欢迎光临散文网 会员登陆 & 注册

Fan Ainong 范爱农(中世对照)

2022-03-27 10:00 作者:汪哲咚汪  | 我要投稿

Fan Ainong

  En nia loĝejo en Tokio ni ĝenerale legis ĵurnalojn tuj post ellitiĝo. Plejparto de la studentoj legis Asahi Ŝimbun kaj Jomiuri Ŝimbun; kiuj interesiĝis pri sociaj bagateloj, legis Niroku Ŝimbun.Iun matenon, kio unue frapis niajn okulojn, estis telegramo el Ĉinio, kiu tekstis preskaŭ kiel jene:

  “Enming, la provinca administratoro de Anhui, estis murdita de Jo Shiki Rin. La murdinto kaptita.”

 在东京的客店里,我们大抵一起来就看报。学生所看的多是《朝日新闻》和《读卖新闻》,专爱打听社会上琐事的就看《二六新闻》。一天早晨,辟头就看见一条从中国来的电报,大概是:——

  “安徽巡抚恩铭被JoShikiRin刺杀,刺客就擒。”

  Mirigite dum la unuaj sekundoj, ĉiuj studentoj kun brilantaj vizaĝoj interbabilis pri la novaĵo. Ili ankaŭ provis esplori, kiu estis la asasininto kaj kiuj estis la ĉinaj ideogramoj tradukitaj kiel Jo Shiki Rin. Sed tiuj el Shaoxing, kiuj legis iom pli ol nunan lernolibron, jam tuj komprenis. Tiu estis Xu Xilin [1], kiu post sia studado en fremdlando kaj reveno al Ĉinio funkciis kiel komisaro pri polica administrado en Anhui—li estis taŭga pozicio por murdi la provincan administratoron.

 大家一怔之后,便容光焕发地互相告语,并且研究这刺客是谁,汉字是怎样三个字。但只要是绍兴人,又不专看教科书的,却早已明白了。这是徐锡麟,他留学回国之后,在做安徽候补道,办着巡警事物,正合于刺杀巡抚的地位。

  Sekve ĉiuj supozis, ke li estos punota per morta kondamno, kaj lia tuta klano estos implikota pro tio. Post ne longe, atingis nin ankaŭ la informo ke f-ino Qiu Jin [2] estis mortigita en Shaoxing kaj la koro de Xu Xiling estis eltranĉita, fritita kaj formanĝita de la gardsoldatoj de Enming. Ni furioze koleris. Kelkaj el ni kunvokis sekretan kunvenon por kolekti veturpagon. Tiam japana ronin-o estis helpa. Post patosa parolado kaj drinko kun sepio kiel almanĝaĵo, li ekveturis por venigi la familianojn de Xu.

  大家接着就预测他将被极刑,家族将被连累。不久,秋瑾姑娘在绍兴被杀的消息也传来了,徐锡麟是被挖了心,给恩铭的亲兵炒食净尽。人心很愤怒。有几个人便密秘地开一个会,筹集川资;这时用得着日本浪人了,撕乌贼鱼下酒,慷慨一通之后,他便登程去接徐伯荪的家属去。

  Laŭkutime ni kunvokis ankaŭ kunvenon de samlokanoj por funebri la revoluciajn martirojn kaj insulti la manĉurian registaron. Sekve iuj proponis sendi telegramon al Beijing por skurĝi la malhumanecon de manĉurian registaro. La ĉeestantoj tuj dividiĝis en du partojn: unuj subtenis la sendon de la telegramo, aliaj ne. Mi aprobis la sendon. Sed post kiam mi esprimis mian opinion, sekvis iu obtuza voĉo:

  照例还有一个同乡会,吊烈士,骂满洲;此后便有人主张打电报到北京,痛斥满政府的无人道。会众即刻分成两派:一派要发电,一派不要发。我是主张发电的,但当我说出之后,即有一种钝滞的声音跟着起来:——

  “La ekzekutito estis jam ekzekutita, la mortigito jam mortigita. Kion do utilos la sendo de tiu ĉi telegramaĉo?”

  “杀的杀掉了,死的死掉了,还发什么屁电报呢。”

  La parolanto estis altstatura homo, kun longaj haroj kaj pli multe da blanko ol nigro en siaj okuloj, kvazaŭ li rigardis al aliuloj ĉiam kun malrespekto. Li kaŭris sur la mato kaj kontraŭstaris preskaŭ ĉion, kion mi parolis. Jam delonge mi sentis tion stranga kaj direktis mian atenton al li, sed nur tiam mi demandis la aliajn: “Kiu estas la parolanton, tiel apatia?” Iu, kiu konis lin, sciigis al mi, ke li nomiĝas Fan Ainong, unu el la studentoj de Xu Xilin.

 这是一个高大身材,长头发,眼球白多黑少的人,看人总象在渺视。他蹲在席子上,我发言大抵就反对;我早觉得奇怪,注意着他的了,到这时才打听别人:说这话的是谁呢,有那么冷?认识的人告诉我说:他叫范爱农,是徐伯荪的学生。

  Mi brulis de kolerego, opiniante lin tute malhumana. Li eĉ ne kuraĝis sendi telegramon, malgraŭ tio ke lia instruisto estis mortigita. Tial mi obstine persistas en la sendo de la telegramo kaj ekkverelis kun li. La rezulto estis tio, ke tiuj aprobis la sendon de la telegramo, okupis la plejmulton, kaj li submetiĝis. La sekvanta afero esris elekti iun por vortigi la telegramon.

 我非常愤怒了,觉得他简直不是人,自己的先生被杀了,连打一个电报还害怕,于是便坚执地主张要发电,同他争起来。结果是主张发电的居多数,他屈服了。其次要推出人来拟电稿。

  “Kial ni ankoraŭ bezonas elekti?” li diris. “Kompreneble tiu, kiu proponis la sendon de la telegramo.”

  “何必推举呢?自然是主张发电的人罗——。”他说。

  Mi estis verta, ke lia parolo ree direktiĝis kontraŭ mi, kvankam ne senmotive. Sed mi asertis, ke tia patosa teksto nepre devas esti skribita de tiu, kiu bone konas la vivon de la martiro, ĉar la fakto ke li havas pli intiman rilaton ol aliaj kaj pli malĝojan kaj indignan emocion certe faras lian tekston pli kortuŝa. Tiel ree okazis kverelo inter li kaj mi. La rezulto estis, ke nek li nek mi volis tion fari, kaj forgesis kiu konsentis plenumi tiun komision. La sekvanta okazaĵo estis, ke ĉiuj disiris escepte nur de la telegramskribanto kaj unu du helpantoj, kiuj atendis por sendi la telegramon post kiam ĝi estis skribita.

  Ekde tiam mi ĉiam trovis tiun Fan Ainong nenatura kaj ege malaminda. Antaŭe mi opiniis ke la plej malamindaj homoj en la mondo estis manĉuoj, sed nun mi sciis, ke ili estis en la dua vico: la plej malaminda estis Fan Ainong. Se en Ĉinio ne okazus revolucio, do ni lasu la aferon. Se la revolucio ekokazis, estis necese forigi unue Fan Ainong.

  我觉得他的话又在针对我,无理倒也并非无理的。但我便主张这一篇悲壮的文章必须深知烈士生平的人做,因为他比别人关系更密切,心里更悲愤,做出来就一定更动人。于是又争起来。结果是他不做,我也不做,不知谁承认做去了;其次是大家走散,只留下一个拟稿的和一两个干事,等候做好之后去拍发。从此我总觉得这范爱农离奇,而且很可恶。天下可恶的人,当初以为是满人,这时才知道还在其次;第一倒是范爱农。中国不革命则已,要革命,首先就必须将范爱农除去。

  Tamen, poste, tiuj vidpunktoj iom post iom malfortiĝis, ĝis fine tio estis forgesita. Krome, post tio ni ne plu revidis unu la alian, ĝis la jaro antaŭ la revolucio, kiam mi funkciis kiel instruisto en mia hejmloko. Estis en malfrua printempo, mi pensis, ke mi subite vidis homon en la domo de iu konato. Post malpli ol du aŭ tri sekundoj da reciproka rigardo, ni ambaŭ ekparolis unuvoĉe:

  “Vi estas Fan Ainong!”

  “Vi estas Lusin!”

  然而这意见后来似乎逐渐淡薄,到底忘却了,我们从此也没有再见面。直到革命的前一年,我在故乡做教员,大概是春末时候罢,忽然在熟人的客座上看见了一个人,互相熟视了不过两三秒钟,我们便同时说:——

  “哦哦,你是范爱农!”

  “哦哦,你是鲁迅!”

  Mi ne scias kial, sed ni ambaŭ ekridis—jen ni reciproke mokridis nin mem kaj bedaŭris la pasintan tempon. Liaj okuloj restis ankoraŭ tiaj, sed estis strange, ke post nur kelkaj jaroj da disiĝo li jam havis iom da blankaj haroj; aŭ eble tiuj liaj haroj estis ĉiam blankaj, sed mi ne rimarkis tion. Li surportis tre malnovan tolan jaketon kaj difektitajn ŝuojn kaj aspektis tre mizera. Ekparolante pri sia travivaĵo, li rakontis al mi, ke pli poste li ne havis monon por lernopago, tial li ne povis daŭrigi sian studon kaj revenis hejmen. Post reveno li spertis malrespekton, forpuŝon kaj persekutadon, povante trovi por si preskaŭ neniun lokon sub la suno. Nun li rifuĝis en kamparo kaj vivtenis sin per instruado al kelkaj lernantoj. Ĉar li sentis sufokiĝon de tampo al tempo, tial li tiam veturis en la urbon per boato.

  不知怎地我们便都笑了起来,是互相的嘲笑和悲哀。他眼睛还是那样,然而奇怪,只这几年,头上却有了白发了,但也许本来就有,我先前没有留心到。他穿着很旧的布马褂,破布鞋,显得很寒素。谈起自己的经历来,他说他后来没有了学费,不能再留学,便回来了。回到故乡之后,又受着轻蔑,排斥,迫害,几乎无地可容。现在是躲在乡下,教着几个小学生糊口。但因为有时觉得很气闷,所以也趁了航船进城来。

  Li ankaŭ sciigis al mi, ke li nun tre emas drinki, do ni kune drinkis. Depost tiam, ĉiufoje, kiam li veturis en la urbon, li certe vizitis min, kaj tiel ni konis tre bone unu la alian. Ebriiĝinte, ni ofte parolis iujn deliraĵojn ege stultajn, kiujn hazarde aŭdinte, eĉ mia panjo ne povis deteni sin de rido. Iutage, subite mi ekmemoris tiun kunvenon de samlokanoj en Tokio, kaj demandis:

  “Kial vi faris nenion krom oponi min tiun tagon, eĉ kun speciala intenco?”

  “Ĉu vi ankoraŭ ne scias tion? Mi ĉiam abomenis vin—ne nur mi, sed ni ĉiuj.”

  “Ĉu vi sciis kiu estis mi antaŭ tiu tempo?”

  “Kompreneble jes. Kiam ni atingis Jokohama, estis vi kaj Ziying, kiuj venis bonvenigi nin, ĉu ne? Vi skuis vian kapon kontraŭ ni kun malestimo—ĉu vi ankoraŭ memoras tion?”

  他又告诉我现在爱喝酒,于是我们便喝酒。从此他每一进城,必定来访我,非常相熟了。我们醉后常谈些愚不可及的疯话,连母亲偶然听到了也发笑。一天我忽而记起在东京开同乡会时的旧事,便问他:——

  “那一天你专门反对我,而且故意似的,究竟是什么缘故呢?”

  “你还不知道?我一向就讨厌你的,——不但我,我们。”

  “你那时之前,早知道我是谁么?”

    “怎么不知道。我们到横滨,来接的不就是子英和你么?你看不起我们,摇摇头,你自己还记得么?”

  Post iomete da pripenso mi rememoris, kvankam tio okazis jam antaŭ sep aŭ ok jaroj. Tiam Chen Ziying venis voki min, dirante ke ni devas veturi al Jokohama por bonvenigi la samlokanojn, kiuj estis venontaj por studi en japanio. Kiam la vaporŝipo atingis, mi vidis grupon da homoj kredeble en la nombro de dekkelkaj. Albordiĝinte ili portis siajn pakaĵojn al la doganejo. La doganisto serĉadis en iliaj kofroj, subite li ektrovis paron da broditaj ŝuetoj por virino kun vinditaj piedetoj, kaj li demetis sian ofican devon sed atente ekzamenis tiun kuriozaĵon. Mi sentis fortan malkontenton, pensante;“Kiel stultaj estas tiuj idiotoj, kiuj portas tian objekton kun si!” kaj eble tiam mi senintence skuis mian kapon. la kontrolo finiĝis, ni ripozis momenton en hotelo kaj poste ascendis trajnon. je mia surprizo, tiu grupo da instruituloj komencis cedi unu al la alia la sidlokojn en la vagono. A petis ke B sidiĝu sur tiun lokon, sed B insistis ke C sidiĝu tien. Antaŭ ol la ceremonio finiĝis, la trajno ekstartis kaj kun la ŝanceliĝo de la vagono tuj falis tri aŭ kvar el ili. Ankaŭ pri tio mi sentis grandan malkontenton, pensante en mi mem:“Eĉ por la sidlokoj en vagono ili volas difini rangojn...” Eble mi ree senintence skuis mian kapon. Sed inter tiuj ceremoniemaj ĝentiluloj, nur nun mi scias, ja troviĝis Fan Ainong. kaj ne nur li sola, estas hontinde por mi, i.a. troviĝis ankaŭ la revolucia martiro Chen Boping, kiu mortis en batalo en Anhui, kaj Ma Zonghan[3], kiu estis murdita. Estis ankaŭ unu aŭ du aliaj, kiuj estis malliberigitaj en malluma prizono kaj revidis la lumon nur post la revolucio sed kun cikatroj de torturo sur siaj korpoj por ĉiam. Tamen mi ne konis ilin, sed sendis ilin ĉiujn al Tokio kapskuante. Kvankam Xu Xilin alveturis per la sama ŝipo kun ili, sed ili ne estis en la trajno, ĉar li kaj lia edzino albordiĝis en Kobe kaj daŭrigis sian vojaĝon sur tero.

  我略略一想,记得的,虽然是七八年前的事。那时是子英来约我的,说到横滨去接新来留学的同乡。汽船一到,看见一大堆,大概一共有十多人,一上岸便将行李放到税关上去候查检,关吏在衣箱中翻来翻去,忽然翻出一双绣花的弓鞋来,便放下公事,拿着子细地看。我很不满,心里想,这些鸟男人,怎么带这东西来呢。自己不注意,那时也许就摇了摇头。检验完毕,在客店小坐之后,即须上火车。不料这一群读书人又在客车上让起坐位来了,甲要乙坐在这位子,火车已开,车身一摇,即刻跌倒了三四个。我那时也很不满,暗地里想:连火车上的坐位,他们也要分出尊卑来……。自己不注意,也许又摇了摇头。然而那群雍容揖让的人物中就有范爱农,却直到这一天才想到。岂但他呢,说起来也惭愧,这一群里,还有后来在安徽战死的陈伯平烈士,被害的马宗汉烈士;被囚在黑狱里,到革命后才见天日而身上永带着匪刑的伤痕的也还有一两人。而我都茫无所知,摇着头将他们一并运上东京了。徐伯荪虽然和他们同船来,却不在这车上,因为他在神户就和他的夫人坐车走了陆路了。

  Mi pensis, ke tiam mi skuis mian kapon eble dufoje, sed mi ne sciis, kiun fojon ili rimarkis tion. Ĉar estiĝis multe da bruo kiam ili reciproke donis sidlokojn en la trajno kaj estiĝis entute kvieteco dum la doganeja kontrolo, do certe en la doganejo ili atentis min. Mi demandis al Ainong kaj vere li jesis.

  我想我那时摇头大约有两回,他们看见的不知道是那一回。让坐时喧闹,检查时幽静,一定是在税关上的那一回了,试问爱农,果然是的。

  “Mi ja ne povas kompreni, kial vi kunportis tiajn ŝuojn. Kies ili estis?”

  “Ili apartenis al s-ino Xu, kompreneble.” li fikse rigardis min per la okuloj kun pli da blanko.

  “En Tokio ŝi devis ŝajnigi, ke ŝi havas grandajn piedojn, kial do ŝi ankoraŭ bezonas tion?”

  “Kiel mi povas scii? Vi demandu ŝin.”

  “我真不懂你们带这东西做什么?是谁的?”

  “还不是我们师母的?”他瞪着他多白的眼。

  “到东京就要假装大脚,又何必带这东西呢?”

  “谁知道呢?你问她去。”

  Je la komenco de vintro ni fariĝis pli malriĉaj, tamen ni ankoraŭ drinkis, parolis ŝercaĵojn. Subite okazis la Insurekcio en Wuchang[4], kaj ĝin sekvis la liberigo de Shaoxing. La sekvan tagon Ainong venis al la urbo, kun felta ĉapelo de la speco ofte portata de kampulo. Mi neniam vidis lin kun tiel gaja mieno.

  到冬初,我们的景况更拮据了,然而还喝酒,讲笑话。忽然是武昌起义,接着是绍兴光复。第二天爱农就上城来,戴着农夫常用的毡帽,那笑容是从来没有见过的。

  “Ni ne drinku hodiaŭ. Sinĉjo. Mi volas rigardi la liberigitan Shaoxing. Ni iru kune.”

  Ni faris promenadon tra la stratoj. Ĉie estis blankaj flagoj. Tamen, kvankam la eksteraĵo jam ŝanĝiĝis, sub la surfaco ĉio restis ankoraŭ malnova, ĉar la milita registaro konsistis nur el kelkaj malnovtipaj ĝentlemanoj. La akciulo de la fervoja kompanio estis estro de administracio, la mastro de monpruntejo fariĝis direktoro de arsenalo...Sed tiu milita registaro ne daŭris longe, ĉar post la tumulto de kelkaj junuloj, Wang Jinfa[5] alvenis kun sia trupo el Hangzhou. Fakte, li eble ankaŭ alvenis eĉ sen la tumulto. Post sia alveno li estis ĉirkaŭita de multaj senokupuloj kaj novaj membroj de la revolucia partio, kaj li superregis kiel Milita Reganto Wang. En malpli ol dek tagoj plejparto de la laborantoj en lia oficejo, kiuj alvenis en ŝtofaj vestoj, ŝanĝis siajn vestojn en peltajn robojn, kvankam la vetero estis ankoraŭ ne malvarma.

  “老迅,我们今天不喝酒了。我要去看看光复的绍兴。我们同去。”

  我们便到街上去走了一通,满眼是白旗。然而貌虽如此,内骨子是依旧的,因为还是几个旧乡绅所组织的军政府,什么铁路股东是行政司长,钱店掌柜是军械司长……。这军政府也到底不长久,几个少年一嚷,王金发带兵从杭州进来了,但即使不嚷或者也会来。他进来以后,也就被许多闲汉和新进的革命党所包围,大做王都督。在衙门里的人物,穿布衣来的,不上十天也大概换上皮袍子了,天气还并不冷。

  Ricevinte novan laboron mi fariĝis estro de instruista lernejo. La Reganto Wang donis al nia lernejo 200 dolarojn. Ainong funkciis kiel inspektoro de studo. Li portis ankoraŭ tiun ŝtofan robon, sed malofte drinkis, nek havis iom da libertempo por babili. Krom okupiĝi pri administrado li ankaŭ instrui, kaj vere li havis multege da laboroj.

  “Wang Jinfa kaj liaj homoj estas ankaŭ ne bonaj,” indigne parolis al mi juna vizitanto, kiu aŭdis mian lekcion lastjare. “Ni intencas eldoni ĵurnalon por kontroli ilin. Sed ni volas uzi vian nomon, sinjoro, kiel unu el la iniciatoroj, kaj la aliaj estas s-ro Chen Ziying, kaj s-ro Sun Deqing[6]. Ni scias ke vi ne rifuzos, ĉar tio estas por la publika bono.”

  我被摆在师范学校校长的饭碗旁边,王都督给了我校款二百元。爱农做监学,还是那件布袍子,但不大喝酒了,也很少有工夫谈闲天。他办事,兼教书,实在勤快得可以。

  “情形还是不行,王金发他们。”一个去年听过我的讲义的少年来访我,慷慨地说,“我们要办一种报来监督他们。不过发起人要借用先生的名字。还有一个是子英先生,一个是德清先生。为社会,我们知道你决不推却的。”

  Mi konsentis. Post du tagoj mi ekvidis flugfolion, kiu anoncis pri la aperigo de la ĵurnalo kies iniciatoroj efektive estis tri personoj. Post kvin tagoj aperis la ĵurnalo, kiu komenciĝis per riproĉo al la milita registaro kaj ĝiaj membroj, pli poste ĝi riproĉis la Militan Reganton, liajn parencojn, samlokanojn, konkubinojn...

  Post pli ol dek tagoj da insultado venis al mia hejmo la informo ke la Milita Reganto estis sendonta pafiston por pafmortigi nin, ĉar ni defraŭdis de li monsumon kaj insultis lin.

  我答应他了。两天后便看见出报的传单,发起人诚然是三个。五天后便见报,开首便骂军政府和那里面的人员;此后是骂都督,都督的亲戚、同乡、姨太太……。

  这样地骂了十多天,就有一种消息传到我的家里来,说都督因为你们诈取了他的钱,还骂他,要派人用手枪来打死你们了。

  Neniu rigardis tion serioza, escepte mian patrinon, kiu estis forte maltrankvila kaj admonis ke mi ne plu eliru. Sed mi ankoraŭ eliris kiel antaŭe kaj klarigis al ŝi, ke Wang Jinfa ne mortigos nin, ĉar kvankam li devenis el bandistaro, sed li ne mortigis facilanime. Krome, la monon mi prenis nur por la funkciigo de la lernejo—tion li komprenis—kaj li minacis nur buŝe.

  Efektive neniu venis por mortigi nin. Kiam mi skribis leteron por peti pli da fonduso, mi ricevis refoje 200 dolarojn. Sed verŝajne Reganto Wang iom koleris, ĉar li sciigis min, “Jen lastfoje!”

  别人倒还不打紧,第一个着急的是我的母亲,叮嘱我不要再出去。但我还是照常走,并且说明,王金发是不来打死我们的,他虽然绿林大学出身,而杀人却不很轻易。况且我拿的是校款,这一点他还能明白的,不过说说罢了。

  果然没有来杀。写信去要经费,又取了二百元。但仿佛有些怒意,同时传令道:再来要,没有了!

  Sed Ainong aŭdis novan informon, kiu forte embarasis min. Ĉar la tiel nomata “defraŭdo” aludis ne pri la fonduso por la lernejo sed pri alia sumo sendita al la ĵurnala oficejo. post kiam la ĵurnalo kun riproĉoj eldoniĝis kelkajn tagojn, Wang Jinfa sendis homon por porti al la ĵurnalo 500 dolarojn. Tial niaj junuloj okazigis kunvenon.

  La unua demando estis; “Ĉu ni akceptu la monon aŭ ne?”

  La unua demando estis: “Ĉu ni akceptu la monon aŭ ne?”

  La rezolucio estis; “Akceptu ĝin.”

  La dua demando estis: “Ĉu ni ankoraŭ riproĉos lin post la akcepto?”

  La rezolucio estis: “Ankoraŭ!”

  La rezono estis: post kiam ni akceptis lian monon, li fariĝis nia akciulo, kaj, se la akciulo kondutas malbone, nature ni riproĉos lin.”

  不过爱农得到了一种新消息,却使我很为难。原来所谓“诈取”者,并非指学校经费而言,是指另有送给报馆的一笔款。报纸上骂了几天之后,王金发便叫人送去了五百元。于是乎我们的少年们便开起会议来,第一个问题是:收不收?决议曰:收。第二个问题是:收了之后骂不骂?决议曰:骂。理由是:收钱之后,他是股东;股东不好,自然要骂。

  Mi tuj iris al la ĵurnala oficejo por demandi ĉu tio estas vera aŭ ne. Vera tio ja estis. Milde mi kritikis ilin pro ilia akcepto de la mono de Reganto, sed iu nomata kasisto sentis sin ofendita kaj demandis min:

  “Kial la ĵurnalo ne devas akcepti akciojn?”

  “Tio ne estas akcio...”

  “Se ne akcio, kio do estas tio?”

  我即刻到报馆去问这事的真假。都是真的。略说了几句不该收他钱的话,一个名为会计的便不高兴了,质问我道:

  “报馆为什么不收股本?”

  “这不是股本……”

  “不是股本是什么?”

  Mi diris nenion pli, ĉar mi jam delonge konis la mondon. Se mi dirus ke tio implikos nin, certe li riproĉus min, ke mi tro domaĝas mian senvaloran vivon kaj ne volonte oferas min por la publika intereso, aŭ en la sekva tago oni jam povus trovi en la ĵurnalo raporton kio rakontas, kiel mi tremis pro timo de morto.

  我就不再说下去了,这一点世故是早已知道的,倘我再说出连累我们的话来,他就会面斥我太爱惜不值钱的生命,不肯为社会牺牲,或者明天在报上就可以看见我怎样怕死发抖的记载。

  Sed tiam, pro fortuna koincido, Xu Jifu sendis al mi leteron urĝante min tuj veturi al Nanjing. Ankaŭ Ainong aprobis tion, sed diris kun profunda deprimo:

  然而事情很凑巧,季茀写信来催我往南京了。爱农也很赞成,但颇凄凉,说:——

  “Cirkonstancoj ree fariĝas malbonaj, vi ne povas resti plu ĉi tie. prefere vi tuj foriru...”

  “这里又是那样,住不得。你快去罢……”

  Mi komprenis, kion li ne eldiris, kaj mi decidis veturi al nanjing. Unue mi iris al la Oficejo de la Milita reganto por peti mian eksiĝon, kion oni nature konsentis kaj sendis funkciulon kun elfluanta nazmuko al nia lernejo. Mi transdonis al li kontlibron kaj la postrestantajn dek cendojn plus du kupraj moneroj, kaj mi ne plu estis lernejestro. kiu anstataŭis min, estis Fu Lichen, ĉefo de konfuceanisma Ligo.

  我懂得他无声的话,决计往南京。先到都督府去辞职,自然照准,派来了一个拖鼻涕的接收员,我交出账目和余款一角又两铜元,不是校长了。后任是孔教会会长傅力臣。

  Du aŭ tri semajnojn post mia atingo al Nanjing, mi aŭdis la finiĝon de la ĵurnala afero: la oficejo estis fraksita de amaso da soldatoj. Ĉar Chen Ziying estis en la kamparo, li estis sekura. Tamen hazarde Sun Deqing troviĝis en la urbo, li ricevis bajonetan vundon sur sia femuro. Li furiozis de kolero. nature tio estis neniel riproĉinda, ĉar li suferis nemalmultan doloron. Post sia kolero, li senvestigis kaj fotis sin por montri la vundon larĝan ĉirkaŭ unu colon. Li ankaŭ verkis artikolon pri la okazintaĵo kaj dissendis ĝin al diversaj lokoj por konatigi la tiranecon de la milita registaro. Tiun foton, laŭ mia supozo, kredeble neniu ankoraŭ rezervas nun. Ĝi estis tiel malgranda, ke la vundo jam estis apenaŭ rimarkebla, kaj, se oni ne aldonus klarigon, la rigardanto certe prenus ĝin kiel foton de iu nuda, romantika persono kun iom da frenezeco. Tia afero eble estus malpermesita se ĝin konstatis la militaristo-generalo Sun Chuanfang[7].

  报馆案是我到南京后两三个星期了结的,被一群兵们捣毁。子英在乡下,没有事;德清适值在城里,大腿上被刺了一尖刀。他大怒了。自然,这是很有些痛的,怪他不得。他大怒之后,脱下衣服,照了一张照片,以显示一寸来宽的刀伤,并且做一篇文章叙述情形,向各处分送,宣传军政府的横暴。我想,这种照片现在是大约未必还有人收藏着了,尺寸太小,刀伤缩小到几乎等于无,如果不加说明,看见的人一定以为是带些疯气的风流人物的裸体照片,倘遇见孙传芳大帅,还怕要被禁止的。

  Dum la tempo, kiam mi moviĝis de nanjing al beijing, la lernejestro, kiu estis ĉefo de Konfuceanisma Ligo, klopodis eksigi Ainong de lia ofico de inspektoro. Li denove fariĝis la Ainong de la antaŭ-revolucia periodo. Mi volis trovi por li iun malgrandan oficon en Beijing, kion li multe sopiris, sed ne aperis la bonŝanco. Poste li ekloĝis parazite en la hejmo de iu amiko kaj de tempo al tempo skribis al mi. Li fariĝis pli kaj pli malriĉa, kaj liaj vortoj pli kaj pli melankoliaj. fine li devis vole-nevole forlasi la hejmon de la amiko kaj ĉie migris. Post nelonge, subite mi aŭdis de mia samlokano, ke li jam falis en akvon kaj dronis.

  我从南京移到北京的时候,爱农的学监也被孔教会会长的校长设法去掉了。他又成了革命前的爱农。我想为他在北京寻一点小事做,这是他非常希望的,然而没有机会。他后来便到一个熟人的家里去寄食,也时时给我信,景况愈困穷,言辞也愈凄苦。终于又非走出这熟人的家不可,便在各处飘浮。不久,忽然从同乡那里得到一个消息,说他已经掉在水里,淹死了。

  Mi suspektis, ke li sinmortigis. Ĉar li estis bona naĝanto, por kiu ne estis facile droni.

  Nokte, sidante sola en la gastejo, mi sentis grandan triston kaj dubis ĉu tiu informo estus vera, sed iel mi rigardis ĝin kiel ege aŭtentika, kvankam mi trovis neniun konfirmon. nenion mi povis fari kaj nur verkis kvar poemojn, kiuj poste publikiĝis en iu ĵurnalo, sed nun mi preskaŭ ĉion forgesis. Mi povis memori nur ses liniojn el unu poemo kiu komenciĝis kiel jene:

  Ofte mi babilis pri sociaj aferoj

  kun vi, kiu nur iom drinkis;

  En la mondo profunde ebriiĝinta

  la modera drinkulo certe dronis...

  La du linioj en la mezo mi jam forgesis kaj la lastaj du legiĝis:

  Disiĝis miaj amikoj kiel la nuberoj,

  Ankaŭ egalas mi al leĝera polvero.

   我疑心他是自杀。因为他是凫水的好手,不容易淹死的。

  夜间独坐在会馆里,十分悲凉,又疑心这消息并不确,但无端又觉得这是极其可靠的,   虽然并无证据。一点法子都没有,只做了四首诗,后来曾在一种日报上发表,现在是将要忘记完了。只记得一首里的六句,起首四句是:“把酒论天下,先生小酒人,大圜犹酩酊,微醉合沉沦。”中间忘掉两句,末了是“旧朋云散尽,余亦等轻尘。”

  Poste, kiam mi revenis al mia hejmloko, mi informiĝis pli detale pri la okazintaĵo. Komence, Ainong povis trovi por si neniun laboron, ĉar ĉiuj abomenis lin. Li vivis tre malfacile, sed ankoraŭ drinkis kiam liaj amikoj invitis lin. Li jam havis tre malmulte da kontaktoj kun aliaj homoj. Tiuj, kiujn li ofte vizitis, estis nur kelkaj junuloj, kiujn li konis pli poste; sed ankaŭ ili verŝajne ne tre volis aŭskulti liajn plendojn, kaj ili pli multe interesiĝis pri liaj humoraĵoj.

  后来我回故乡去,才知道一些较为详细的事。爱农先是什么事也没得做,因为大家讨厌他。他很困难,但还喝酒,是朋友请他的。他已经很少和人们来往,常见的只剩下几个后来认识的较为年青的人了,然而他们似乎也不愿意多听他的牢骚,以为不如讲笑话有趣。

  “Eble morgaŭ mi ricevos telegramon,” li ofte diris “kiam mi malfermos ĝin, mi trovos, ke ĝin sendis Lusin por voki min.”

  Iutage, kelkaj novaj amikoj invitis lin veturi per boato por spekti operon. Kiam ili revenis, estis jam malfrua postnoktmezo kaj furiozis uragano. Li estis ebria, sed insiste volis iri al boatrando por pisi. Surda al ĉies malaprobo, li diris, ke li ne falos en akvon. Tamen li falis, kaj kvankam scipovante naĝi, li ne plu leviĝis al la surfaco.

  “也许明天就收到一个电报,拆开来一看,是鲁迅来叫我的。”他时常这样说。

  一天,几个新的朋友约他坐船去看戏,回来已过夜半,又是大风雨,他醉着,却偏要到船舷上去小解。大家劝阻他,也不听,自己说是不会掉下去的。但他掉下去了,虽然能凫水,却从此不起来。

  La sekvan tagon oni serĉis lian kadavron, kaj trovis lin staranta en lago, kie kreskis trapoj.

  Eĉ nun mi ne scias, ĉu li falis nur akcidente aŭ mortigis sin.

  第二天打捞尸体,是在菱荡里找到的,直立着。

  我至今不明白他究竟是失足还是自杀。

  Li havis neniom da mono kiam li mortis, kaj li postlasis nur vidvinon kun tre juna filino. Kelkaj homoj intencis kolekti iom da mono kiel fonduson de la estonta lernopago por lia filino. Sed tuj post la elmeto de la propono, pluraj membroj el lia klano konkuris inter si por akiri la rajton konservi la sumon, kiu fakte ankoraŭ ne ekzistis. Tiel ĉiuj sentis ĝenon, kajla plano forvaporiĝis.

  Mi ne scias, kiel fartas lia sola filino nun. Se ŝi studis, eble ŝi jam estis diplomito de liceo.

  18 novembro

  他死后一无所有,遗下一个幼女和他的夫人。有几个人想集一点钱作他女孩将来的学费的基金,因为一经提议,即有族人来争这笔款的保管权,——其实还没有这笔款,大家觉得无聊,便无形消散了。

  现在不知他唯一的女儿景况如何?倘在上学,中学已该毕业了罢。

  十一月十八日。

--------------------------------------------------------------------------------

Notoj:

1. Xu Xiling(1873-1907), Shaoxing-ano, studis en Japanio kaj partoprenis en revoluciaj aktivadoj. En 1906 li evenis al Ĉinio kaj kune kun Qiu Jin planis insurekcion en Anhui kaj Zhejiang. En somero de 1907 li asasinis Enming, la provinca administratoro de Anhui, kaj okupis kun kelkaj studentoj armil-deponejon, sed la insurekcio estis subpremita kaj li ekzekutita.

2. Qiu Jin(1875-1907), ankaŭ estis Shaoxing-ano, kaj studis en Japanio. Ŝi estis enkarcerigita kaj martiriĝis tuj post la aresto de Xu.

3. Chen Boping(1882-1907) kaj Ma Zonghan(1884-1907) ambaŭ studis en japanio kaj post sia reveno al Ĉinio partoprenis la insurekcion organizitan de Xu Xilin.

4. Tio okazis en la 10-a de oktobro, 1911 kaj estis la komenco de la Revolucio de 1911.

5. Gvidantoj de sekreta societo en Zhejiang, kiu partoprenis la revolucian Guang Fu Hui, dum la Revolucio de 1911, gvidis siajn anojn al Shaoxing kaj faris sin milita reganto.

6. Klera bienulo kiu partoprenis anti-Qing-an revolucian movadon.

7. Norda militaristo kiu mapermesis la uzon de homaj modeloj en Arta Lernejo de Shanghai surbaze de defendo de konfuceanisma moralo.


 



Fan Ainong 范爱农(中世对照)的评论 (共 条)

分享到微博请遵守国家法律