小引(中世对照)

Antaŭparolo
小 引
Mi ofte deziras trovi iom da kvieto kaj ripozo el
implikiĝo, sed tio estas efektive malfacila. La nuna tempo estas tiel bizara kaj
mia menso tiel konfuza. Por homo, kiu venas al stadio, kie restas al li nur
rememoroj, lia vivo probable malmulte signifas, sed en kelka tempo eĉ mankas
rememoroj. En Ĉinio estas reguloj por verkado kaj la aferoj en la mondo ankoraŭ
iras spirale. Antaŭ kelkaj tagoj, kiam mi forlasis la Universitaton Sun Jatsen,
mi ekpensis pri mia forlaso de Xiamen-a Universitato; kaj, aŭdante la bruon de
aeroplanoj super mia kapo, mi ekmemoris pri la aeroplanoj, kiuj rondflugadis
ĉiutage super Beijing antaŭ unu jaro. Tiam mi verkis mallongan artikolon kun la
titolo “Ekvekiĝo” [1]. Hodiaŭ eĉ tiu “Ekvekiĝo” al mi mankas.
我常想在纷扰中寻出一点闲静来,然而委实不容易。目前是这么离奇,心里是这么芜杂。一个人做到只剩了回忆的时候,生涯大概总要算是无聊了罢,但有时竟会连回忆也没有。中国的做文章有轨范,世事也仍然是螺旋。前几天我离开中山大学的时候,便想起四个月以前的离开厦门大学;听到飞机在头上鸣叫,竟记得了一年前在北京城上日日旋绕的飞机。
我那时还做了一篇短文,叫做《一觉》。现在是,连这“一觉”也没有了。
En Guangzhou la varma sezono komenciĝas ja sufiĉe frue. La subiranta suno ĵetas tra la okcidenta fenestro sian lumon tiel fortan, ke oni estas devigata surmeti nur ĉemizon. La “frondo trans akvo” en la vazo sur mia skrib-tablo estas io nova por mi.. Tio estas detranĉita branĉo, kiu enakvigite kreskigos aminde freŝverdajn foliojn. Rigardi tiujn verdajn foliojn kaj kompili kelke da malnovaj manuskriptoj almenaŭ signifas ke mi faras ion. La farado de tiaj aferoj, kiuj efektive egalas al morto en vivo, estas sufiĉe bona rimedo por forigi la varmegon.
广州的天气热得真早,夕阳从西窗射入,逼得人只能勉强穿一件单衣。书桌上的一盆“水横枝”,是我先前没有见过的:就是一段树,只要浸在水中,枝叶便青葱得可爱。看看绿叶,编编旧稿,总算也在做一点事。做着这等事,真是虽生之日,犹死之年,很可以驱除炎热的。
Antaŭhieraŭ mi finis la kompiladon de la “Sovaĝa Herbaro”, nun alvenas la vico por la “Rememoroj pri la Pasinteco”, sinsekve publikigitaj en la gazetoo “Mang Yuan”(Sovaĝa Kampo) kaj ties titolon mi ŝanĝis al “Matenaj Floroj Kolektitaj en Vespero”. Kompreneble, multe pli freŝaj kaj aromaj estas la floroj plukitaj kun roso sur si, sed tion mi ne povas fari, nek mi povas metamorfozi mian bizaran kaj konfuzan menson en bizarajn kaj konfuzajn verkojn. Eble en iu tago, kiam mi kaplevante rigardas al la kurantaj nuboj, ili ekflagros antaŭ miaj okuloj.
前天,已将《野草》编定了;这回便轮到陆续载在《莽原》上的《旧事重提》,我还替他改了一个名称:《朝花夕拾》。带露折花,色香自然要好得多,但是我不能够。便是现在心目中的离奇和芜杂,我也还不能使他即刻幻化,转成离奇和芜杂的文章。或者,他日仰看流云时,会在我的眼前一闪烁罢。
Dum certa tempo mi ofte rememoradis pri la legomoj kaj fruktoj, kiujn mi manĝis kiel infano en naskiĝloko: trapoj, faboj, akvobambuidoj, mosk-melonoj. Ĉiuj tiuj estis ekstreme frandaj kaj bongustaj kaj allogis min al mia hejmsopiro. Poste, kiam mi denove manĝis ilin post longa foresto, mi trovis, ke ili estas nenio speciala; nur dum retrorigardo ili ankoraŭ retenis la malnovan guston. Eble ili trompados min en mia tuta vivo konstante turnante mian penson reen al la pasinteco.
我有一时,曾经屡次忆起儿时在故乡所吃的蔬果:菱角、罗汉豆、茭白、香瓜。凡这些,都是极其鲜美可口的;都曾是使我思乡的蛊惑。后来,我在久别之后尝到了,也不过如此;惟独在记忆上,还有旧来的意味存留。他们也许要哄骗我一生,使我时时反顾。
Tiuj ĉi dek artikoloj estas transskribitaj el la memoro, do ili eble iom diferencas de la realo, tamen hodiaŭ mi nur memoras ke ili estas tiaj. Kredeble la stilo estas tute senorda, ĉar la verkado mult-foje interrompiĝis en la daŭro de naŭ monatoj aŭ iom pli. Malsamaj estas ankaŭ la ĉirkaŭaĵoj: la du unuaj estis verkitaj ĉe la orienta muro de mia loĝejo en Beijing, la tri sekvantaj dum mia vagado en hospitaloj kaj en laborĉambro de ĉarpentisto [2], kaj la kvin lastaj sur la unua etaĝo de la biblioteko de Xiamen-a Universitato, kiam mi estis jam elpuŝita de la kleruloj el ilia kliko [3].
这十篇就是从记忆中抄出来的,与实际容或有些不同,然而我现在只记得是这样。文体大概很杂乱,因为是或作或辍,经了九个月之多。环境也不一:前两篇写于北京寓所的东壁下;中三篇是流离中所作,地方是医院和木匠房;后五篇却在厦门大学的图书馆的楼上,已经是被学者们挤出集团之后了。
Lusin
Skribita en Pavilono de Blanka Nubo,
Guangzhou, 1 majo, 1927
一九二七年五月一日,鲁迅于广州白云楼记。

Notoj:
1. Kolektita en Sovaĝa Herbaro.
2. En marto de 1926, la norda militarista registaro intencis persekuti Lusin kaj aliajn progresemajn klerulojn, tial tiun printempon li estis devigita sin kaŝi en kelkaj hospitaloj unu post alia. Kiam ĉiuj litoj en iu hospitalo estis okupataj, li loĝis en ĉambro uzata kiel laborejo de ĉarpentisto.
3. Dum sia instruado en Xiamen-a Universitato, Lusin estis persekutata de ĝiaj profesoroj de kliko de Hu Shi(1891-1962).