欢迎光临散文网 会员登陆 & 注册

Hundo, Kato kaj Rato 狗-猫-鼠 (中世对照) (上篇 la unua parto)

2021-09-17 21:29 作者:汪哲咚汪  | 我要投稿

Hundo, Kato kaj Rato 

狗-猫-鼠

    Ekde la lasta jaro mi aŭdis svage la onidiron, ke mi malamas katojn. la atestaĵo estas nature mia novelo “La Kunikloj kaj la Kato”[1], kaj ĉar tio estis mia memkonfeso, kompreneble mi havis nenion alian por diri—sed mi ankaŭ estis neniom ĝenita pro tio. tamen, en la kuranta jaro mi fariĝis ja iom maltrankvila. Mi ne povas eviti ion skribi de tempo al tempo, kaj kiam miaj skribaĵoj publikiĝis, verŝajne pli tre malofte tiklis la jukon por iuj homoj sed plej ofte tuŝis al ili la doloron. Se mi ne estas atenta, mi eĉ ofendas famajn personojn aŭ famajn profesorojn aŭ, des pli malbonŝance, “mentorojn kiuj havas sur si la respondecon gvidi junulojn”[2]. Tiam estus ekstreme danĝere. Kial? Ĉar tiuj grandaj homoj “ne estas ofende trakteblaj”[3]. Kial ili “ne estas ofende trakteblaj”? Ĉar ili povas esti tiel ofenditaj, ke ili publikigos leteron en ĵurnalo, anoncante:“Rigardu! Ĉu hundo ne malamas katon? Jen s-ro Lusin mem konfesas sian malamon al la kato, sed samtempe li ankaŭ parolas favore pri la batado de la 'hundo falinta en akvon!'” La subtileco de tiu “logiko” kuŝas en tio, ke ili volas pruvi per miaj propraj vortoj ke mi estas hundo. Konsekvence, ĉio, kion mi diris, devas esti komplete renversita. Eĉ se mi dirus, ke duoble du estas kvar, aŭ trioble tri estas naŭ, ankaŭ ĉiuj miaj vortoj eraras. kaj ĉar tio fariĝas erara, tial la ĝentlemanoj kompreneble estas pravaj eĉ se ili pretendas, ke duoble du egalas sep, trioble tri estas mil, ktp.

        从去年起,仿佛听得有人说我是仇猫的。那根据自然是在我的那一篇《兔和猫》;这是自画招供,当然无话可说,——但倒也毫不介意。一到今年,我可很有点担心了。我是常不免于弄弄笔墨的,写了下来,印了出去,对于有些人似乎总是搔着痒处的时候少,碰着痛处的时候多。万一不谨,甚而至于得罪了名人或名教授,或者更甚而至于得罪了“负有指导青年责任的前辈”之流,可就危险已极。为什么呢?因为这些大脚色是“不好惹”的。怎地“不好惹”呢?就是怕要浑身发热之后,做一封信登在报纸上,广告道:“看哪!狗不是仇猫的么?鲁迅先生却自己承认是仇猫的,而他还说要打‘落水狗’!”①这“逻辑”的奥义,即在用我的话,来证明我倒是狗,于是而凡有言说,全都根本推翻,即使我说二二得四,三三见九,也没有一字不错。这些既然都错,则绅士口头的二二得七,三三见千等等,自然就不错了。

    Sekve mi ekprovis esplori la “motivon” de ilia malamo. Tio ne signifas, ke mi arogas imiti la modon de tiuj modernaj kleruloj, kiuj laŭdas aŭ degradas verkojn per motivo [4]; mi nur volis purigi min anticipe. Laŭ mia supozo, tio ne estis malfacila por animala psikologo, sed bedaŭrinde mi ne posedis tian specialan scion. Poste mi trovis la kaŭzon en la Folkloro de Natura Historio de D-ro O. Dähnhardt, kiu donis la jenan rakonton: Animaloj kunvenis por diskuti gravan aferon. Ĉeestis birdoj, fiŝoj kaj bestoj escepte de elefanto. Ili decidis lote elekti iun el ili por ĝin alvenigi kaj tiu tasko falis sur la hundon. “Kiel mi povus trovi la elefanton?” demandis la hundo, “Mi neniam vidis nek konis ĝin.” La aliaj respondis: “Tio estas facila. Ĝi havas ĝibon.” La hundo foriris kaj renkontis katon, kiu ekarkigis sian dorson. Ĝi do invitis la katon kaj ili iris kune. Kiam la hundo prezentis la katon kun arkiĝanta dorso kiel elefanton, la aliaj ĉiuj mokridis ĝin, kaj ekde tiam malamikeco estiĝis inter la hundo kaj la kato.

        我于是就间或留心着查考它们成仇的“动机”。这也并非敢妄学现下的学者以动机来褒贬作品的那些时髦,不过想给自己预先洗刷洗刷。据我想,这在动物心理学家,是用不着费什么力气的,可惜我没有这学问。后来,在覃哈特博士(Dr.O.Dahmhardt)的《自然史底国民童话》里,总算发现了那原因了。据说,是这么一回事:动物们因为要商议要事,开了一个会议,鸟、鱼、兽都齐集了,单是缺了象。大家议定,派伙计去迎接它,拈到了当这差使的阄的就是狗。“我怎么找到那象呢?我没有见过它,也和它不认识。”它问。“那容易,”大众说,“它是驼背的。”狗去了,遇见一匹猫,立刻弓起脊梁来,它便招待,同行,将弓着脊梁的猫介绍给大家道:“象在这里!”但是大家都嗤笑它了。从此以后,狗和猫便成了仇家。

    Kvankam forpasis nur mallonga tempo post kiam la germanoj eliris de la arbaro, tamen iliaj scienco kaj arto jam akiris rimarkindajn atingojn; eĉ la ornamado al iliaj libroj kaj la delikateco de iliaj ludiloj montriĝas amindaj. Sed ĉi tiu fabelo estas efektive senĉarma, ankaŭ la kaŭzo de la malamikiĝo nekonvinka. La kato arkigis sian dorson, tamen ĝi ja ne celas sin ŝajnigi elefanto aŭ pavi fiere per tio. Kulpis ja la senscio de la hundo. Finfine tio povis esti kalkulata kiel iu motivo. Mia malamo al la kato estis tamen tre diferenca ol tio.

     日尔曼人走出森林虽然还不很久,学术文艺却已经很可观,便是书籍的装潢,玩具的工致,也无不令人心爱。独有这一篇童话却实在不漂亮;结怨也结得没有意思。猫的弓起脊梁,并不是希图冒充,故意摆架子的,其咎却在狗的自己没眼力。然而原因也总可以算作一个原因。我的仇猫,是和这大大两样的。

    Fakte, estas ne necese ke oni faras tiel akran distingon inter homo kaj besto. En animalujo, kvankam ne estas tiel komforte kaj libere kiel la antikvuloj imagis, sed tie estas malpli da abomeninda afektado ol en la homara socio. La animaloj agas laŭ sia naturo kaj diras neniun vorton por pravigi sian agon ĉu ĝustan aŭ malĝustan. Vermoj eble estas malpuraj, sed ili neniam pretendas pri sia senmakuleco. Ke ferocaj vulturoj kaj bestoj prenas la malpli fortajn kiel siajn nutraĵojn, tio meritas esti nomata kruela, sed ili ja neniam starigas flagojn de “justeco” kaj “praveco” [5] por ke la viktimoj ĉiam admiru kaj laŭdu ilin eĉ ĝis la tempo kiam tiuj estas manĝataj. Kiam homoj scipovis stariĝi rekta, tio estis kompreneble granda progreso. Kiam li scipovis paroli, tio estis alia granda progreso. Kiam li scipovis skribi kaj verki, tio estis ankoraŭ plia progreso. tamen ankaŭ degenero estiĝis, ĉar tiam komenciĝis la vanta parolo. ankoraŭ ne malbona estas la vanta parolo; en certa tempo oni eĉ nekonscie diras kontraŭvolan parolon, kaj tiuokaze la homo devas senti honton kompare kun tiuj bestoj kiuj scipovas nur krii. Se efektive ekzistas supre la Kreinto, kiu rigardas ĉiujn kreitojn egalaj, eble li opinias tiujn lertajn artifikojn de la homo superfluaj, ĝuste kiel ni vidas en zoo la transkapiĝon de simioj aŭ saluton de elefantinoj, kaj kvankam ni tiam ofte ekridas nedeteneble, sed samtempe ni sentas malkomforton, eĉ triston, opiniante, ke tiuj superfluaj lertaj agoj prefere estu forlasitaj. tamen, estante homoj, vole nevole ni devas “kunagi kun sampartianoj por oponi la kontraŭulojn” kaj provas pravigi nin mem imitante la ekzemplon de aliaj homoj kaj laŭ la moro de la nuntempo.

       其实人禽之辨,本不必这样严。在动物界,虽然并不如古人所幻想的那样舒适自由,可是噜苏做作的事总比人间少。它们适性任情,对就对,错就错,不说一句分辩话。虫蛆也许是不干净的,但它们并没有自命清高;鸷禽猛兽以较弱的动物为饵,不妨说是凶残的罢,但它们从来就没有竖过“公理”“正义”的旗子,使牺牲者直到被吃的时候为止,还是一味佩服赞叹它们。人呢,能直立了,自然是一大进步;能说话了,自然又是一大进步;能写字作文了,自然又是一大进步。然而也就堕落,因为那时也开始了说空话。说空话尚无不可,甚至于连自己也不知道说着违心之论,则对于只能嗥叫的动物,实在免不得“颜厚有忸怩”。假使真有一位一视同仁的造物主,高高在上,那么,对于人类的这些小聪明,也许倒以为多事,正如我们在万生园里,看见猴子翻筋斗,母象请安,虽然往往破颜一笑,但同时也觉得不舒服,甚至于感到悲哀,以为这些多余的聪明,倒不如没有的好罢。然而,既经为人,便也只好“党同伐异”,学着人们的说话,随俗来谈一谈,——辩一辩了。

    Nun, rilate al mia antipatio al katoj, mi konsideras ke mi havas sufiĉe da motivoj kaj ke mi estas justa kaj prava. Unue, en naturo la kato estas diferenca ol aliaj bestoj. Kiam ĝi kaptas birdon aŭ raton, anstataŭ tuj mortigi la viktimon per ekmordo, ĝi ĉiam turmente forlasas, rekaptas kaj denove forlasas ĝin, kaj ĝi ĝin manĝas nur post kiam ĝi jam enuiĝas de sia ludo. Tio ege similas al la malbona kutimo de la homo, nome, liĝojas pri la malfeliĉo de la malfortuloj kaj malrapide plilongigas ilian suferon. Due, kvankam la katoj devenas de la sama familio kiel leonoj kaj tigroj, sed kian vulgaran konduton ili havas! tamen tio eble apartenas al ilia naturo. Se ili havus grandecon dekoble la nunan, oni efektive ne povas scii kian konduton ili prenos. Sed tiuj argumentoj kvazaŭ ekaperas nur en la momento de mia skribado, kvankam mi kredas, ke ili jam okupis mian penson pli frue. Pli bona klarigo estas simple tio, ke ilia kriado dum pariĝo fariĝas tiel kompleksa agado, kaj ĝi estas ĝeniga por la nervoj precipe dum nokto kiam oni volas legi aŭ dormi.Dum tiuj okazoj, mi ĉiam atakas ilin per longa bambua stango. Kiam gehundoj pariĝas sur strato, senokupantoj ofte bategas ilin per bastono. Iam mi vidis bronzgrafikaĵon de P. Bruegel d. Ä, titolitan Allegorie der Wollust,kiu montras ankaŭ tian agon, kiu ĉiam estis kaj estas komuna al Ĉinio kaj ĉiuj aliaj landoj.

       现在说起我仇猫的原因来,自己觉得是理由充足,而且光明正大的。一、它的性情就和别的猛兽不同,凡捕食雀、鼠,总不肯一口咬死,定要尽情玩弄,放走,又捉住,捉住,又放走,直待自己玩厌了,这才吃下去,颇与人们的幸灾乐祸,慢慢地折磨弱者的坏脾气相同。二、它不是和狮虎同族的么?可是有这么一副媚态!但这也许是限于天分之故罢,假使它的身材比现在大十倍,那就真不知道它所取的是怎么一种态度。然而,这些口实,仿佛又是现在提起笔来的时候添出来的,虽然也象是当时涌上心来的理由。要说得可靠一点,或者倒不如说不过因为它们配合时候的嗥叫,手续竟有这么繁重,闹得别人心烦,尤其是夜间要看书,睡觉的时候。当这些时候,我便要用长竹竿去攻击它们。狗们在大道上配合时,常有闲汉拿了木棍痛打;我曾见大勃吕该尔(P.Bruegeld.A)的一张铜版画AllegoriederWollust上,也画着这回事,可见这样的举动,是中外古今一致的。

Depost kiam la obstina aŭstria scienculo Sigmund Freudo iniciatis psikanalizon—kiun s-ro Zhang Shizhao tradukis onidire kiel “koran ekzamenon”, kio estas vere simpla kaj antikveca sed malfacile komprenebla termino—kelkaj el niaj famuloj kaj eminentaj profesoroj uzas ĝin en sia aludo, sugestante ke tiuj aferoj devas esti atribuitaj al seksa deziro. Nun, lasu for la aferon pri la bato al la hundo. Rilate al mia bato al la kato, tion kaŭzas nur ilia kriado, kaj mi havas neniun malicon, kredante ke mia envio estas neniel granda. En la nuna tempo, kiam oni facile alportas al si riproĉon pro ĉiu eta movo, mi ja devas tion deklami antaŭe. Ekzemple, antaŭ sia geedziĝo, ankaŭ la homoj havas sufiĉe longan procedon. La nova maniero estas skribi almenaŭ faskon, aŭ eĉ pakaĵon da am-leteroj, la malnova maniero estas “demandi pri nomoj”, “sendi gefianĉigajn donacaĵojn”6, kliniĝi kaj genuiĝi. Kiam la familio Jiang de Haichang okazigis lastjare nupton en Beijing, ili uzis tri tutajn tagojn por la ceremonio kaj presigis ruĝkovrilan Nuptan Manlibron kun antaŭparolo, en kiu ili eksplikis: “Por diri ĝuste, ĉiuj ritoj devas esti zorgeme ellaboritaj.Se simpleco estas la sola celo kiun oni strebas, pro kio do oni ankoraŭ bezonas la ritojn?...Tial, ĉiuj ritaspiantoj devas vigle leviĝi sed neniel descendu al la plebo kiu estas tro malalta por la ritoj!” tamen, mi neniom koleris, ĉar ili ja ne devigis min ĉeesti, kaj tio montras ke la kaŭzo de mia malamo al la kato simple kuŝas en tio, ke ili kriadas tre proksime de miaj oreloj. La diversajn ritojn kiuj ne estas la afero de la nekoncernatoj mi ne priatentas. Sed, se iu venas kaj devigas min deklami am-leterojn aŭ riverenci kune kun li, kiam mi ĝuste volas legi ion aŭ dormi, mi nepre defendos min mem per longa bambua stango. Krome, mi ankaŭ ne tre ĝojas tiam, kiam iuj, kun kiuj mi havis ordinare malmulte da interkomunikiĝado, subite sendis al mi ruĝan invitilon kun presitaj frazoj kiaj “pro la nupto de mia junfratino” aŭ “la edziĝo de mia filo” “ni havas la honoron inviti vin” aŭ “mi petas la ĉeeston de via tuta familio” kiuj enhavas en si “insidajn sugestojn”, tiel ke mi sentus iom da embaraso, se mi ne elspezus kelkan monon por fari donacon.

自从那执拗的奥国学者弗罗特(S.Freud)提倡了精神分析说——psychoanalysis,听说章士钊先生是译作“心解”的,虽然简古,可是实在难解得很——以来,我们的名人名教授也颇有隐隐约约,检来应用的了,这些事便不免又要归宿到性欲上去。打狗的事我不管,至于我的打猫,却只因为它们嚷嚷,此外并无恶意,我自信我的嫉妒心还没有这么博大,当现下“动辄获咎”之秋,这是不可不预先声明的。例如人们当配合之前,也很有些手续,新的是写情书,少则一束,多则一捆;旧的是什么“问名”“纳采”,磕头作揖,去年海昌蒋氏在北京举行婚礼,拜来拜去,就十足拜了三天,还印有一本红面子的《婚礼节文》,《序论》里大发议论道:“平心论之,既名为礼,当必繁重。专图简易,何用礼为?……然则世之有志于礼者,可以兴矣!不可退居于礼所不下之庶人矣!”然而我毫不生气,这是因为无须我到场;因此也可见我的仇猫,理由实在简简单单,只为了它们在我的耳朵边尽嚷的缘故。人们的各种礼式,局外人可以不见不闻,我就满不管,但如果当我正要看书或睡觉的时候,有人来勒令朗诵情书,奉陪作揖,那是为自卫起见,还要用长竹竿来抵御的。还有,平素不大交往的人,忽而寄给我一个红帖子,上面印着“为舍妹出阁”,“小儿完姻”,“敬请观礼”或“阖第光临”这些含有“阴险的暗示”的句子,使我不花钱便总觉得有些过意不去的,我也不十分高兴。

    tamen, ĉio ĉi tio apartenas al la nuna tempo. Rememoro pruvas, ke mia malamo al la kato ekdatiĝas longe antaŭ mi povis doni la suprajn kaŭzojn, kaj tiam mi estis nur proksimume dekjara. Eĉ hodiaŭ mi klare memoras, ke la kaŭzo estis treege simpla: ĉar la kato manĝas musojn—ĝi manĝis la amindan dorlotatan museton, kiun mi bredis.

        但是,这都是近时的话。再一回忆,我的仇猫却远在能够说出这些理由之前,也许是还在十岁上下的时候了。至今还分明记得,那原因是极其简单的:只因为它吃老鼠,——吃了我饲养着的可爱的小小的隐鼠。

    En la okcidentaj landoj, laŭ onidiro, la nigran katon oni ne tre ŝatas. Mi ne scias ĉu tiu onidiro estas fidinda, sed la nigra kato en la rakontoj de Edgar Allan Poe estis efektive timinda. La japanaj katoj tre facile fariĝas spiritoj, kaj la feroceco de la “kat-ŝamanino”, kiu devoras homojn, estas des pli terura. En Ĉinio, kvankam estis “kat-diabloj” en antikva tempo, tamen lastatempe oni tre malofte aŭdas iliajn malicojn, verŝajne la olda magio jam perdiĝis kaj ili fariĝas honestaj. Sed, en mia infanaĝo mi ĉiam sentis ilin iom monstraj, sekve havis neniom da simpatio por ili. Tio okazis en iu somera vespero en mia infanaĝo, kiam mi kuŝis ĝuante iom da malvarmeto sur malgranda tablo sub giganta osmantarbo, kaj mia avino sidis apud la tablo svingante tifaan ventumilon kaj rakontis al mi enigmojn kaj rakontojn. Subite, aŭdiĝis sur la osmantarbo skrapo kaj paro da fosforeske flagrantaj okuloj descendis en mallumo kun la bruo. Tio surprizis min, kaj ankaŭ la avino interrompis sian rakonton kaj komencis rakonti pri la kato.

       听说西洋是不很喜欢黑猫的,不知道可确;但EdgarAllanPoe的小说里的黑猫,却实在有点骇人。日本的猫善于成精,传说中的“猫婆”,那食人的惨酷确是更可怕。中国古时候虽然曾有“猫鬼”,近来却很少听到猫的兴妖作怪,似乎古法已经失传,老实起来了。只是我在童年,总觉得它有点妖气,没有什么好感。那是一个我的幼时的夏夜,我躺在一株大桂树下的小板桌上乘凉,祖母摇着芭蕉扇坐在卓旁,给我猜谜,讲古事。忽然,桂树上沙沙地有趾爪的爬搔声,一对闪闪的眼睛在暗中随声而下,使我吃惊,也将祖母讲着的话打断,另讲猫的故事了——

    “Ĉu vi scias, ke la kato estis instruisto de la tigro?” ŝi diris. “Kiel vi infanoj povus scii ke la kato estis majstro de la tigro? En la komenco la tigro ja scipovis nenion. Do ĝi sin turnis al la kato por lerni. La kato instruis ĝin kiel sinĵeti, kapti, kaj manĝi la kaptaĵon ĝuste kiel la kato mem kaptis musojn. Kiam finiĝis ĉiuj lecionoj, la tigro pensis, ke ĝi jam ellernis ĉiom da kapabloj kaj neniu povus superi ĝin escepte nur de la instruisto kato. Se ĝi, la tigro, mortigus la katon, ĝi mem fariĝos la plej potenca. Tiel decidinte, la tigro sinĵetis al la kato. tamen la kato jam delonge sciis ĝian fiintencon, kaj, per eksalto ĝi facilmove iris sur la arbon, dume la tigro nur povis kaŭri gape sub la arbo. La kato ne fininstruis siajn ĉiujn kapablojn, ĝi ankoraŭ ne instruis la tigron surgrimpi la arbon.”

        “你知道么?猫是老虎的先生。”她说。“小孩子怎么会知道呢,猫是老虎的师父。老虎本来是什么也不会的,就投到猫的门下来。猫就教给它扑的方法,捉的方法,吃的方法,象自己的捉老鼠一样。这些教完了;老虎想,本领都学到了,谁也比不过它了,只有老师的猫还比自己强,要是杀掉猫,自己便是最强的脚色了。它打定主意,就上前去扑猫。猫是早知道它的来意的,一跳,便上了树,老虎却只能眼睁睁地在树下蹲着。它还没有将一切本领传授完,还没有教给它上树。” 

    Vere bonŝance, mi pensis. Estas feliĉe ke la tigro tro malpacienciĝis, alie de sur la osmantarbo descendus tigro. tamen, finfine la okazaĵo estis tre timinda. Mi volis eniri en la ĉambron kaj dormi. la nokto fariĝis des pli malluma. La foliaro de la osmantarbo tremis susure, kaj ankaŭ ekblovis venteto. Supozeble la mato jam fariĝis frideta, ke mi povus kuŝi sur ĝi kviete sen turniĝado.

       这是侥幸的,我想,幸而老虎很性急,否则从桂树上就会爬下一匹老虎来。然而究竟很怕人,我要进屋子里睡觉去了。夜色更加黯然;桂叶瑟瑟地作响,微风也吹动了,想来草席定已微凉,躺着也不至于烦得翻来复去了。  

    En domo kelk-jarcentojn aĝa, sub la malforta lumeto de olelampo, estis libera mondo de la ratoj, kiuj facilmove iris kaj akre krietis. Ilia sinteno estis ofte eĉ pli aroganta ol tiu de la “famaj personoj kaj eminentaj profesoroj”. En nia domo estis bredata kato, sed satigante sin per siaj ĉiutagaj manĝoj ĝi ne pli atentis pri la ratoj. Kvankam mia avino kaj aliaj ofte plendis pri tio, ke la ratoj roddifektis komodojn aŭ ŝtelis manĝaĵojn, sed mi ne konsideris tion granda krimo, kaj tio neniel koncernis min. Krome tiajn kulpojn faris nur la grandaj ratoj, kaj tiajn oni ne devis atribui al mia dorlotata museto. Tiu museto, ne pli granda ol onies dikfingro, plej moviĝis sur planko kaj ne tre timis homojn. La loka nomo por ili estis yinshu, kaj ili ja diferencis de tiuj, kiuj vivas en la tegmento. Fronte de mia lito gluiĝis du koloraj lignogravuraĵoj. La unua, “La Edziĝo de Porko”,, konsistis el multaj longaj buŝoj kaj grandaj oreloj, kiujn mi opiniis ne tre belaj. La alia, “La Nupto de Ratoj”, tamen estis sufiĉe ĉarma. Ĉiuj ratoj en ĝi, ekde la novedzo, novedzino ĝis honoraj prizorgantoj de la geedziĝanta paro, gastoj kaj servantoj, havis senescepte altajn makzelojn kaj maldikajn gambojn, tre simile al kleruloj, sed ĉiuj en ruĝaj jakoj kaj verdaj pantalonoj. Mi pensis ke tiuj, kiuj povas okazigi tiel solenan ceremonion, certe estas nur tiuj ratoj kiujn mi ŝatas. Nun regas filistreco. Kiam mi renkontas geedziĝan procesion sur la strato, mi simple rigardas tion reklamo de sekskuniĝo kaj donas neniom da atento. Sed en tiu tempo mi havis tiel fortan deziron vidi la “geedziĝon de la ratoj”, ke mi verŝajne ne estus enuiĝinta eĉ se la ceremonio estus daŭinta kontinue dum tri diurnoj kiel tiu okazinta ĉe la familio Jiang de Haichang. En la antaŭvespero de la Lanterna Festo [7] mi ĉiam ne volis dormi sed pacience atendas por ke la procesio eliru el sub mia lito. Sed tiam mi vidis nur kelkajn nudajn musojn, kiuj moviĝis sur la planko kaj tute ne estis similaj al tiuj en nupto. Fine mi ne plu povis ĝisatendi kaj ekfalis en dormon kun bedaŭro. Kiam mi ree ovris miajn okulojn, jen venis la sekva tago—la Lanterna Festo. Povas esti, ke kiam la ratoj geedziĝas, ili ne nur ne dissendas invitilojn por kolekti donacaĵojn, eĉ la vere entuziasmajn “rigardantojn” ili ankaŭ absolute ne akceptas. Mi pensas, ke tio estas ilia kutimo, kaj ni nenial povas protesti.

       几百年的老屋中的豆油灯的微光下,是老鼠跳梁的世界,飘忽地走着,吱吱地叫着,那态度往往比“名人名教授”还轩昂。猫是饲养着的,然而吃饭不管事。祖母她们虽然常恨鼠子们啮破了箱柜,偷吃了东西,我却以为这也算不得什么大罪,也和我不相干,况且这类坏事大概是大个子的老鼠做的,决不能诬陷到我所爱的小鼠身上去。这类小鼠大抵在地上走动,只有拇指那么大,也不很畏惧人,我们那里叫它“隐鼠”,与专住在屋上的伟大者是两种。我的床前就帖着两张花纸,一是“八戒招赘”,满纸长嘴大耳,我以为不甚雅观;别的一张“老鼠成亲”却可爱,自新郎、新妇以至傧相、宾客、执事,没有一个不是尖腮细腿,象煞读书人的,但穿的都是红衫绿裤。我想,能举办这样大仪式的,一定只有我所喜欢的那些隐鼠。现在是粗俗了,在路上遇见人类的迎娶仪仗,也不过当作性交的广告看,不甚留心;但那时的想看“老鼠成亲”的仪式,却极其神往,即使象海昌蒋氏似的连拜三夜,怕也未必会看得心烦。正月十四的夜,是我不肯轻易便睡,等候它们的仪仗从床下出来的夜。然而仍然只看见几个光着身子的隐鼠在地面游行,不象正在办着喜事。直到我敖不住了,怏怏睡去,一睁眼却已经天明,到了灯节了。也许鼠族的婚仪,不但不分请帖,来收罗贺礼,虽是真的“观礼”,也绝对不欢迎的罢,我想,这是它们向来的习惯,无法抗议的。

    Fakte, la granda malamiko de la rato ne estas kato. En la malfrua printempo, se vi aŭdus la krieton kiun oni nomas “nombrado de kupraj moneroj far rato”, vi povos scii ke ĝia timinda murdisto jam alvenis. Tiu voĉo ja esprimas panikon en senespero. La rato ne tiel krias eĉ se ĝi renkontas la katon. Kompreneble la kato estas timinda, tamen nur se la rato enkuras malgrandan truon, la kato montras sin senpova. Tiel restas ankoraŭ multe da ŝancoj por forkuro. Nur la timinda murdisto, la serpento, kiu estas longa maldika kaj preskaŭ sama en kalibro kiel la rato, povas iri ĉien, kien la rato iras. Ankaŭ la tempo de persekutado daŭras ekstreme longe, kaj tre malofte la rato povas savi sin. Kiam oni aŭdas la “nombradon de moneroj”, probable la rato jam havis neniun elirejon.

        老鼠的大敌其实并不是猫。春后,你听到它“咋!咋咋咋咋!”地叫着,大家称为“老鼠数铜钱”的,便知道它的可怕的屠伯已经光临了。这声音是表现绝望的惊恐的,虽然遇见猫,还不至于这样叫。猫自然也可怕,但老鼠只要窜进一个小洞去,它也就奈何不得,逃命的机会还很多。独有那可怕的屠伯——蛇,身体是细长的,圆径和鼠子差不多,凡鼠子能到的地方,它也能到,追逐的时间也格外长,而且万难幸免,当“数钱”的时候,大概是已经没有第二步办法的了。

   


Hundo, Kato kaj Rato 狗-猫-鼠 (中世对照) (上篇 la unua parto)的评论 (共 条)

分享到微博请遵守国家法律