La Foiro de la Kvin Ferocaj Dioj 五猖会(中世对照)
La Foiro de la Kvin Ferocaj Dioj
Kion ni infanoj aspiras, krom Novjaro kaj kelkaj festoj, probable estas templaj foiroj honore al certaj dioj. Sed mia hejmo situis malproksime for de la ĉefa vojo, kaj kiam la procesio preterpasis, certe estis jam posttagmeze, la marŝantaro multe malkreskis, kaj restis preskaŭ nenio. Ofte okazis tiel, ke etendinte niajn kolojn kaj atendinte longtempe, ni povis vidi nur dekkelkajn homojn kiuj preterkuris haste, portante iun figuron de dio kun ora, aŭ blua aŭ ruĝa vizaĝo. Kaj tio estis ĉio.
孩子们所盼望的,过年过节之外,大概要数迎神赛会的时候了。但我家的所在很偏僻,待到赛会的行列经过时,一定已在下午,仪仗之类,也减而又减,所剩的极其寥寥。往往伸着颈子等候多时,却只见十几个人抬着一个金脸或蓝脸红脸的神像匆匆地跑过去。于是,完了。
Mi ĉiam esperis, ke tiu ĉi procesio estus pli solena kaj pli pompa ol la lasta, sed la rezulto restis “preskaŭ la sama”. Postlasita al mi estis ĉiam unu nura memoraĵo, kiun mi aĉetis per unu monero antaŭ la preterpaso de la dia figuro. Tio estis fajfilo, farita el iom da argilo, iom da koloraj paperoj, unu bambua splito kaj du aŭ tri kokplumoj, per kiu oni povis eligi pikan sonon. La fajfilo havis la nomon “trumtrumpet” kaj mi vigle blovis ĝin dum du aŭ tri tagoj.
我常存着这样的一个希望:这一次所见的赛会,比前一次繁盛些。可是结果总是一个“差不多”;也总是只留下一个纪念品,就是当神像还未抬过之前,化一文钱买下的,用一点烂泥,一点颜色纸,一枝竹签和两三枝鸡毛所做的,吹起来会发出一种刺耳的声音的哨子,叫作“吹都都”的,吡吡地吹它两三天。
Nun, kiam mi legas la “Rememorojn” de Zhang Dai [1], mi estas forte tuŝita de la imponeco de la templa foiro de lia tempo, malgraŭ tio ke eble verkistoj en Ming-dinastio emas verki kun iom da troigo. La bonvenigo de Drakreĝo dum preĝo por pluvo ankoraŭ kontinuas nun, sed la formo fariĝis jam tiel simpla, ke nur dekkelkaj homoj ruligas paperan drakon kaj vilaĝaj knaboj figuras kiel maraj monstroj. en tiu malnova tempo oni ludis scenaron, eĉ vere mirindan spektaklon. Jen priskribo de Zhang Dai pri la parad-prezentado kun figuroj el “Ĉe la Akvorando” [2]: “...Kaj ili disiris ĉiudirekten por trovi viron nigran kaj malaltan, viron altstaturan, almoz-petantan bonzon, dikan monaĥon, virinon fortikan, virinon belstaturan, bluvizaĝulon, oblikvakapulon, ruĝbarbulon, belbarbulon, nigran giganton kaj ruĝvizaĝulon kun longaj lipharoj. Ili penege serĉadis interne de la urbo, kaj se ili ne trovis, ili plue serĉis en eksterurbo, en vilaĝoj, en profunda montaro, eĉ en najbaraj prefektujo kaj gubernioj. Karaj honorarioj estis pagataj al la tridek ses homoj kiuj ludis la rolojn de la geherooj de Liangshan, ĉiuj el ili aspektis kvazaŭ veraj personoj en tiu romano, kaj ili vigle kaj majeste paradis rajdante aŭ piedirante...”Kiu ja povis rezisti kontraŭ la tento spekti tiel vivecan paradon de la reviviĝintaj antikvuloj? Bedaŭrinde tiel solena spektaĵo jam delonge malaperis kune kun la Ming-dinastio.
现在看看《陶庵梦忆》,觉得那时的赛会,真是豪奢极了,虽然明人的文章,怕难免有些夸大。因为祷雨而迎龙王,现在也还有的,但办法却已经很简单,不过是十多人盘旋着一条龙,以及村童们扮些海鬼。那时却还要扮故事,而且实在奇拔得可观。他记扮《水浒传》中人物云:“……于是分头四出,寻黑矮汉,寻梢长大汉,寻头陀,寻胖大和尚,寻茁壮妇人,寻姣长妇人,寻青面,寻歪头,寻赤须,寻美髯,寻黑大汉,寻赤脸长须。大索城中;无,则之郭,之村,之山僻,之邻府州县。用重价聘之,得三十六人,梁山泊好汉,个个呵活,臻臻至至,人马称〖女足〗而行……”这样的白描的活古人,谁能不动一看的雅兴呢?可惜这种盛举,早已和明社一同消灭了。
Kvankam tiuj prohibitaj de la aŭtoritatoj—kiel la virina robo en Shanghai nun aŭ la diskuto pri politiko en Beijing—tamen al la virinoj kaj infanoj estis malpermesate rigardi tion, dum la instruituloj, aŭ la t.n. kleruloj, malofte iris por ĝin rigardi. Nur tiuj senokupuloj kaj neniofarantoj kuris al la loko antaŭ la templo aŭ oficejo por rigardi la spektaklon. Mia scio pri tiuj festenoj devenis ĉefe de iliaj rakontoj, sed ne de la “propra observado” kiun alte taksas esploristoj. Tamen laŭ memoro mi mem ankaŭ foje propraokule vidis relative solenan procesion. Komence venis infano rajdanta sur ĉevalo, kiu estis nomata Anoncanto. Post longa paŭzo la Alta Stango alvenis. Tio estis alta bambua stango kun tre longa flago portata de plenŝvitanta dikulo per ambaŭ manoj. Kiam li estis en gaja humoro, li surmetis la stangon sur sia kapo aŭ dentoj aŭ eĉ sur la pinto de sia nazo. Poste sekvis la stilzirantoj, infanoj sur podioj portataj de homoj, infanoj sur lignaj ĉevaloj. Sekvis ankaŭ tiuj, kiuj ludis la rolon de malliberuloj en ruĝaj vestoj kaj kun katenoj kaj inter ili troviĝis ankaŭ kelkaj infanoj. Tiam mi sentis, ke ĉio ĉi tio estis glora afero kaj ĉiuj tiuj partoprenantoj estis favoratoj de fortuno—verŝajne mi enviis ilin pro ilia parado. Mi volis, ke mi estu trafita de tiel grava malsano ke ankaŭ mia patrino vizitu la templon kaj donus la promeson, ke mi foje ludu la rolon de enkarcerigito...? Tamen ĝis nun mi ankoraŭ havis neniun rilaton kun la procesioj.
赛会虽然不象现在上海的旗袍,北京的谈国事,为当局所禁止,然而妇孺们是不许看的,读书人即所谓士子,也大抵不肯赶去看。只有游手好闲的闲人,这才跑到庙前或衙门前去看热闹;我关于赛会的知识,多半是从他们的叙述上得来的,并非考据家所贵重的“眼学”。然而记得有一回,也亲见过较盛的赛会。开首是一个孩子骑马先来,称为“塘报”;过了许久,“高照”到了,长竹竿揭起一条很长的旗,一个汗流浃背的胖大汉用两手托着;他高兴的时候,就肯将竿头放在头顶或牙齿上,甚而至于鼻尖。其次是所谓“高跷”、“抬阁”、“马头”了;还有扮犯人的,红衣枷锁,内中也有孩子。我那时觉得这些都是有光荣的事业,与闻其事的即全是大有运气的人,——大概羡慕他们的出风头罢。我想,我为什么不生一场重病,使我的母亲也好到庙里去许下一个“扮犯人”的心愿的呢?……然而我到现在终于没有和赛会发生关系过。
Foje ni estis vizitonta Dongguan-vilaĝon por spekti la Foiron de la Kvin Ferocaj Dioj. Tio estis gravega okazintaĵo en mia infanaĝo, ĉar tiu foiro estis la plejgranda en la tuta gubernio kaj Dongguan-vilaĝo estis tre malproksima for de mia hejmo, je pli ol sesdek lioj da vojaĝo per boato de la urbo. Troviĝis tie du neordinaraj temploj. Unu estis la Templo de Fraŭlino Mei, la virgulino priskribita en la “Strangaĵoj de Liaozhai” [3], kiu restis needziniĝinta post la morto de sia fianĉo kaj fariĝis feino post sia morto, sed tiam alproprigis alies edzon. En la niĉo sidis efektive la figuroj de juna paro, kiuj amindume ridetis unu al la alia, kio ja tre maldecis laŭ la “etiketo”. La alia templo estis tiu de la Kvin Ferocaj Dioj. Jam la titolo montriĝis sufiĉe stranga. Laŭ la diro de la homoj kiuj emis fari esploron ili estis la Dioj Wu Tong [4] mem, tamen ekzistis nenia aŭtentika pruvo. La figuroj estis kvin viroj kiuj neniom aspektis feroce. Post ili sidis kvin sinjorinoj, kiuj tute ne estis apartigitaj de tiuj viroj laŭ la regulo inter malsamaj seksoj kiel tiu severe praktikata en Beijing-aj teatroj. Fakte, tio ankaŭ estis kontraŭa al la “etiketo”, sed ĉar ili estis kvin ferocaj dioj, do kontraŭ ili oni havis nenian rimedon kaj nur povis preni tion kiel escepton.
要到东关看五猖会去了。这是我儿时所罕逢的一件盛事,因为那会是全县中最盛的会,东关又是离我家很远的地方,出城还有六十多里水路,在那里有两座特别的庙。一是梅姑庙,就是《聊斋志异》所记,室女守节,死后成神,却篡取别人的丈夫的;现在神座上确塑着一对少年男女,眉开眼笑,殊与“礼教”有妨。其一便是五猖庙了,名目就奇特。据有考据癖的人说:这就是五通神。然而也并无确据。神像是五个男人,也不见有什么猖獗之状;后面列坐着五位太太,却并不“分坐”,远不及北京戏园里界限之谨严。其实呢,这也是殊与“礼教”有妨的,——但他们既然是五猖,便也无法可想,而且自然也就“又作别论”了。
Ĉar Dongguan-vilaĝo estis tre malproksime de la urbo, ni ĉiuj ellitiĝis jam frumatene. La granda boato kun tri diafanaj fenestroj, kiun ni mendis antaŭvespere, jam ankris ĉe la kajo, kaj al ĝi la servistoj transportis unu post alia seĝojn, manĝaĵojn, fornon por prepari teon kaj korbon da kukoj. Ridante kaj saltante, mi urĝis ilin transporti pli rapide. Subite ili fariĝis grav-mienaj, kaj mi ekkonsciis, ke io okazis. Rigardante ĉirkaŭen mi trovis, ke mia patro staris tuj post mi.
因为东关离城远,大清早大家就起来。昨夜预定好的三道明瓦窗的大船,已经泊在河埠头,船椅、饭菜、茶炊、点心盒子,都在陆续搬下去了。我笑着跳着,催他们要搬得快。忽然,工人的脸色很谨肃了,我知道有些蹊跷,四面一看,父亲就站在我背后。
“Alportu vian libron,” li diris malrapide.
“去拿你的书来。”他慢慢地说。
La libro, kion li priparolis, estis la Rimita Historio [5], kiu servis por mi kiel aboco. Mi havis neniun alian libron. en mia hejmloko la infanoj komencis viziti lernejon kutime en la aĝo de neparaj jaroj, kaj pro tio mi memoras, ke tiam mi estis sepjara.
这所谓“书”,是指我开蒙时候所读的《鉴略》。因为我再没有第二本了。我们那里上学的岁数是多拣单数的,所以这使我记住我其时是七岁。
Kun batanta koro mi alportis la libron. Li sidigis min apud si ĉe la tablo en la mezo de la halo kaj ordonis al mi legi frazon post frazo. Maltrankvile, mi legis.
我忐忑着,拿了书来了。他使我同坐在堂中央的桌子前,教我一句一句地读下去。我担着心,一句一句地读下去。
Du frazoj konsistigis unu linion, kaj mi legis proksimume 20 aŭ 30 liniojn.
两句一行,大约读了二三十行罢,他说:——
“Ellernu tion,” li diris. “Vi estas malpermesata viziti la foiron antaŭ ol vi povas reciti ĝin parkere.”
“给我读熟。背不出,就不准去看会。”
Dirinte tion, li stariĝis kaj eniris en sian ĉambron.
他说完,便站起来,走进房里去了。
Mi sentis kvazaŭ iu duŝis min per sitelo da frida akvo. Sed kion mi povis fari? Nature mi nur povis legi, relegi, enmemorigi perforte—kaj pene reciti ilin.
我似乎从头上浇了一盆冷水。但是,有什么法子呢?自然是读着,读着,强记着,——而且要背出来。
“En antikva plejkomenco
naskiĝis Pan Gu giganto,
ekdividis li kaoson,
la unua mondreganto.”
粤有盘古,生于太荒,
首出御世,肇开混茫。
Tio estas la speco de libro, kion mi legis tiam. Ties kvar unuajn versojn mi ankoraŭ povas memori hodiaŭ, kaj la ceterajn mi tute forgesis, kompreneble inkluzive la 20—30 liniojn kiujn mi pene parkeris siatempe. Mi memoras ke oni diris en tiu tempo, ke studo de la Rimta Historio estas multe pli utila ol tiu de “Mil Ideogramoj” aŭ “Cent Familiaj Nomoj”[6], ĉar el ĝi oni povis akiri konon prila skiza historio de la antikva ĝis la nuna tempo. Nature, estas tre bona afero se oni povas akiri konon pri la skiza historio de la antikva ĝis la nuna tempo, tamen tiam mi komprenis eĉ neniun vorton. “En antikva plejkomenco” por mi ne havis ian signifon, kaj mi devis nur legi kaj enmemorigi.
“En antikva plejkomenco
naskiĝis Pan Gu giganto...”
就是这样的书,我现在只记得前四句,别的都忘却了;那时所强记的二三十行,自然也一齐忘却在里面了。记得那时听人说,读《鉴略》比读《千字文》、《百家姓》有用得多,因为可以知道从古到今的大概。知道从古到今的大概,那当然是很好的,然而我一字也不懂。“粤自盘古”就是“粤自盘古”,读下去,记住它,“粤自盘古”呵!“生于太荒”呵!……
Ĉiuj necesaj objektoj jam transportiĝis en la boaton, kaj la bruoj kaj movoj en la hejmo ŝanĝiĝis al silento. la matena suno prilumis la okcidentan muron, kaj la vetero estis tre serena. patrino, servistoj kaj mia vartistino Mama Chang aŭ A-Chang—neniu povis min savi. Ili nur silente atendis ĝis mi povis ellerni mian lecionon kaj ĝin parkere reciti. En la plena silento al mi ŝajnis, ke multaj feraj tenajloj elkreskos el mia cerbo por pinĉi la “naskiĝis Pan Gu giganto” kaj ĉiujn aliajn liniojn, kaj mi ankaŭ povis aŭdi mian voĉon tremanta kvazaŭ la ĉirpado de griloj en nokto de malfrua aŭtuno.
应用的物件已经搬完,家中由忙乱转成静肃了。朝阳照着西墙,天气很清朗。母亲、工人、长妈妈即阿长,都无法营救,只默默地静候着我读熟,而且背出来。在百静中,我似乎头里要伸出许多铁钳,将什么“生于太荒”之流夹住;也听到自己急急诵读的声音发着抖,仿佛深秋的蟋蟀,在夜中鸣叫似的。
Ili ĉiuj atendis. La suno leviĝis pli alten.
他们都等候着;太阳也升得更高了。
Subite mi sentis ke mi jam posedas sufiĉe da memfido. Mi stariĝis, kunprenante la libron eniris la legoĉambron de mia patro kaj ekrecitis tiujn liniojn unuspire. Kaj, kvazaŭ en sonĝo, mi jam finis mian reciton.
我忽然似乎已经很有把握,便即站了起来,拿书走进父亲的书房,一气背将下去,梦似的就背完了。
“Bone, vi povas foriri.” Patro diris kapjesante.
“不错。去罢。”父亲点着头,说。
Ĉiuj moviĝis samtempe, kun ridetoj sur vizaĝoj, kaj iris al la kajo. iu servisto brakumis min alte kvazaŭ gratulante pro mia sukceso kaj rapide iris al la pleja fronto.
大家同时活动起来,脸上都露出笑容,向河埠走去。工人将我高高地抱起,仿佛在祝贺我的成功一般,快步走在最前头。
Tamen mi mem ne estis tiel ĝoja kiel ili. Post la ekveturo de la boato, al mi ŝajnis ke nenio povis min interesi—ne la rivera pejzaĝo, nek la kukoj en la manĝskatolo, nek la homplena sceno de la foiro en Dongguan-vilaĝo.
我却并没有他们那么高兴。开船以后,水路中的风景,盒子里的点心,以及到了东关的五猖会的热闹,对于我似乎都没有什么大意思。
Nun, ĉio cetera estas jam forgesita, kaj nenia spuro estas postlasita. Nur tiun recitadon de la linioj el la Rimita Historio mi ankoraŭ klare memoras, kvazaŭ tio okazus nur hieraŭ.
Eĉ nun, kiam mi pripensas tion, mi ankoraŭ miras kial mia patro ĝuste en tiu okazo devigis min reciti tiujn liniojn.
25 majo
直到现在,别的完全忘却,不留一点痕迹了,只有背诵《鉴略》这一段,却还分明如昨日事。
我至今一想起,还诧异我的父亲何以要在那时候叫我来背书。
五月二十五日。
--------------------------------------------------------------------------------
Notoj:
1. Zhang Dai estis verkisto en la 17-a jc.
2. Fama romano en la 14-a jc. verkita de Shi Mai'an pri kamparana revolucio en la 12-a jc.
3. Rakontoj verkitaj de Pu Songling(1640-1715) pri dioj, fantomoj kaj vulpo-spiritoj.
4. Malbonaj demonoj en sud-ĉina kamparo en malnova tempo.
5. Verkita de Wang Shiyun en Qing-dinastio.
6. Du abocoj por lernantoj en malnova tempo.