Wu Chang aŭ Vivo-Estas-Efemera 无 常(中世对照)
Wu Chang aŭ Vivo-Estas-Efemera
Se la dioj, kiuj paradis en la templa foiro, havis povon super vivo kaj morto—ne, tiu diro estas iom erara, ĉar ĉiu dio en Ĉinio verŝajne rajtas libere mortigi homojn—aŭ pli ĉuste, se ilia tasko estas reago de homa sorto, ekz-e la dio de la urbo aŭ la Imperiestro de la Sankta Orienta Monto, do inter ilia sekvantaro vi povas trovi iujn neordinarajn figuroj, nome: diablajn soldatojn, diablan reĉo kaj Wu Chang aŭ Vivo-Estas-Efemera.
迎神赛会这一天出巡的神,如果是掌握生杀之权的,——不,这生杀之权四个字不大妥,凡是神,在中国仿佛都有些随意杀人的权柄似的,倒不如说是职掌人民的生死大事的罢,就如城隍和东岳大帝之类。那么,他的卤簿中间就另有一群特别的脚色:鬼卒、鬼王,还有活无常。
Tiaj diablaj roloj ordinare estas ludataj de kruduloj aŭ kampuloj. La diablaj soldatoj kaj ilia reĉo portas ruĉajn kaj verdajn vestojn, iras nudpiedaj, kun bluaj vizaĉoj sur kiuj estas pentritaj fiŝskvamoj—aŭ eble skvamoj de drako aŭ aliaj— tion mi ne bone konas. La diablaj soldatoj tenas ŝtalajn tridentajn forkojn kun ringoj kiuj sonoras ĉe eksvingo, kaj la diabla reĉo tenas malgrandan tigrokapan tabuleton. Laŭdire, la diabla reĉo iras per unu piedo, tamen, ĉar li finfine estas kampulo, malgraŭ la skvamoj de fiŝo aŭ de aliaj pentritaj sur vizaĉo, li ankoraŭ devas iri per ambaŭ piedoj. Tial laspektantoj ne tiom respekte timas nek atentas ilin, escepte nur de kelkaj maljunulinoj kaj ilian nepoj kiuj por plaĉi al ĉiuj dioj donas al ili ankaŭ kutiman respektoplenan riverencon kun trememo.
这些鬼物们,大概都是由粗人和乡下人扮演的。鬼卒和鬼王是红红绿绿的衣裳,赤着脚;蓝脸,上面又画些鱼鳞,也许是龙鳞或别的什么鳞罢,我不大清楚。鬼卒拿着钢叉,叉环振得琅琅地响,鬼王拿的是一块小小的虎头牌。据传说,鬼王是只用一只脚走路的;但他究竟是乡下人,虽然脸上已经画上些鱼鳞或者别的什么鳞,却仍然只得用了两只脚走路。所以看客对于他们不很敬畏,也不大留心,除了念佛老妪和她的孙子们为面面圆到起见,也照例给他们一个“不胜屏营待命之至”的仪节。
Rilate al ni—mi kredas, ke mi kaj multaj aliaj kiel mi mem—kion ni plej deziras vidi, estas vivanta Wu Chang. Li estis ne nur vigla kaj humur-plena, sed dole la fakto ke li vestas sin komplete neĉblanka inter tiuj ruĉ-verd-vestuloj jam faras lin elstara kiel “gruo inter kokoj”. Tuj kiam oni ekvidis liajn altan ĉapon el blanka papero kaj la difektitan tifaan ventumilon en lia mano, oni eksentis eksciton kaj plezuron.
至于我们——我相信:我和许多人——所最愿意看的,却在活无常。他不但活泼而诙谐,单是那浑身雪白这一点,在红红绿绿中就有“鹤立鸡群”之概。只要望见一顶白纸的高帽子和他手里的破芭蕉扇的影子,大家就都有些紧张,而且高兴起来了。
El ĉiuj diabloj, nur li estas la plej konata kaj plej intima por la popolanoj, kaj ni povas ofte renkonti lin. Ekz-e, en la templo de la urbdio aŭ la templo de la Imperiestro de la Sankta Orienta Monto, malantaŭ la granda halo troviĉas malluma ĉambro nomata Kortego de Hadeso, kie en la mallumo estis apenaŭ videblaj la figuroj de diversaj fantomoj: sinpendiginto, mortinto pro falo, viktimo de tigro, mortinto en ŝtata ekzamenejo...sed la longa blankaĵo, kiun vi tuj ekvidis enirinte la pordon, estas Wu Chang. Kvankam mi ankaŭ foje vizitis tiun Kortegon de Hadeso, tamen mi estis siatempe timema, kaj ne kuraĉis ĉion bone rigardi. Mi aŭdis ke li tenas feran ĉenaron en sia mano, ĉar li estas sendito por kapti la spiriton de la vivanto. Laŭ onidiro, la Kortego de Hadeso en la templo de la Imperiestro de la Sankta Orienta Monto en Fanjiang [1] havis tre specialan konstruon: tuj ĉe la enirejo trans la sojlo troviĉas movebla planko. Kiam vi eniris surpaŝante sur unu ekstremo de la planko, Wu Chang sin ĵetis el la alia ekstremo kaj lia fera ĉenaro ĉuste trafis vin ĉirkaŭ vian kolon. Sed post kiam iu homo mortis pro teruro tiamaniere, la planko estis alnajlita. Tial en mia infanaĉo ĉi jam fariĉis senmova.
人民之于鬼物,惟独与他最为稔熟,也最为亲密,平时也常常可以遇见他。譬如城隍庙或东岳庙中,大殿后面就有一间暗室,叫作“阴司间”,在才可辨色的昏暗中,塑着各种鬼:吊死鬼、跌死鬼、虎伤鬼、科场鬼,……而一进门口所看见的长而白的东西就是他。我虽然也曾瞻仰过一回这“阴司间”,但那时胆子小,没有看明白。听说他一手还拿着铁索,因为他是勾摄生魂的使者。相传樊江东岳庙的“阴司间”的构造,本来是极其特别的:门口是一块活板,人一进门,踏着活板的这一端,塑在那一端的踏便扑过来,铁索正套在你脖子上。后来吓死了一个人,钉实了,所以在我幼小的时候,这就已不能动。
Se vi volas lin klare pririgardi, vi povas trovi lian portreton en Notoj el Jada Kalendaro. Tamen por tiu libro estis eldono konciza kaj eldono kompleta, kaj en la lasta vi certe povos trovi ĉin. Li portis sur si malhelan funebran veston, kun pajla ŝnuro ĉirkaŭ la talio, sandaloj sub piedoj kaj paperaj moneroj pendantaj ĉe li kolo; li tenas en siaj manoj difektitan tifaan ventumilon, feran ĉenaron kaj abakon.Liaj ŝultroj supren leviĉas, dum liaj haroj dispendas malsupren. La ambaŭ ekstremoj de liaj brovoj kaj okuloj direktiĉas malsupren kvazaŭ en la formo de la litero V renversita.Sur lia kapo sidas pintigita, rektangula ĉapo, kiu altas, se ni kalkulas proporcie al la portreto mem, eble pli ol du futojn. Ĉe la fronto de la ĉapo, ĉuste kie la postrestantaj maljunaj kaj junaj sinjoroj de Qing-dinastio alflikas perlo aŭ gemon sur sia melonŝela ĉapo, estis vertikala surskribo: “Feliĉon al vi!” Laŭ alia eldono la vortoj tamen estis; “Ankaŭ Vi Venas.” Jen la sama frazo kiu kelkatempe troviĉas sur la horizontala tabulo super la Halo de Respektinda Bao [2]. Tamen ĉu Wu Chang mem aŭ la reĉo de la Hadeso skribis tiujn vortojn sur la ĉapo, mi ankoraŭ ne povis certigi dum mia studo.
倘使要看个分明,那么,《玉历钞传》上就画着他的像,不过《玉历钞传》也有繁简不同的本子的,倘是繁本,就一定有。身上穿的是斩衰凶服,腰间束的是草绳,脚穿草鞋,项挂纸锭;手上是破芭蕉扇、铁索、算盘;肩膀是耸起的,头发却披下来;眉眼的外梢都向下,象一个“八”字。头上一顶长方帽,下大顶小,按比例一算,该有二尺来高罢;在正面,就是遗老遗少们所戴瓜皮小帽的缀一粒珠子或一块宝石的地方,直写着四个字道:“一见有喜”。有一种本子上,却写的是“你也来了”。这四个字,是有时也见于包公殿的扁额上的,至于他的帽上是何人所写,他自己还是阎罗王,我可没有研究出。
En la Jada Kalendaro oni povas trovi ankaŭ alian diablon, ĉuste malan al Vivo-Estas-Efemera, en tre simila vestaĵo, kiu nomiĉas Morto-Estas-Destinita. Li ankaŭ aperis en la templa foiro, sed estis jam misnomata kiel Morto-Esta-Efemera. Li havis nigran vizaĉon kaj nigran vestaĵon. Neniu ŝatis rigardi al li. Li troviĉas ankaŭ en la Kortego de Hadeso, kie li staras kun brusto kontraŭ la muro en funebra atmosfero, kaj tio estas vere “kolizio kun la muro”[3] Ĉiu, kiu eniras por incensi, devas palpi lian dorson. Laŭdire tio povos liberigi vin de misfortuno. Dum mia infanaĉo mi ankaŭ palpis lian dorson, sed verŝajne la misfortuno fine ankoraŭ ne forlasis min. Eble la misfortuno estus pli severa, se mi tiam ne palpis. Tion mi ankaŭ ne povis certigi dum mia studo.
《玉历钞传》上还有一种和活无常相对的鬼物,装束也相仿,叫作“死有分”。这在迎神时候也有的,但名称却讹作死无常了,黑脸、黑衣,谁也不爱看。在“阴死间“里也有的,胸口靠着墙壁,阴森森地站着;那才真真是“碰壁”。凡有进去烧香的人们,必须摩一摩他的脊梁,据说可以摆脱了晦气;我小时也曾摩过这脊梁来,然而晦气似乎终于没有脱,——也许那时不摩,现在的晦气还要重罢,这一节也还是没有研究出。
Mi neniam studis sutrojn de Hinajana Budhismo. Sed mi aŭdis ke en la budhismaj sutroj de Hindio estas la dio Jama kaj la bovkapa demono, kaj ili ambaŭ regas en la Infero. Rilate al s-ro Efemera, la sendito por aresti spiritojn de la vivantoj, ni tamen povas trovi neniun atestaĵon en antikvaj verkoj. Kion ni ofte aŭdas, estas nur la diro ke “Vivo estas efemera” ks. Kredeble tiu koncepto estis personigita post sia eniro en Ĉinion. Do Wu Chang efektive estas inventaĵo de la ĉinoj.
我也没有研究过小乘佛教的经典,但据耳食之谈,则在印度的佛经里,焰摩天是有的,牛首阿旁也有的,都在地狱里做主任。至于勾摄生魂的使者的这无常先生,却似乎于古无征,耳所习闻的只有什么“人生无常”之类的话。大概这意思传到中国之后,人们便将他具体化了。这实在是我们中国人的创作。
Sed kial oni ekĉojas ekscite ekvidante lin?
然而人们一见他,为什么就都有些紧张,而且高兴起来呢?
Kiam granda literaturisto aŭ famulo aperis en iu loko, li nur eksvingis sian penikon, kaj tiu loko facile fariĉis “modela gubernio”[4]. Kvankam mia naskiĝloko estis laŭdita de s-ro Yu Zhongxiang [5] en la fino de Han-dinastio, sed tio okazis ja antaŭ tro longa tempo kaj poste aperis la t.n. “konsilisto el Shaoxing” [6]. Kompreneble, ne ĉiu el ni—maljuna kaj juna, vira kaj ina—estas senescepte “konsilisto el Shaoxing”. Inter ni troviĉas ankaŭ multe da aliaj “plebanoj”. Vi ne povas atendi de tiuj “plebanoj” tian freneze mirindan diron, ekz-e, ke “Nun ni iras sur mallarĉa kaj danĉera pado, maldekstre troviĉas vasta kaj senlima dezerto, dum antaŭe sin kaŝas en nebul-vualo la celloko” [7]. Sed iuj instinkte vidis tre klare la vojon al la “celloko en nebul-vualo”, nome: gefianĉiĝo, geedziĝo, generado de infanoj kaj morto. Kompreneble, ĉi tie mi parolas nur pri mia naskiĉloko. La situacio nature multe diferancas en la “modelaj gubernioj”. Multaj el ili—plebanoj de mia naskiĝloko—vivas, suferas, estas kalumniataj kaj ĉantaĝataj, kaj el siaj spertoj akumulitaj dum longa tempo ili scias ke en la homa mondo nur unu asocio subtenas la “justecon” [8] kaj tiu asocio mem estis “en nebulvualo”, pro tio ili ne povas ne sopiri al la Infero. La plejparto de homoj ofte konsideras sin maljuste traktataj. En reala vivo la“honestaj ĝentlemanoj” povas trompi neniun. Kaj, se vi demandus la malklerajn popolanojn, ili certe respondos al v sencerbume: La justa juĉo fariĉas nur en Hadeso!
凡有一处地方,如果出了文士学者或名流,他将笔头一扭,就很容易变成“模范县”。我的故乡,在汉末虽曾经虞仲翔先生揄扬过,但是那究竟太早了,后来到底免不了产生所谓“绍兴师爷”,不过也并非男女老小全是“绍兴师爷”,别的“下等人”也不少。这些“下等人”,要他们发什么“我们现在走的是一条狭窄险阻的小路,左面是一个广漠无际的泥潭,右面也是一片广漠无际的浮砂,前面是遥遥茫茫荫在薄雾的里面的目的地”那样热昏似的妙语,是办不到的,可是在无意中,看得住这“荫在薄雾的里面的目的地”的道路很明白:求婚,结婚,养孩子,死亡。但这自然是专就我的故乡而言,若是“模范县”里的人民,那当然又作别论。他们——敝同乡“下等人”——的许多,活着,苦着,被流言,被反噬,因了积久的经验,知道阳间维持“公理”的只有一个会,而且这会的本身就是“遥遥茫茫”,于是乎势不得不发生对于阴间的神往。人是大抵自以为衔些冤抑的;活的“正人君子”们只能骗鸟,若问愚民,他就可以不假思索地回答你:公正的裁判是在阴间!
Pensante pri la plezuroj de vivo, kompreneble vi sopiras pri la vivo, sed kiam vi pensas pri la suferoj de vivo, do Wu Chang certe ne estas nebonveninda gasto. Ĉu nobla aŭ pleba, ĉu riĉa aŭ malriĉa, ĉiu el ni aperas egale “kun paro da malplenaj manoj antaŭ la reĉo de Hadeso”, kiu pravigos la maljustaĵojn kaj punos la kulpulojn. Eĉ la “plebanoj” ofte retrorigardis: Kian vivon ili kondukis? Ĉu ili ne “saltis en la ĉielmezon”? Ĉu ili ne “pafis embuske” [9] ? En sia mano Wu Chang tenas grandan abakon, por kiu ĉia moŝta sintenado neniom validas. Ni postulas centprocentan justecon de aliaj homoj, tamen por ni mem, ni ja esperas trovi iomete da indulgo eĉ en Hadeso. Sed ĉiuokaze tio finfine estas Hadeso. La reĝo de Hadeso, la bovkapulo, kaj la ĉevalvizaĝulo elpensita de ni ĉinoj mem ĉiuj ne havas kromajn profesiojn kaj honeste defendas justecon, kvankam ili neniam publikigis gravan artikolon en ĵurnaloj. Kiam honestaj personoj antaŭ ol ili fariĝis fantomoj, pensas pri malproksima estonteco, ili ne povas ne esperi trovi iom da indulgo en la totala justeco, kaj tiam nia s-ro Vivi-Estas-Efemera aspektas aminda. “Prenu la pli grandan profiton kaj la pli malgrandan malutilon [10]”, jen kion instruis nia antikva filozofo Mo Di.
想到生的乐趣,生固然可以留恋;但想到生的苦趣,无常也不一定是恶客。无论贵贱,无论贫富,其时都是“一双空手见阎王”,有冤的得伸,有罪的就得罚。然而虽说是“下等人”,也何尝没有反省?自己做了一世人,又怎么样呢?未曾“跳到半天空”么?没有“放冷箭”么?无常的手里就拿着大算盘,你摆尽臭架子也无益。对付别人要滴水不羼的公理,对自己总还不如虽在阴司里也还能够寻到一点私情。然而那又究竟是阴间,阎罗天子、牛首阿旁,还有中国人自己想出来的马面,都是并不兼差,真正主持公理的脚色,虽然他们并没有在报上发表过什么大文章。当还未做鬼之前,有时先不欺心的人们,遥想着将来,就又不能不想在整块的公理中,来寻一点情面的末屑,这时候,我们的活无常先生便见得可亲爱了,利中取大,害中取小,我们的古哲墨瞿先生谓之“小取”云。
Vi ne povas trovi la ĉarmon de Wu Chang en la argila figuro en la templo aŭ en la presita bildo en la libro. Estas plej bone, ke vi iru spekti operon. Kaj ne taŭgas ankaŭ la ordinara opero. Vi devas spekti la Grandan Dramon aŭ Dramon de Maŭdgaliajana [11]. en sia Rememoroj Zhang Dai priskribis la bonegan spektaklon de la Dramo de Maŭdgaliajana,dirante ke tio daŭros dum du aŭ tri sinsekvaj tagoj. Sed en mia infanaĝo la situacio jam ŝanĝiĝis. Ĝuste same kiel la Granda Dramo, ĉi komenciĉis ekde la vespero kaj finiĝos je la sekvanta tagiĝo. Ĉiuj dramoj estis je la honorigo de la dioj kaj por la forigo de la katastrofoj.En la dramo certe troviĝis iu fiulo. La sekvanta tagiĝo estas la tempo kiam venis la fino por la fiulo kies kulpoj atingis la kulminon, kaj la reĝo de Hadeso ordonis aresti lin. Kaj tiam la vivanta Wu Chang aperis sur la scenejo.
在庙里泥塑的,在书上墨印的模样上,是看不出他那可爱来的。最好是去看戏。但看普通的戏也不行,必须看“大戏”或者“目连戏”。目连戏的热闹,张岱在《陶庵梦忆》上也曾夸张过,说是要连演两三天。在我幼小时候可已经不然了,也如大戏一样,始于黄昏,到次日的天明便完结。这都是敬神禳灾的演剧,全本里一定有一个恶人,次日的将近天明便是这恶人的收场的时候,“恶贯满盈”,阎王出票来勾摄了,于是乎这活的活无常便在戏台上出现。
Mi ankoraŭ memoras kiel mi sidis en boato antaŭ tia scenejo, kune kun aliaj spektantoj, kiuj estis en malsama humoro ol ordinare. En tre multaj okazoj, ju pli profundiĝis la nokto, des pli malspritaj ili fariĝis, sed je tiu ĉi fojo ili des pli vigliĝis. La altan ĉapon de Wu Chang el papero, pendinta ĉe angulo de scenejo, oni portis internen. Ankaŭ la muzikistoj preparis sin por plengorĝe blovi iun specialan muzikilon kiu estis simila al trumpeto, maldika kaj longa je ĉirkaŭ 7-8 futoj. Kredeble tio estis ŝatata de la diabloj, ĉar oni ludis ĉin nur kiam aperis diabloj sur la scenejo. Blovate, ĝi sonis: Nhatu, nhatu, nhatututuu.. Kaj ni nomis ĝin Maŭdgaliajana trumpeto.
我还记得自己坐在这一种戏台下的船上的情形,看客的心情和普通是两样的。平常愈夜深愈懒散,这时却愈起劲。他所戴的纸糊的高帽子,本来是挂在台角上的,这时预先拿进去了;一种特别乐器,也准备使劲地吹。这乐器好象喇叭,细而长,可有七八尺,大约是鬼物所爱听的罢,和鬼无关的时候就不用;吹起来,Nhatu,nhatu,nhatututuu地响,所以我们叫它“目连瞎头”。
Dum multaj sopireme atendis la pereon de la fiulo, Wu Chang surscenejiĝis, en vestaĵoj multe pli simplaj ol en la bildoj. Li tenis nek feran ĝenaron nek abakon kaj sin montris simpla, kruda viro en neĝblanka, kun blanka vizaĝo, ruĝaj lipoj kaj peĉe nigraj brovoj tiel kuntiriĉantaj, ke oni ne sciis ĉu li estis ridanta aŭ ploranta. Sed tuj post sia surscenejiĝo li devis fari cent ok trenojn kaj samtempe ankaŭ ellasi cent ok furzojn antaŭ ol rakonti sian vivhistorion. Bedaŭrinde mi ne povas memori ĉion kion li diris, sed i.a. verŝajne estas la jenaj frazoj:
在许多人期待着恶人的没落的凝望中,他出来了,服饰比画上还简单,不拿铁索,也不带算盘,就是雪白的一条莽汉,粉面朱唇,眉黑如漆,蹙着,不知道是在笑还是在哭。但他一出台就须打一百零八个嚏,同时也放一百零八个屁,这才自述他的履历。可惜我记不清楚了,其中有一段大概是这样:——
“......
La Reĝo de hadeso donis arestilon,
kaj li ordonis min aresti la favulon de apuda domo,
Demandinte mi trovis, ke li estas fil' de mia kuzo.
Lia malsano? Tifo kaj disenterio.
Lia doktoro? Filo de Chen Nianyi de Xiafang-ponto.
Lia medikamento? Akonito kaj cinamo kun hisopo.
Post la unua dozo—li malvarme ŝvitis,
Kaj post la dua—rigidiĝis ambaŭ liaj piedoj.
Mi diris: kiel triste ploras lia panjo,
kial ne revivigi lin por momento?
Sed lia Reĉa Moŝt' akuzis min akcepti subaĉeton,
Li donis al mi kvardek punbatojn!...”
“…………
大王出了牌票,叫我去拿隔壁的癞子。
问了起来呢,原来是我堂房的阿侄。
生的是什么病?伤寒,还带痢疾。
看的是什么郎中?下方桥的陈念义la儿子。
开的是怎样的药方?附子、肉桂,外加牛膝。
第一煎吃下去,冷汗发出;
第二煎吃下去,两脚笔直。
我道nga阿嫂哭得悲伤,暂放他还阳半刻。
大王道我是得钱买放,就将我捆打四十!”
Chen Nianyi estis fama doktoro en Shao-xing, priskribita kiel senmortulo en noveloForbalao de Banditoj [12] de Yu Zhonghua. Sed lia filo ŝajnas ne tiom eminenta en la profesio.
Ankaŭ la Reĝo de Hadeso en lia rakonto ŝajnas ne tiom saĝa, ĉar li mistaksis la personecon—ne, la “diablecon”—de Wu Chang, suspektante lian honestecon. Sed li sciis eĉ pri la “revivigo por momento”, do li fine montris sin “justa kaj inteligenta dio”. Tamen tiu puno donis al nia Wu Chang nefoigeblan senton de maljusta traktado. Parolante pri tio, li kuntiris despli intense siajn brovojn, firme tenis la difektitan tifaan ventumilon kun sia vizaĉo al la tero kaj dancis kiel naĝanta anaso.
这叙述里的“子”字都读作入声。陈念义是越中的名医,俞仲华曾将他写入《荡寇志》里,拟为神仙;可是一到他的令郎,似乎便不大高明了。la者“的”也;“儿”读若“倪”,倒是古音罢;nga者,“我的”或“我们的”之意也。
他口里的阎罗天子仿佛也不大高明,竟会误解他的人格,——不,鬼格。但连“还阳半刻”都知道,究竟还不失其“聪明正直之谓神”。不过这惩罚,却给了我们的活无常以不可磨灭的冤苦的印象,一提起,就使他更加蹙紧双眉,捏定破芭蕉扇,脸向着地,鸭子浮水似的跳舞起来。
Nhatu, nhatu, nhatu-nhatu-nhatutututuu!
Ankaŭ la Maŭdgaliajana trumpeto malgaje sonigis proteston kontraŭ tiu netolerebla maljusto.
Jen Wu Chang decidis:
“Nun mi preterlasos jam neniun!
Eĉ se tiu estas malantaŭ muro el bronzo aŭ fero!
Eĉ se tiu estas parenc' de la imperiestro!...”
Nhatu,nhatu,nhatu-nhatu-nhatututuu!目连瞎头也冤苦不堪似的吹着。他因此决定了:——
“难是弗放者个!
那怕你,铜墙铁壁!
那怕你,皇亲国戚!
…………”
“Kvankam kun plendo en koro, li ne riproĉas la neatenditan baton.” Nun li ne estas indulgema, tamen tio devenas nur de la kulpigo de la reĉo de Hadeso kaj estas kontraŭ lia volo. El ĉiuj fantomoj, nur li sola havas iom da homa sento. Se ni ne fariĝos fantomoj, tio estas bonega; tamen, se ni devas fariĝi, nature nur kun li ni preferu amikiĝi.
Ĝis nun mi ankoraŭ klare memoras kiel en mia hejmloko, kune kun la “plebanoj” mi ofte tiel ĝoje rigardis al tiu fantoma kaj homa, justa kaj indulgema, timinda kaj aminda Wu Chang, kaj ni ĝoje spektis la ploron aŭ ridon sur lia vizaĝo, la firmdecidan kaj humuran parolojn el liaj lipoj...
“难”者,“今”也;“者个”者“的了”之意,词之决也。“虽有忮心,不怨飘瓦”,他现在毫不留情了,然而这是受了阎罗老子的督责之故,不得已也。一切鬼众中,就是他有点人情;我们不变鬼则已,如果要变鬼,自然就只有他可以比较的相亲近。
La Wu Chang en templa foiro estis tamen iom diferenca ol tiu en teatraĵo. Li havis nur certajn movojn sed nenion parolis, fikse sekvante ian arlekenon kiu tenis pladon da manĝaĵo. Li volis tion manĝi, sed tiu rifuzis. Krome estis du aliaj roluloj, nome, tiuj, kiujn la “justaj kaj honestaj ĝentlemanoj” nomas “edzino kaj infabno”. Ĉiuj “plebanoj” havas tiun ĉi komunan difekton: ili tre ofte perforte donas al la aliaj tion, kio plaĉas al ilimem. Sekve ili eĉ ne volas ke iu fantomo restu soleca kaj nepre parigas ĉiujn fantomojn kaj diojn, do ankaŭ Wu Chang ne estis escepto. Tial ekaperis bela virino, kiu tamen laŭaspekte multe similis al vilaĝulino, kaj ĉiuj nomis ŝin Bofranjo Wu Chang. Tiu vok-nomo montras, ke Wu Chang apartenas al la sama generacio kiel ni, kaj sekve li neiam tenis sin profesore. La alia estis infano kun malgranda alta ĉapo, en malgranda blanka vestaĵo. Kvankam li estis juna, tamen ambaŭ liaj ŝultroj jam suprenŝoviĝis kaj la eksteraj ekstremoj de liaj brovoj kaj okuloj ankaŭ direktis sin malsupren. Ĝi evidente estas Sinjorido Wu Chang, sed ĉiuj vokis lin A-Ling kaj kondutis al li verŝajne ne tiom respekte—eble pro tio ke li estis la filo de Bofranjo Wu Chang kaj ŝia antaŭa edzo. Sed se estus tiel, kial lia aspekto tiel similis al Wu Chang? Ha, la aferojn koncerne al fantomoj kaj spiritoj oni ja malfacile scias, prefere ni simple lasu tion ne tuŝita. Sed la kaŭzo ke Wu Chang ne havas sian propran infanon estas tre facile klarigebla ĉijare. La spiritoj povas antaŭvidi la estontecon. Li timas ke, se li havus multe da infanoj, la klaĉuloj ĉirkaŭfraze kalumnius lin dirante, ke li akceptis rublojn. Pro tio li ne nur studis sed jam antaŭlonge praktikis la limigon de naskigo.
迎神时候的无常,可和演剧上的又有些不同了。他只有动作,没有言语,跟定了一个捧着一盘饭菜的小丑似的脚色走,他要去吃;他却不给他。另外还加添了两名脚色,就是“正人君子”之所谓“老婆儿女”。凡“下等人”,都有一种通病:常喜欢以己之所欲,施之于人。虽是对于鬼,也不肯给他孤寂,凡有鬼神,大概总要给他们一对一对地配起来。无常也不在例外。所以,一个是漂亮的女人,只是很有些村妇样,大家都称她无常嫂;这样看来,无常是和我们平辈的,无怪他不摆教授先生的架子。一个是小孩子,小高帽,小白衣;虽然小,两肩却已经耸起了,眉目的外梢也向下。这分明是无常少爷了,大家却叫他阿领,对于他似乎都不很表敬意;猜起来,仿佛是无常嫂的前夫之子似的。但不知何以相貌又和无常有这么象?吁!鬼神之事,难言之矣,只得姑且置之弗论。至于无常何以没有亲儿女,到今年可很容易解释了;鬼神能前知,他怕儿女一多,爱说闲话的就要旁敲侧击地锻成他拿卢布,所以不但研究,还早已实行了“节育”了。
La sceno de la arlekeno tenanta manĉaĵon estas nomata “Adiaŭo al Wu Chang”. Ĉar li estas sendito por aresti spiritojn, tial la parencoj de la mortinto devas per festeno respekte adiaŭi lin. Ke oni ne lasas lin manĝi, tio estas nur ŝerco dum templa foiro kaj ne estas fakto. Sed, ke ŝerco kun Wu Chang ĉiuj ja deziras, ĉar li estas malkaŝema, parolema kaj kun homa sento. Se vi volas trovi veran amikon, prefere kun li vi amikiĝu.
这捧着饭菜的一幕,就是“送无常”。因为他是勾魂使者,所以民间凡有一个人死掉之后,就得用酒饭恭送他。至于不给他吃,那是赛会时候的开玩笑,实际上并不然。但是,和无常开玩笑,是大家都有此意的,因为他爽直,爱发议论,有人情,——要寻真实的朋友,倒还是他妥当。
Iuj diris ke li estas homo kiu iras al la mondo de spiritoj, alivorte, homo kiu servas en Hadeso dum li estas dormanta, tial li posedas multe da homa sento. Mi ankoraŭ memoras iun viron, kiu loĝis en dometo ne malproksima de mia hejmo kaj li nomis sin “aganta Wu Chang”, ekster kies pordo incensoj kaj kandeloj estis ofte bruligitaj, sed mi trovis sur lia vizaĝo aparte fantoman esprimon. Ĉu lia esprimo fariĉis pli homa, kiam li estis fantomo en Hadeso? Ha, estas vere malfacile paroli pri la aferoj de fantomoj kaj spiritoj, do ni prefere lasu tion ne tuŝita.
23 junio
有人说,他是生人走阴,就是原是人,梦中却入冥去当差的,所以很有些人情。我还记得住在离我家不远的小屋子里的一个男人,便自称是“走无常”,门外常常燃着香烛。但我看他脸上的鬼气反而多。莫非入冥做了鬼,倒会增加人气的么?吁!鬼神之事,难言之矣,这也只得姑且置之弗论了。
六月二十三日。
--------------------------------------------------------------------------------
Notoj:
1. Urbeto dek mejlojn oriente de Shaoxing.
2. Bao Cheng (999-1062), prefekto de Kaifeng en Norda Song-dinastio. Laŭdire li fariĝis, post sia morto, unu el la dek Reĝoj de Hadeso.
3. En 1925 Lusin skribis eseon “Post 'Kolizio kontraŭ Muro'” en kiu li diris, “En Ĉinio estas muroj ĉie sed nevideblaj, ĉuste kiel la fantomaj muroj, kaj tial vi ĉiam kolizias kontraŭ ili.
4.Prof. Chen Xiying iam priskribis sian hajmlokon Wuxi kiel “modelan gubernion”.
5.Yu Zhongxiang (164-233), verkisto en malfrua Han-dinastio, kiu verkante laŭdis Shaoxing.
6. La naskiĝ-loko de multaj sekretarioj en oficejo pri procesoj estis Shaoxing, kaj ili estis nomataj “konsilistoj el Shaoxing”. Chen Xiying atakis Lusin dirante, ke la lasta haas la temperamenton de “konsilisto el Shaoxing”.
7. Vortoj el letero de Chen Xiying al Xu Zimo.
8. T.e. la Asocio por Defendo de Justeco inter Edukistoj, organizita de Chen Xiying kaj aliaj en 1925 por subpremi la studentinojn de la Virina Instruista Kolegio kaj aliajn progresemulojn.
9. Vortoj de Chen Xiying.
10. El Mozi kompilita de la disĉiploj de Mo Di(ĉ. 478-392 a.K.), fondinto de skolo de Mo.
11. Dramo pri budaisto nomata Maŭdgaljajana kiu iris al Hadeso por savi sian patrinon.
12. Reakcia novelo de Yu Zhonghua (1794-1849) priskribanta kiel la kamparana ribelo de Liangshan estis subpremata de registara trupo.