬天,水缸里结了薄冰的时候,我们大清早起一看见,便吃冰。有一回给沈四太太看到了,大声说道:“莫吃呀,要肚子疼的呢!”这声音又给我母亲听到了,跑出来我们都挨了一顿骂,并且有大半天不准玩。我们推论祸首,认定是沈四太太,于是提起她就不用尊称了,给她另外起了一个绰号,叫作“肚子疼”。
Tamen, s-ino Yan neniam kondutis tiel. Se ŝi vidis nin manĝi glacion, ŝi certe diris kun afabla rideto: “Bone, manĝu plian pecon. Mi kalkulos, kiu manĝos plej multe.”
衍太太却决不如此。假如她看见我们吃冰,一定和蔼地笑着说,“好,再吃一块。我记着,看谁吃的多。”
Sed certaj aferoj koncerne ŝin ankaŭ ofendis min. Unu okazis en tre frua tempo, kiam mi estis ankoraŭ tre juna. Foje mi hazarde eniris ŝian ĉambron, kaj tiam ŝi kaj ŝia edzo estis ĝuste kune legantaj libron. Kiam mi alproksimiĝis, ŝi trudis la libron antaŭ mian nazon kaj diris: {Rigardu. Ĉu vi scias, kio tio ĉi estas?” Mi vidis en la libro bildon de ĉambro, en kiu estas du nudaj homoj, kvazaŭ interbatantaj, tamen tio ne tiom ekzakte similis al interbatado. Dum mi ankoraŭ hezitis, ili eksplodis per ridego. Tio forte incitis min, ĉar mi sentis, ke mi estis profunde ofendita, kaj dum pli ol dek tagoj mi ne iris plu tien.
Alia afero okazis tiam, kiam mi estis pli ol dek-jara. Mi turniĝis konkure kun kelkaj aliaj infanoj por vidi kiu el ni faris la plej multajn turniĝojn. Starante apude ŝi diris kalkulante: “Brave, jam okdek du! Ankoraŭfoje, okdek tri! Bone, okdek kvar!...” Sed A-xiang, unu el la turniĝantoj, subite falis kaj ĝuste tiam lia onklino eniris. S-ino Yan tuj daŭrigis: “Jen, ĉu vi ne falis? Vi ne volis aŭskulti min! Mi admonis, ke vi ne turnu vin...”
但我对于她也有不满足的地方。一回是很早的时候了,我还很小,偶然走进她家去,她正在和她的男人看书。我走近去,她便将书塞在我的眼前道,“你看,你知道这是什么?”我看那书上画着房屋,有两个人光着身子仿佛在打架,但又不很象。正迟疑间,他们便大笑起来了。这使我很不高兴,似乎受了一个极大的侮辱,不到那里去大约有十多天。一回是我已经十多岁了,和几个孩子比赛打旋子,看谁旋得多。她就从旁计着数,说道,“好,八十二个了!再旋一个,八十三!好,八十四!……”但正在旋着的阿祥,忽然跌倒了,阿祥的婶母也恰恰走进来。她便接着说道,“你看,不是跌了么?不听我的话。我叫你不要旋,不要旋……。”
Tamen, malgraŭ tio, infanoj ankoraŭ ŝatis iri al ŝi. Kiam iu el ni batis al si tuberon sur la frunto, kaj li iris al sia patrino, en plej bona okazo ŝi donis al li unue insulton kaj poste iom da pomado; sed se ŝi ne havis pomadon, ŝi donis nur batojn plus insulto. Tamen, s-ino Yan neniam riproĉis nin. Ŝi tuj miksis iom da pudro kun alkoholo, kaj ŝmiris tion sur la tuberon asertante, ke tio ne nur povos sendolorigi, sed ankaŭ preventos estiĝon de cikatro en estonteco.
虽然如此,孩子们总还喜欢到她那里去。假如头上碰得肿了一大块的时候,去寻母亲去罢,好的是骂一通,再给擦一点药;坏的是没有药擦,还添几个栗凿和一通骂。衍太太却决不埋怨,立刻给你用烧酒调了水粉,搽在疙瘩上,说这不但止痛,将来还没有瘢痕。
Post la forlaso de mia patro, mi daŭre frekventis ŝian hejmon, sed tiam mi iris ne plu por ludi kun aliaj infanoj sed por babili kun ŝi kaj ŝia edzo. Tiutempe mi sentis, ke mi devis aĉeti multajn objektojn, inkluzive de la legaĵoj kaj manĝaĵoj, sed mi ne havis monon. Iutage, kiam mi menciis tion, ŝi diris: “Prenu iom de via patrino, ŝia mono ja estas la via, ĉu ne?” Mi respondis, ke mia patrino ne havas monon, kaj ŝi sugestis, ke mi povus vendi ŝiajn ornamaĵojn. Kiam mi respondis, ke estas neniu ornamaĵo, ŝi diris:“Eble vi ne sufiĉe atentis. Serĉu en la tirkestoj de la granda komodo aŭ anguloj de la ĉambro, certe vi trovos iun perlon aŭ similajn...”
父亲故去之后,我也还常到她家里去,不过已不是和孩子们玩耍了,却是和衍太太或她的男人谈闲天。我其时觉得很有许多东西要买,看的和吃的,只是没有钱。有一天谈到这里,她便说道,“母亲的钱,你拿来用就是了,还不就是你的么?”我说母亲没有钱,她就说可以拿首饰去变卖;我说没有首饰,她却道,“也许你没有留心。到大厨的抽屉里,角角落落去寻去,总可以寻出一点珠子这类东西……。”
Tiu admono ŝajnis al mi tre stranga, kaj mi ĉesis viziti ŝin. Tamen kelkfoje mi ja volis malfermi la grandan komodon por traserĉi. Poste pasis proksimume malpli ol unu monato kiam mi ekaŭdis la onidiron, ke mi ŝtelis objektojn el mia hejmo por forvendi. Tio efektive sentigis min, kvazaŭ mi falis en frostan akvon. La fonton de la onidiro mi ja konis. Se tio okazus en la nuna tempo, kondiĉe ke estas loko por publikigo, mi certe senmaskigos la famo-fabrikanton. Sed tiam mi estis tre juna, kaj ektrafite de onidiro, mi eĉ sentis, kvazaŭ mi efektive faris krimon kaj timis renkonti la okulojn de aliaj homoj aŭ ricevi la konsolon de mia patrino.
这些话我听去似乎很异样,便又不到她那里去了,但有时又真想去打开大厨,细细地寻一寻。大约此后不到一月,就听到一种流言,说我已经偷了家里的东西去变卖了,这实在使我觉得有如掉在冷水里。流言的来源,我是明白的,倘是现在,只要有地方发表,我总要骂出流言家的狐狸尾巴来,但那时太年青,一遇流言,便连自己也仿佛觉得真是犯了罪,怕遇见人们的眼睛,怕受到母亲的爱抚。
Nu, bone, do foriru!
好。那么,走罢!
Sed kien? La vizaĝojn de ĉiuj popolanoj de urbo S mi jam delonge konis—ili ne multe valoris—eĉ ilian koron verŝajne mi travidis. Mi devis serĉi popolon de alia tipo, la tipon abomenatan de la popolo de S, malgraŭ ke ili estis bestoj aŭ demonoj. Tiam la tuta urbo estis rikananta al lernejo nove fondita, nomata Ĉina-Okcidenta Lernejo, kie oni instruis, krom la ĉina lingvo, ankaŭ fremdajn lingvojn kaj matematikon. Sed ĝi jam fariĝis ĉies celtabulo. Kelkaj kleruloj, kiuj bone konis la verkojn de la sanktuloj, eĉ komponis baguven-tezon per frazoj de la Kvar Libroj [1] por miki ĝin. Tiu fama tezo tuj furoris tra la tuta urbo kaj fariĝis interesa temo de konversacio por ĉiuj. Mi nun nur memoras la unuajn frazojn de la komenco kiuj tekstas jene:
但是,那里去呢?S城人的脸早经看熟,如此而已,连心肝也似乎有些了然。总得寻别一类人们去,去寻为S城人所诟病的人们,无论其为畜生或魔鬼。那时为全城所笑骂的是一个开得不久的学校,叫作中西学堂,汉文之外,又教些洋文和算学。然而已经成为众矢之的了;熟读圣贤书的秀才们,还集了《四书》的句子,做一篇八股来嘲诮它,这名文便即传遍了全城,人人当作有趣的话柄。我只记得那“起讲”的开头是:——
“Majstro Xu diris al Majstro Yi: Mi aŭdis ke la ĉina kulturo estas uzita por konverti la barbaran, sed neniam estas konvertita de la barbara. Nun la tempo ŝanĝiĝis: krudaj lingvoj estas ĉiuj konsiderataj kiel delikataj...” Tion, kio sekvis, mi tamen forgesas, kredeble tio estas tre simila al la argumento de la hodiaŭaj majstroj por konservi nian “nacian esencon”. Sed mi ankoraŭ ne estis kontenta pri tiu Ĉina-Okcidenta Lernejo, ĉar en ĝi estis instruataj nur ĉina lingvo,matematiko, angla kaj franca lingvoj. Pli neordinaraj objektoj estis instruataj en Qiushi-a Kolegio en Hangzhou, kies lernopago estis tamen kara.
“徐子以告夷子曰:吾闻用夏变夷者,未闻变于夷者也。今也不然:鸠舌之音,闻其声,皆雅言也……。”以后可忘却了,大概也和现今的国粹保存大家的议论差不多。但我对于这中西学堂,却也不满足,因为那里面只教汉文、算学、英文和法文。功课较为别致的,还有杭州的求是书院,然而学费贵。
La senpagaj lernejoj troviĝis en Nanjing, do mi nature devis iri al Nanjing. Mi ne scias la nunan nomon de la lernejo kiun mi unue vizitis [2].Mi memoras, ke post la revolucio ĝi estis verŝajne nomata la Tondro-kaj-Fulma Lernejo, kaj tiu nomo estas tre simila al tiaj kia “Primara Kulmina Formacio” aŭ “Senforma Vaka Formacio” en la Kanonizado de Dioj [3]. Resume, tuj enirinte la Yifeng-pordon, oni povas vidi la flagstangon de la lernejo ducent futojn altan kaj kamentubon kies altecon mi ne sciis. La lecionoj estis simplaj: por preskaŭ kvar tagoj ĉiusemajne ni lernis la anglan lingvon: “It is a cat.” “Is it a rat?” Por unu tuta tago ni okupiĝis pri la ĉina klasika lingvo:“ La ĝentlemano komentis: Ying Kaoshu vere povas esti rigardata kiel homo kun ekstrema fileca obeemo; amante sian patrinon, li etendis tiun amon al la princo.” Alian tutan tagon ni okupiĝis pri verkado de ĉin-lingvaj eseoj: “Konante la Malamikon kaj Vin Mem, Vi Povas Fari Cent Batalojn Sen Malsukceso”, “Pri Ying Kaoshu”, “La Nuboj Sekvas la Drakon kaj la Vento la Tigron”, “Se Oni Estas Kontenta pri Legomradikoj, Tiam Oni Povas Fari Ĉion sub la Ĉielo”.
无须学费的学校在南京,自然只好往南京去。第一个进去的学校,目下不知道称为什么了,光复以后,似乎有一时称为雷电学堂,很象《封神榜》上“太极阵”、“混元阵”一类的名目。总之,一进仪凤门,便可以看见它那二十丈高的桅杆和不知多高的烟通。功课也简单,一星期中,几乎四整天是英文:“It is a cat.”“Is it a rat?”一整天是读汉文:“君子曰,颍考叔可谓纯孝也已矣,爱其母,施及庄公。”一整天是做汉文:《知己知彼百战百胜论》,《颍考叔论》,《云从龙风从虎论》,《咬得菜根则百事可做论》。
En miaj unuaj tagoj en la lernejo, nature mi estis nur lernanto en la tria aŭ la plej malalta klaso. En mia loĝejo troviĝis nur unu tablo, unu seĝo kaj unu lito, kiu konsistis nur el du lignaj tabuloj. Sed la kondiĉoj estis tute malsamaj ĉe la studentoj de la unua aŭ dua klaso. Ili havis du tablojn, du aŭ tri seĝojn kaj unu liton kiu konsistis el tri tabuloj. Ne nur arogante ili iris grandpaŝe al sia klasĉambro kun stako da dikaj kaj grandaj fremdlingvaj libroj sub sia brako, sentigante humiligon al la triaklasaj studentoj kiuj havis nur unu anglan abocon kaj kvar volumojn de Zuo Zhuan; eĉ kun malplenaj manoj ili ankoraŭ disetendis siajn brakojn kvazaŭ kraboj, tiel ke la studentoj de malpli altaj klasoj ne povis preterpasi. Jam de longe mi ne vidas tiujn krabeskajn famulojn, sed antaŭ kvar aŭ kvin jaroj hazarde mi trovis iun s-ron en tia pozo sur la kaduka apog-seĝo en Eduka Ministerio, tamen fakte tiu s-ro ne estis diplomito de la Tondro-kaj-Fulma Lernejo. Do tio montris, ke la krab-forma konduto estas sufiĉe populara en Ĉinio.
初进去当然只能做三班生,卧室里是一桌一凳一床,床板只有两块。头二班学生就不同了,二桌二凳或三凳一床,床板多至三块。不但上讲堂时挟着一堆厚而且大的洋书,气昂昂地走着,决非只有一本“泼赖妈”和四本《左传》的三班生所敢正视;便是空着手,也一定将肘弯撑开,象一只螃蟹,低一班的在后面总不能走出他之前。这一种螃蟹式的名公巨卿,现在都阔别得很久了,前四五年,竟在教育部的破脚躺椅上,发现了这姿势,然而这位老爷却并非雷电学堂出身的,可见螃蟹态度,在中国也颇普遍。
Aminda estis la Flagstango, ne pro tio ke ĝi estis “elstara kaj rekta” aŭ simbolo de io, kiel la ĉinologoj de nia “Orienta Najbaro” diris, sed pro tio ke ĝi estas tiel alta ke korvoj kaj pigoj povis nur resti sur la ligna disko ĉe ĝia mezo. Se iu grimpis sur ĝian supron, tiu povis vidi Leonan Monton proksime kaj Sen-tristan Lagon fore,—sed ĉu oni efektive povus vidi tiel malproksimen, nun mi ja ne povas klare memori. Ankaŭ ne estis danĝero tie, ĉar malsupre pendis reto, kaj eĉ se iu falus, tiu nur similus al malgranda fiŝo falanta en reton; krome, depost la pendigo de la reto, mi neniam aŭdis ke iu defalis.
可爱的是桅杆。但并非如“东邻”的“支 那 通”所说,因为它“挺然翘然”,又是什么的象征。乃是因为它高,乌鸦喜鹊,都只能停在它的半途的木盘上。人如果爬到顶,便可以近看狮子山,远眺莫愁湖,——但究竟是否真可以眺得那么远,我现在可委实有点记不清楚了。而且不危险,下面张着网,即使跌下来,也不过如一条小鱼落在网子里;况且自从张网以后,听说也还没有人曾经跌下来。
Tie estis ankaŭ lageto, kie la studentoj povis lerni naĝi, sed du junaj studentoj dronis en ĝi. Kiam mi vizitis la lernejon, la lageto estis jam delonge ter-plenigita, ne nur terplenigita, sur la loko eĉ konstruita malgranda templo por Lordo Guan Yu. Apud la templo estis brikkameno por forbruligi skribitajn paperojn kaj super la kamenbuŝo estis la granda horizontala surskribo “Respekto al Skribitaj Paperoj”. Estas malfeliĉe nur por la spiritoj de la du droniĝintaj studentoj, kiuj, perdinte la lageton, perdis ankaŭ la ŝancon por trovi anstataŭantojn por si kaj ĉiam hantis tie, malgraŭ tio ke la “Sankta Lordo Guan Yu la Subiganto de Demonoj” regis super ili. Personoj kiuj funkciigis la lernejon kredeble estis bonkoraj, ĉar ĉiujare je la dekkvina de la sepa monato laŭ luna kalendaro [4] ili venigis grupon da monaĥoj psalmi en la gimnastejo. La korpulenta, ruĝnaza, ĉefmonaĥo, portanta sian budhistan mitron, kantis la sorĉvortojn:“Huj-zi-le, pu-mi-je-hum! Om-je-hum! Om! Je! Hum!!!”
原先还有一个池,给学生学游泳的,这里面却淹死了两个年幼的学生。当我进去时,早填平了,不但填平,上面还造了一所小小的关帝庙。庙旁是一座焚化字纸的砖炉,炉口上方横写着四个大字道:“敬惜字纸”。只可惜那两个淹死鬼失了池子,难讨替代,总在左近徘徊,虽然已有“伏魔大帝关圣帝君”镇压着。办学的人大概是好心肠的,所以每年七月十五,总请一群和尚到雨天操场来放焰口,一个红鼻而胖的大和尚戴上毗卢帽,捏诀,念咒:“回资罗,普弥耶〔口牛〕,〔口奄〕耶〔口牛〕!〔口奄〕!耶!〔口牛〕!!!”
Tio estis la sola profito, kiun ricevis tiuj miaj antaŭaj samlernejanoj post tutjaro da subpremado de Sankta Lordo Guan Yu—kvankam mi ne tre klare komprenis, kia profito tio estis. Tial, en tiuj okazoj mi ofte pensis, ke prefere ni studentoj estu singardemaj!
我的前辈同学被关圣帝君镇压了一整年,就只在这时候得到一点好处,——虽然我并不深知是怎样的好处。所以当这些时,我每每想:做学生总得自己小心些。
Mi ĉiam sentis ke io estis malkonvena, sed mi ne kapablis tion esprimi per vortoj. Nun mi fine trovis la vorton kun proksimuma senco:Mi sentis tion “miasma”. Do mi foriru. En la hodiaŭa tempo, eĉ foriri estas malfacile. La “justaj personoj kaj ĝentlemanoj” ks. akuzos vin, ke vi havigis al vi kontakton de iu instituto per insultado, aŭ ke vi afekte pozas kiel “ekstravaganca famulo” kaj ili skurĝas vin per kelkaj lertaj mokoj. Sed en tiu tempo ne multe gravis. la subvencio por studento en la unua jaro estis nur du taeloj da arĝento, kaj en la unuaj tri monatoj por provado oni ricevis nur kvincent monerojn kiel poŝmonon. Do restis nenia problemo, kaj mi transiĝis al la enira ekzameno de Lernejo de Mino kaj Fervojo. Verŝajne tia estis ĝia nomo, sed mi jam ne klare memoras, ĉar mia diplomo ne estas en mia mano, tiel ke mi ne povas esplori. La enira ekzameno ne estis malfacila kaj mi estis akceptita.
总觉得不大合适,可是无法形容出这不合适来。现在是发现了大致相近的字眼了,“乌烟瘴气”,庶几乎其可也。只得走开。近来是单是走开也就不容易,“正人君子”者流会说你骂人骂到聘书,或者是发“名士”脾气,给你几句正经的俏皮话。不过那时还不打紧,学生所得的津贴,第一年不过二两银子,最初三个月的试习期内是零用五百文。于是毫无问题,去考矿路学堂去了,也许是矿路学堂,已经有些记不真,文凭又不在手头,更无从查考。试验并不难,录取的。
Tiam, anstataŭ “It is a cat”, ni lernis “Der Mann, Die Weib, Das Kind” Por ĉina lingvo lingvo, aldone al “Ying Kaoshu vere povas esti rigardata kiel homo kun ekstrema filecca obeemo” ni lernis ankaŭ Etimologia Leksikono kun Komentarioj [5]. Niaj eseotemoj estis ankaŭ iom malsamaj, ekzemple, “Pri la Bezono de Taŭgaj Instrumentoj por Bone Plenumi la Aferon” estis temo, pri kiu ni antaŭe neniam skribis.
这回不是It is a cat了,是Der Mann,Die Weib,Das Kind。汉文仍旧是“颍考叔可谓纯孝也已矣”,但外加《小学集注》。论文题目也小有不同,譬如《工欲善其事必先利其器论》,是先前没有做过的。
Krome estis ankaŭ fiziko, la scienco pri tero, la scienco pri metaloj kaj ŝtonoj...ĉiuj tre novaj. Sed ĉi tie mi devas montri, ke la lastaj du lecionoj estis ja nunaj geologio kaj mineralogio, sed ne geografio aŭ studo pri surskriboj sur bronzaĵoj kaj ŝtonoj. Nur la desegnado de la transversa sekco de reloj estis iom enuiga, kaj precipe la paralelaj linioj estis abomenindaj. Sed la direktoro en la dua jaro estis Reformisto [6]. Sidante en sia kaleŝo li ordinare legis la Nuntempan Gazeton [7], kaj la temoj kiujn li memelmetis por la ekzameno pri ĉina lingvo, estis multe diferencaj ol tiuj de la instruisto. Foje la temo estis “Pri Washington”. Kaj la instruisto de ĉina lingvo konfuzita alrapidis kaj demandis nin: “Kio estas tio, Washington?...”
此外还有所谓格致、地学、金石学、……都非常新鲜。但是还得声明:后两项,就是现在之所谓地质学和矿物学,并非讲舆地和钟鼎碑版的。只是画铁轨横断面图却有些麻烦,平行线尤其讨厌。但第二年的总办是一个新党,他坐在马车上的时候大抵看着《时务报》,考汉文也自己出题目,和教员出的很不同。有一次是《华盛顿论》,汉文教员反而惴惴地来问我们道:“华盛顿是什么东西呀?……”
La legado de novaj libroj fariĝis furora, kaj ankaŭ mi eksciis, ke troviĝis libro nomata Evolucio kaj Etiko. Dimanĉe mi iris al la suda parto de la urbo kaj aĉetis ĝin: Dika volumo litografita el bonegaj blankaj ppaperoj, kaj kostanta kvincent monerojn. Malferminte la libron—ĝi estis bonege kaligrafita—mi legis la komencon:
看新书的风气便流行起来,我也知道了中国有一部书叫《天演论》。星期日跑到城南去买了来,白纸石印的一厚本,价五百文正。翻开一看,是写得很好的字,开首便道:——
“Huxley, sidante sola en sia ĉambro en suda Anglujo, kun montoj malantaŭ la domo kaj kampoj fronte, vidis belan panoramon tra la fenestro. Li meditis: kiel aspektis tiu ĉi loko antaŭ du mil jaroj, kiam Julio Cezaro ankoraŭ ne venis? Verŝajne estis nenio alia ol primitiva dezerto...”[8]
“赫胥黎独处一室之中,在英伦之南,背山而面野,槛外诸境,历历如在机下。乃悬想二千年前,当罗马大将恺撒未到时,此间有何景物?计惟有天造草昧……”
Bonege! En la mondo do estis homo nomata Huxley, kiu sidis en sia kabineto, pensis tiamaniere kaj eĉ havis tiel brilan ideon! Mi legis la libron unuspire kaj trovis, ke “la plej taŭgaj postvivas” kaj trovis ankaŭ Sokraton, Platonon kaj Stoikon. En la lernejo estis legoĉambro, kie kompreneble vi povis trovi ne nur la Nuntempan Gazeton, sed ankaŭ la gazeton Elektitaj Tradukoj [9] kies titolo skribita en stilo de Zhang Lianqing [10] ja montriĝis aminde blua.
哦,原来世界上竟还有一个赫胥黎坐在书房里那么想,而且想得那么新鲜?一口气读下去,“物竞”“天择”也出来了,苏格拉第、柏拉图也出来了,斯多葛也出来了。学堂里又设立了一个阅报处,《时务报》不待言,还有《译学汇编》,那书面上的张廉卿一流的四个字,就蓝得很可爱。
“Vi kondutas iom erare, mia infano. Prenu tiun artikolon kaj legu, kopiu ĝin kaj legu,” iu maljunulo el mia familio parolis al mi serioze kaj donis al mi ĵurnalon. Preninte ĝin mi eklegis: “Via subulo Xu Yingkui surgenue raportas...” Neniun frazon el la artikolo nun mi ankoraŭ rememoras, sed, resume, ĝia enhavo estis atakoj kontraŭ la reformoj de Kang Youwei [11]; mi nek memoras ĉu mi ĝin kopiis aŭ ne.
“你这孩子有点不对了,拿这篇文章去看去,抄下来去看去。”一位本家的老辈严肃地对我说,而且递过一张报纸来。接来看时,“臣许应〔马癸〕跪奏……,”那文章现在是一句也不记得了,总之是参康有为变法的,也不记得可曾抄了没有。
Mi ankoraŭ sentis min neniom “erara”. Kiam mi havis liberan tempon mi, kiel antaŭe, manĝis kukojn, arakidgrajnojn kaj kapsikojn kaj legis la Evolucion kaj Etikon.
仍然自己不觉得有什么“不对”,一有闲空,就照例地吃侉饼、花生米、辣椒,看《天演论》。
Sed ni ankaŭ travivis tre maltrankvilan periodon. Tio okazis en la dua jaro, kiam ni ekaŭdis la onidiron, ke la lernejo estos fermita. Tio ne estis senkaŭza, ĉar la lernejo estis fondita nur dank' al la Superreganto de Jiangnan [12] kaj Jiang-xi (probable Liu Kunyi), kiu aŭdis ke la Qinglongshan-karbminejo havis bonan perspektivon. Sed kiam la lernejo inaŭguriĝis, la karbminejo jam eksigis la antaŭan inĝenieron kaj anstataŭigis lin per iu ne tiom adekvata. Iliaj motivoj estis unue, la salajro de la antaŭa inĝeniero estis tro alta; due, ili sentis ke la ekspluato de karbminejo ne estis malfacila. Tiel en malpli ol unu jaro, la karba produkto tie ankaŭ fariĝis ne adekvata. Fine la ekfositaj karboj sufiĉis nur por la konsumo de la du pumpiloj, t.e., akvo estis pumpita por elfosi karbojn kaj la elfositaj karboj estis uzitaj por pumpi akvon—la produkto kaj la konsumado ĝuste ekvilibriĝis. Do, se la minekspluato ne alportis profiton, nature estas ne necese daŭrigi la funkciadon de la Lernejo de Mino kaj Fervojo. Sed pro iu kialo la lernejo ne estis fermita. Kiam ni iris malsupren por vidi la ŝakton en nia tria lernojaro, la stato tie vere estis sufiĉe mizera. Kompreneble la pumpiloj ankoraŭ funkciis, sed en la ŝakto la akvo estis ĉirkaŭ duon-futon profunda, kaj la akvo gutadis ankaŭ de-supre, kaj kelkaj ministoj laboris tie kvazaŭ fantomoj.
但我们也曾经有过一个很不平安的时期。那是第二年,听说学校就要裁撤了。这也无怪,这学堂的设立,原是因为两江总督(大约是刘坤一罢)听到青龙山的煤矿出息好,所以开手的。待到开学时,煤矿那面却已将原先的技师辞退,换了一个不甚了然的人了。理由是:一、先前的技师薪水太贵;二、他们觉得开煤矿并不难。于是不到一年,就连煤在那里也不甚了然起来,终于是所得的煤,只能供烧那两架抽水机之用,就是抽了水掘煤,掘出煤来抽水,结一笔出入两清的账。既然开矿无利,矿路学堂自然也就无须乎开了,但是不知怎的,却又并不裁撤。到第三年我们下矿洞去看的时候,情形实在颇凄凉,抽水机当然还在转动,矿洞里积水却有半尺深,上面也点滴而下,几个矿工便在这里面鬼一般工作着。
Nature ni ĉiuj aspiris pri la finiĝo de nia studo. Sed kiam la tempo venis, ni sentis, ke ni elreviĝis, kelkfoje ni grimpis la flag-stangon, sed estas superflue diri, ke ni ne duone kvalifikiĝis por esti maristo. Ni aŭskultis lekciojn dum kelkaj jaroj kaj malsupreniris kelkfoje en la ŝakton, sed ĉu ni jam kapablis elfosi oron, arĝenton, kupron, feron aŭ stanon? Fakte, por diri la veron, eĉ ni mem sentis nenian memfidon, ĉar tio ne estas tiel facila kiel la verkado de la eseo “Pri la bezono de Taŭgaj Instrumentoj por Bone Plenumi la Aferon”. Ni grimpis supren ducent futojn en la ĉielon kaj malsupren ducent futojn en la teron, sed la rezulto estis ankoraŭ tio, ke ni kapablis fari nenion. La scio estis io, kio “povis esti trovita nek en la ĉielo supre, nek en la hadeso malsupre”[13]. Restis por ni nur unusola elirejo: iri al fremda lando.
毕业,自然大家都盼望的,但一到毕业,却又有些爽然若失。爬了几次桅,不消说不配做半个水兵;听了几年讲,下了几回矿洞,就能掘出金、银、铜、铁、锡来么?实在连自己也茫无把握,没有做《工欲善其事必先利其器论》的那么容易。爬上天空二十丈和钻下地面二十丈,结果还是一无所能,学问是“上穷碧落下黄泉,两处茫茫皆不见”了。所余的还只有一条路:到外国去。
Ankaŭ la aŭtoritatuloj aprobis studon en fremda lando kaj decidis sendi kvin studentojn al Japanio. Sed unu el tiuj kvin ne iris, ĉar lia avino tiel forte ploregis kvazaŭ mortis unu el ŝiaj parencoj. Tiel postrestis nur ni kvar. Japanio estis ege malsama ol Ĉinio, kiel ni devis prepari nin? Feliĉe, estis studento, kiu diplomiĝis unu jaron pli frue ol ni kaj jam vizitis Japanion; li devis scii la kondiĉojn tie. Kiam ni petis lian admonon, li diris serioze: “Japanaj ŝtrumpoj estas absolute neporteblaj. Vi devas kunporti multe da ĉinaj ŝtrumpoj. Ankaŭ la bankbiletoj estas ne bonaj miaopinie, prefere vi ŝanĝu ĉiom da via mono en iliajn arĝentajn jenojn.”
留学的事,官僚也许可了,派定五名到日本去。其中的一个因为祖母哭得死去活来,不去了,只剩了四个。日本是同中国很两样的,我们应该如何准备呢?有一个前辈同学在,比我们早一年毕业,曾经游历过日本,应该知道些情形。跑去请教之后,他郑重地说:——
“日本的袜是万不能穿的,要多带些中国袜。我看纸票也不好,你们带去的钱不如都换了他们的现银。”
Ni, la kvaropo, ĉiuj obeis. Mi ne scias, kion la aliaj faris, sed mi ŝanĝis ĉiom da mia mono en Ŝanhajo en japanajn arĝentajn jenojn kaj kunportis kun mi dek parojn da ĉinaj ŝtrumpoj, ŝtrumpoj el blanka ŝtofo.
四个人都说遵命。别人不知其详,我是将钱都在上海换了日本的银元,还带了十双中国袜——白袜。
Kio poste? Poste ni devis porti iniformojn kaj ledŝuojn, kaj la ĉinaj ŝtrumpoj fariĝis tute sentaŭgaj. La arĝenta unujenaj moneroj ne plu estis uzitaj en Japanio, kaj mi ŝanĝis miajn kun deficito en duon-jenajn monerojn kaj bankbiletojn.
8 otkobro
后来呢?后来,要穿制服和皮鞋,中国袜完全无用;一元的银圆日本早已废置不用了,又赔钱换了半元的银圆和纸票。
十月八日。
--------------------------------------------------------------------------------
Notoj:
1. T.e., la Konfuceaj klasikaĵoj Granda Sciado, Doktrino de Mezo, Lunyu kaj Menceo. La baguven-o estas eseo verkita laŭ stereotipa formo uzata en ŝtata ekzameno dum Ming- kaj Qing-dinastion.
2. Ĝi estis Jiangnan-a Mararmea Lernejo.
3. Romano en Ming-dinastio pri dioj kaj demonoj.
4. La Budhisma Ulambano por almozdoni al la malsataj fantomoj.
5. Supozeble redaktita de Zhu xi en Song-dinastio kaj komentariita de Chen Xuan en Ming-dinastio.
6. Unu el tiuj, kiuj parolis favore al politikaj reformoj kaj lernado de la okcidentaj landoj.
7. Reformista periodaĵo aperigita ĉiun dekan tagon, fondita en 1896.
8. Jen esp-igo laŭ ĉina retraduko, kies angla originalo estis: “It may be safely assumed that, two thousand years ago, before Caesar set foot in southern Britain, the whole countryside visible from the windows of the room in which, was in what is called 'the state of nature'...”
9. Fondita en Japanio de ĉinaj studentoj en 1900, ĝi publikigis tradukojn de japanaj kaj okcidenta-eŭropaj libroj pri leĝo kaj politiko.
10. Zhang Lianqing(1823-1894), tiama fama kaligrafo.
11. Kang Youwei(1858-1927), gvidanto de burĝaj reformistoj, poste fariĝis obstina rojalisto.
12. La provinco Jiangnan poste estis dividita en Jiangsu kaj Anhui.
13. El “Kanto de Eterna Bedaŭro” de bai Juyi, poeto en Tang-dinastio.