A-Chang kaj la Libro pri Montoj kaj Maroj 阿长与山海经(中世对照)

A-Chang kaj la Libro pri Montoj kaj Maroj
Mama Chang, kiel mi jam diris aliloke, estis servistino kiu ĉiam prizorgis min ekde mia infaneco, aŭ— se ni vokus ŝin per pli solena titolo—mia vartistino. Mia patrino kaj multaj aliaj vokis ŝin per tiu titolo, kvazaŭ kun iom da ĝentileco. Nur mia avino nomis ŝin “A-Chang”. Ordinare mi nomas ŝin “A-Ma”, eĉ sen la silabo “Chang”, sed kiam mi koleris kontraŭ ŝi, ekz. kiam mi eksciis ke ĝuste ŝi murdis mian museton, tiam mi ankaŭ vokis ŝin per “A-Chang”.
长妈妈,已经说过,是一个一向带领着我的女工,说得阔气一点,就是我的保姆。我的母亲和许多别的人都这样称呼她,似乎略带些客气的意思。只有祖母叫她阿长。我平时叫她“阿妈”,连“长”字也不带;但到憎恶她的时候,——例如知道了谋死我那隐鼠的却是她的时候,就叫她阿长。
En mia hejmloko neniu havis la familian nomon Chang; kaj, ĉar ŝi estis flav-haŭta, plumpa kaj malalta, “Chang” (longa) estis uzata nek adjektive, nek kiel ŝia persona nomo. Mi memoris, ke ŝi foje diris ke ŝia nomo estis “la Knabino”. Kio estis la epiteto, mi jam forgesis, sed tio certe ne estis “Longa”. Kaj mi neniam sciis ŝian familian nomon. Laŭ mia memoro, ŝi ankaŭ rakontis al mi pri la deveno de tiu ĉi nomo: Antaŭ multaj jaroj en mia familio estis servistino kun tre alta staturo, kiu estis reale A-Chang. Poste, kiam ŝi foriris, tiu ĉi mia “la Knabino” venis por anstataŭi ŝin; sed, ĉar ĉiuj jam kutimis uzi tiun nomon kaj ne volis tion ŝanĝi, do ekde tiam ankaŭ ŝi fariĝis Mama Chang.
我们那里没有姓长的;她生得黄胖而矮,“长”也不是形容词。又不是她的名字,记得她自己说过,她的名字是叫作什么姑娘的。什么姑娘,我现在已经忘却了,总之不是长姑娘;也终于不知道她姓什么。记得她也曾告诉过我这个名称的来历:先前的先前,我家有一个女工,身材生得很高大,这就是真阿长。后来她回去了,我那什么姑娘才来补她的缺,然而大家因为叫惯了,没有再改口,于是她从此也就成为长妈妈了。
Kvankam estas malbone babili pri aliuloj postdorse, sed, se vi volas, ke mi diru malkaŝe, mi devas konfesi, ke mi efektive ne estimis ŝin. Kion mi plej abomenis, estis ŝia ofta babilemo. Ŝi flustre rakontis al aliaj pri io, kun la dua fingro levita kaj svingiĝanta en la aero aŭ direktata al la nazpinto de la aŭskultanto aŭ sia propra. Kiam ia incidento okazis en mia domo, mi ne povis ne suspekti, ke tio havis rilaton kun ŝia murmurado. Ŝi ankaŭ malpermesis min moviĝi. Se mi tiris herbon aŭ renversis ŝtonon, ŝi tuj proklamis min petolema kaj pretis raporti tion al mia patrino. Dormante dum somero ŝi ĉiam disetendis sur la lito siajn membrojn simile al la ideogramo "大" (da) kaj tiel ŝi lasis al mi neniom da liberloko por min turni kaj mi nur povis resti longtempe ĉe angulo de mato, kiu jam fariĝis sufiĉe varma pro mia surkuŝado. Sed mi ne povis ŝin movi per puŝo, nek veki ŝin per vokoj.
虽然背地里说人长短不是好事情,但倘使要我说句真心话,我可只得说:我实在不大佩服她。最讨厌的是常喜欢切切察察,向人们低声絮说些什么事。还竖起第二个手指,在空中上下摇动,或者点着对手或自己的鼻尖。我的家里一有些小风波,不知怎的我总疑心和这“切切察察”有些关系。又不许我走动,拔一株草,翻一块石头,就说我顽皮,要告诉我的母亲去了。一到夏天,睡觉时她又伸开两脚两手,在床中间摆成一个“大”字,挤得我没有余地翻身,久睡在一角的席子上,又已经烤得那么热。推她呢,不动;叫她呢,也不闻。
“Vi estas tiel dika, Mama Chang, certe vi trovas la varmon netolerebla. Kaj ŝajnas, ke vi ne tenas vin en bona pozicio, kiam vi dormas.”
“长妈妈生得那么胖,一定很怕热罢?晚上的睡相,怕不见得很好罢?……”
Mia patrino foje elmetis tiun demandon aŭdinte multfoje miajn plendojn. Mi komprenis, ke tio estas aludo al mia vartistino por ke ŝi lasu al mi pli da spaco. Ŝi respondis per nenio. Sed en la nokto, kiam mi vekiĝis pro varmo, mi vidis ankoraŭfoje ke tiu granda ideogramo "大" okupis la tutan liton, kaj unu el siaj brakoj eĉ kuŝis sur mia kolo. Ŝajnis ke restis neniu elirejo por mi.
母亲听到我多回诉苦之后,曾经这样地问过她。我也知道这意思是要她多给我一些空席。她不开口。但到夜里,我热得醒来的时候,却仍然看见满床摆着一个“大”字,一条臂膊还搁在我的颈子上。我想,这实在是无法可想了。
Sed ŝi konis multajn regulojn de dececo, kiuj verŝajne ankaŭ faris min senpacienca. La plej ĝoja tempo en la tuta jaro nature estis la antaŭvespero de la Novjaro. Post adiaŭdo al la malnova jaro mi ricevis de la pliaĝuloj novjaran donacmonon, pakitan per ruĝa papero kaj metis ĝin apud mia kapkuseno. La sekvantan matenon mi povis ĝin elspezi laŭdezire. Kuŝante sur la kapkuseno kaj rigardante al la ruĝa pakaĵo,, mi pensis pri la eta tamburo, armiloj, argilaj figuroj, sukera Budho, ktp., kiujn mi aĉetos morgaŭ. Tiam ŝi eniris kaj metis unu Feliĉan Oranĝon ĉe la litkapo.
但是她懂得许多规矩;这些规矩,也大概是我所不耐烦的。一年中最高兴的时节,自然要数除夕了。辞岁之后,从长辈得到压岁钱,红纸包着,放在枕边,只要过一宵,便可以随意使用。睡在枕上,看着红包,想到明天买来的小鼓、刀枪、泥人、糖菩萨……。然而她进来,又将一个福橘放在床头了。
“Firme memoru, filĉjo!” ŝi diris al mi tre serioze. “Morgaŭ estos la unua tago de la unua monato. Kiam vi estos malferminta viajn okulojn en la mateno, la unua frazo, kiun vi devos diri al mi, estos ‘feliĉon, A-ma!’ Ĉu vi memoras? Vi devas memori, ĉar tio koncernos la feliĉon de la tuta jaro. Ne diru alion! Kaj, dirinte tion, vi devos manĝi pecon da Feliĉa Oranĝo.” Ŝi prenis ree la oranĝon kaj svingis ĝin antaŭ miaj okuloj. “Tiam...
Vivos vi dum tuta jaro
Kun Fortuno kiel paro!”
“哥儿,你牢牢记住!”她极其郑重地说。“明天是正月初一,清早一睁开眼睛,第一句话就得对我说:‘阿妈,恭喜恭喜!’记得么?你要记着,这是一年的运气的事情。不许说别的话!说过之后,还得吃一点福橘。”她又拿起那橘子来在我的眼前摇了两摇,“那么,一年到头,顺顺流流……。”
Eĉ en sonĝo mi memoris la Novjaran Tagon kaj la sekvantan matenon mi vekiĝis aparte frue. Tuj post malfermo de miaj okuloj mi volis ellitiĝi. Sed ŝi tuj etendis sian brakon por reteni min. Surprize mi rigardis al ŝi kaj trovis ke ŝi rigardas min maltrankvile.
梦里也记得元旦的,第二天醒得特别早,一醒,就要坐起来。她却立刻伸出臂膊,一把将我按住。我惊异地看她时,只见她惶急地看着我。
Kvazaŭ ion petante, ŝi skuis mian ŝultron. Subite mi rememoris.
她又有所要求似的,摇着我的肩。我忽而记得了——
“Feliĉon, A-Ma!”
“阿妈,恭喜……。”
“Feliĉon! Feliĉon por ni ĉiuj! Saĝa knabo! Feliĉon!” Tre kontente ŝi ekridis kaj enmetis ion glacian en mian buŝon. terurigite mi ekmemoris ke tio estas la t.n. Feliĉa Oranĝo. Nun ĉiujn suferojn ĉe la komenco de la Novjara Tago mi jam travivis, kaj mi povis ellitiĝi kaj ludi.
恭喜恭喜!大家恭喜!真聪明!恭喜恭喜!”她于是十分欢喜似的,笑将起来,同时将一点冰冷的东西,塞在我的嘴里。我大吃一惊之后,也就忽而记得,这就是所谓福橘,元旦辟头的磨难,总算已经受完,可以下床玩耍去了。
Ŝi instruis al mi ankaŭ multajn aliajn tabuajn regulojn. Ekzemple, se iu mortis, vi ne devas diri ke li mortis, sed ke li “forpasis”. Vi ne devas eniri la ĉambro kie iu mortis aŭ bebo naskiĝis. Se grajno de rizo falas sur la teron, vi devas ĝin levpreni, kaj prefere ĝin manĝi. Vi ne devas trairi sub la bambua stango sur kiu estas sunumata pantalono...Estas ankoraŭ multaj pli, sed nun mi jam forgesis, kaj nur tiujn strangajn ritojn por la Novjara Tago mi memoras plej klare. Resume, ĉiuj estis ege bagatelaj aferoj, kaj eĉ hodiaŭ la ekpenso pri tiuj faris min senpacienca.
她教给我的道理还很多,例如说人死了,不该说死掉,必须说“老掉了”;死了人,生了孩子的屋子里,不应该走进去;饭粒落在地上,必须拣起来,最好是吃下去;晒裤子用的竹竿底下,是万不可钻过去的……。此外,现在大抵忘却了,只有元旦的古怪仪式记得最清楚。总之:都是些烦琐之至,至今想起来还觉得非常麻烦的事情。
tamen, en certa tempo mi havis por ŝi senprecedencan respekton. Ŝi ofte parolis al mi pri la “longharuloj”. Kaj tiuj “longharuloj” priparolitaj de ŝi estis ne nur la trupoj de Hong Xiuquan [1], sed inkluzivis verŝajne ĉiujn pli malfruajn banditojn kaj rabistojn nur kun escepto de modernaj revoluciuloj, kiuj tiam tiam ankoraŭ ne ekzistis. Ŝi priskribis la longharulojn tiel timindaj, ke eĉ iliajn parolojn neniu komprenis. Laŭ ŝia rakonto, kiam longharuloj alvenis nian urbon, mia tuta familio forfuĝis al marbordo, forlasante nur pordiston kaj maljunan kuiristinon por gardi la domon. Poste, iu longharulo efektive eniris nian domon. La maljuna kuiristino do vokis lin “Granda Reĝo”—laŭdire oni devis tiel nomi longharulojn—kaj grumblis al li pri sia malsato.
然而我有一时也对她发生过空前的敬意。她常常对我讲“长毛”。她之所谓“长毛”者,不但洪秀全军,似乎连后来一切土匪强盗都在内,但除却革命党,因为那时还没有。她说得长毛非常可怕,他们的话就听不懂。她说先前长毛进城的时候,我家全都逃到海边去了,只留一个门房和年老的煮饭老妈子看家。后来长毛果然进门来了,那老妈子便叫他们“大王”,——据说对长毛就应该这样叫,——诉说自己的饥饿。
“Do”, diris la longharulo kun ridaĉo, “Ricevu tion kiel manĝaĵon!” kaj li alĵetis ion rondan kun eta harligaĵo—tio ĝuste estis la kapo de la pordisto. De tiam la maljuna kuiristino estis timigita ĝisnervoze. Ĉiufoje, kiam oni menciis tion, ŝi tuj fariĝis tiel pala kiel papero kaj frapetadis al si la bruston murmurante: “Aja! Mi estis terurita ĝismorte! Terurita ĝismorte mi estis!...”
长毛笑道:“那么,这东西就给你吃了罢!”将一个圆圆的东西掷了过来,还带着一条小辫子,正是那门房的头。煮饭老妈子从此就骇破了胆,后来一提起,还是立刻面如土色,自己轻轻地拍着胸埔道:“阿呀,骇死我了,骇死我了……。”
Tiam mi verŝajne ne timis, ĉar mi sentis, ke tio havis nenian rilaton kun mi—mi ja ne estas pordisto. Sed eble ŝi tuj tion rimarkis kaj diris: “La longharuloj kaptis ankaŭ knabojn tiel malgrandajn kiel vi, por fari ilin malgrandaj longharuloj. Krome, ili kaptis ankaŭ belajn knabinojn.”
我那时似乎倒并不怕,因为我觉得这些事和我毫不相干的,我不是一个门房。但她大概也即觉到了,说道:“象你似的小孩子,长毛也要掳的,掳去做小长毛。还有好看的姑娘,也要掳。”
“Do, por vi estis sendanĝere.” Mi supozis ke ŝi certe restis plej sekura, ĉar ŝi estis nek pordisto, nek knabo, nek bela, fakto estis ke ŝi havis plurajn cikatrojn sur sia kolo.
“那么,你是不要紧的。”我以为她一定最安全了,既不做门房,又不是小孩子,也生得不好看,况且颈子上还有许多炙疮疤。
“Kia babilo?!” ŝi diris serioze, “Ĉu ni estis senutilaj por ili? Ili kaptis ankaŭ nin. Kiam la registara trupo venis ataki la urbon, la longharuloj devigis nin senigi niajn pantalonojn kaj stari en vicoj sur la urbmuro, tiel ke la kanonoj de la trupo ne povis pafi; se la trupo pafus, la kanonoj eksplodus!”
“那里的话?!”她严肃地说。“我们就没有用处?我们也要被掳去。城外有兵来攻的时候,长毛就叫我们脱下裤子,一排一排地站在城墙上,外面的大炮就放不出来;再要放,就炸了!”
Tio efektive estis ekster mia imago. Mi ne povis ne senti miregon. Antaŭe mi opiniis, ke ŝi posedis nur komplikajn ritojn, sed eksteratende ŝi posedis tiel grandan magian povon. Ekde tiam mi sentis specialan respekton por ŝi, kvazaŭ ŝi estis vere nesondebla. Ke ŝi etendis siajn membrojn en nokto kaj okupis la tutan liton, tio estis komprenebla. Estis mi, kiu devis retiriĝi.
这实在是出于我意想之外的,不能不惊异。我一向只以为她满肚子是麻烦的礼节罢了,却不料她还有这样伟大的神力。从此对于她就有了特别的敬意,似乎实在深不可测;夜间的伸开手脚,占领全床,那当然是情有可原的了,倒应该我退让。
Kvankam tiu respekto reduktiĝis iom post iom, sed ĝia kompleta malapero verŝajne okazis post kiam mi informiĝis ke ŝi murdis mian museton. Tiam mi elmetis ekstreme severan demandon al ŝi, kaj rekte nomis ŝin A-Chang vid-al-vide. Mi pensis, ke ĉar mi ne estas malgranda longharulo, mi ne atakos urbon nek pafos kanonon, tial mi ne timas la kanoneksplodon, do pro kio mi devas timi ŝin?
这种敬意,虽然也逐渐淡薄起来,但完全消失,大概是在知道她谋害了我的隐鼠之后。那时就极严重地诘问,而且当面叫她阿长。我想我又不真做小长毛,不去攻城,也不放炮,更不怕炮炸,我惧惮她什么呢!
Sed dum mi funebris pri mia museto kaj venĝis ĝin, mi eksopiris pri la ilustrita Libro pri Montoj kaj Maroj [2].Tiu aspiro estis ekscitita de iu malproksima praonklo. Li estis dika, afabla maljunulo, ŝatanta plenti arbedojn kiel krinumon, jasmenon kaj raran silk-arbon laŭdire transportitan el la nordo. Lia edzino kondutis ĝuste male, kaj ŝi sciis nenion pri floroj. Foje ŝi rompis branĉon de krinumo metante bambuan stangon kun sunumataj vestoj sur ĝi, kaj malgraŭ tio ŝi ankoraŭ kolere insultis. Tiu maljunulo estis soleca homo, kaj kun neniu li povis interparoli. Sekve li tre ŝatis amikiĝi kun infanoj, kaj ofte eĉ nomis nin “junaj amikoj”. En la domo kie kunloĝis pluraj branĉoj de nia klano, nur li posedis multajn librojn, precipe librojn neordinarajn. Inter ili troviĝis kompreneble ankaŭ eseoj kaj poemoj verkitaj por ŝtataj ekzamenoj [3], sed lia kabineto estis la sola loko, kie mi trovis la Komentariojn pri Plantaĵoj kaj Birdoj, Bestoj, Insektoj, Fiŝoj en la “Libro de Poezio” [4] de Lu Ji kaj multajn aliajn librojn kun strangaj titoloj. Tiam al mi plej ŝatas la libro “Spegulo de Floroj” [5] kun multaj ilustraĵoj. Li parolis al mi ke li havis la ilustritan eldonon de la Libro pri Montoj kaj Maroj, kiuj enhavis bildojn pri homvizaĝaj bestoj, serpentoj kun naŭ kapoj, homoj kun flugiloj kaj senkapa monstro kiu uzis siajn mamojn kiel okulojn,...Bedaŭrinde li forgesis kie li metis ĝin.
但当我哀悼隐鼠,给它复仇的时候,一面又在渴慕着绘图的《山海经》了。这渴慕是从一个远房的叔祖惹起来的。他是一个胖胖的,和蔼的老人,爱种一点花木,如珠兰、茉莉之类,还有极其少见的,据说从北边带回去的马缨花。他的太太却正相反,什么也莫名其妙,曾将晒衣服的竹竿搁在珠兰的枝条上,枝折了,还要愤愤地咒骂道:“死尸!”这老人是个寂寞者,因为无人可谈,就很爱和孩子们往来,有时简直称我们为“小友”。在我们聚族而居的宅子里,只有他书多,而且特别。制艺和试帖诗,自然也是有的;但我却只在他的书斋里,看见过陆玑的《毛诗草木鸟兽虫鱼疏》,还有许多名目很生的书籍。我那时最爱看的是《花镜》,上面有许多图。他说给我听,曾经有过一部绘图的《山海经》,画着人面的兽,九头的蛇,三脚的鸟,生着翅膀的人,没有头而以两乳当作眼睛的怪物,……可惜现在不知道放在那里了。
Mi forte deziris rigardi tiajn bildojn, sed mi ne kuraĝis devigi lin serĉi la libron por mi, ĉar li estis homo neagema. Krome, neniu el la personoj, kiujn mi demandis, volis doni al mi kredindan respondon. Restis al mi ankoraŭ kelkcentoj de novjaraj donac-moneroj, sed mi ne havis la ŝancon por aĉeti tian libron. La strato kie oni vendis librojn, estis treege malproksime for de mia hejmo, kaj mi povis fari viziton tie nur en la Novjara Ferio, kiam la pordoj de la du librovendejoj estis firme fermitaj.
很愿意看看这样的图画,但不好意思力逼他去寻找,他是很疏懒的。问别人呢,谁也不肯真实地回答我。压岁钱还有几百文,买罢,又没有好机会。有书买的大街离我家远得很,我一年中只能在正月间去玩一趟,那时候,两家书店都紧紧地关着门。
Min ĝenis nenio kiam mi ludis, sed en la momento tuj kiam mi sidiĝis, mi ekmemoris pri la ilustrita Libro pri Montoj kaj Maroj.
玩的时候倒是没有什么的,但一坐下,我就记得绘图的《山海经》。
Eble pro tio ke mi tro ofte menciis ĝin, eĉ A-Chang al mi demandis, kio estas la Libro pri Montoj kaj Maroj. Mi neniam parolis al ŝi pri tio, ĉar mi sciis ke ŝi ne estas ia klerulo, do estis senutile diri ion al ŝi tiu-rilate, sed, ĉar ŝi demandis, mi rakontis al ŝi ĉion.
大概是太过于念念不忘了,连阿长也来问《山海经》是怎么一回事。这是我向来没有和她说过的,我知道她并非学者,说了也无益;但既然来问,也就都对她说了。
Post dekkelkaj tagoj aŭ unu monato, kiel mi ankoraŭ memoras, ŝi revenis vestante sin per nova blua ĵaketo, pasigante kvar aŭ kvin tagojn hejme. Ekvidante min, ŝi donis al mi pakaĵon kaj ĝoje diris: “Jen, filĉjo! Mi aĉetis por vi la Libron pri multaj maroj kun bildoj!”
过了十多天,或者一个月罢,我还记得,是她告假回家以后的四五天,她穿着新的蓝布衫回来了,一见面,就将一包书递给我,高兴地说道:——“哥儿,有画儿的‘三哼经’,我给你买来了!”
Tio ŝajnis por mi ektondro, kiu tremigis mian tutan korpon. Haste mi transprenis la pakaĵon, malfermis ĝin, kaj jen aperis kvar etaj volumoj. Foliumante ĝin, mi trovis ke la homvizaĝaj bestoj, serpentoj kun naŭ kapoj...efektive ĉiuj estis tie.
我似乎遇着了一个霹雳,全体都震悚起来;赶紧去接过来,打开纸包,是四本小小的书,略略一翻,人面的兽,九头的蛇,……果然都在内。
Tio kaŭzis, ke mi ekhavis novan respekton por ŝi. Tion, kion aliaj ne volis aŭ ne kapablis fari, tamen ŝi povis plenumi. Ŝi posedis vere grandiozan povon. Mia alamo kontraŭ ŝi pro la murdo de mia museto de tiam tute vaporiĝis.
又使我发生新的敬意了,别人不肯做,或不能做的事,她却能够做成功。她确有伟大的神力。谋害隐鼠的怨恨,从此完全消灭了。
Tiuj kvar volumoj estis la unua libro, kiun mi ekposedis kaj kiun mi ŝatis kiel plej valoran verkon.
这四本书,乃是我最初得到,最为心爱的宝书。
Eĉ hodiaŭ ankoraŭ vidiĝas antaŭ mi tiu libro. Sed ŝajnas al mi, ke ĝia pres-arto kaj ankaŭ ĝiaj desegnaĵoj estas tre krudaj. La paperoj estis flavaj, kaj la figuroj estis tre malbone reproduktitaj, kaj ili estis konsistigitaj preskaŭ entute per rektaj linioj—eĉ la okuloj de la animaloj estis oblongaj. Sed tio ja estis mia plej kara libro. Tie vi povis efektive trovi la homvizaĝajn bestoj, serpentojn kun naŭ kapoj, bovon kun unu piedo, sako-similan monstron Di Jiang, kaj Xing Tian, kiu ne havis kapon sed “uzis siajn mamojn kiel okulojn kaj umbilikon kiel buŝon”, kaj “dancis kun lanco kaj ŝildo”!
书的模样,到现在还在眼前。可是从还在眼前的模样来说,却是一部刻印都十分粗拙的本子。纸张很黄;图象也很坏,甚至于几乎全用直线凑合,连动物的眼睛也都是长方形的。但那是我最为心爱的宝书,看起来,确是人面的兽;九头的蛇;一脚的牛;袋子似的帝江;没有头而“以乳为目,以脐为口”,还要“执干戚而舞”的刑天。
Post tio mi komencis pli serioze kolekti ilustritajn librojn. Mi akiris la litografojn Fonetiko kaj Ilustraĵoj por “Er Ya” [6] kaj Ilustraĵoj por la “Libro de Poezio” [7]. Mi havis ankaŭ la librojn Pentraĵoj Kolektitaj de Dian Shi Zhai [8] kaj Ŝipo de Pentraĵoj kaj Poezio [9]. Mi aĉetis ankaŭ alian, litografian eldonon de la Libro pri Montoj kaj Maroj, kun ilustraĵoj kaj konkludaj versoj por ĉiu ĉapitro. La bildoj estis verdaj kaj ideogramoj ruĝaj, do tiu eldono estis multe pli bela kaj delikata ol tiu lignogravurita, kaj mi konservis ĝis antaŭlasta jaro. Ĝi estis malgrandformata eldono kun komentarioj de hao Yixing [10]. Tiu lignogravurita eldono jam perdiĝis, sed mi ne memoras kiam la perdo okazis.
此后我就更其搜集绘图的书,于是有了石印的《尔雅音图》和《毛诗品物图考》,又有了《点石斋丛画》和《诗画舫》。《山海经》也另买了一部石印的,每卷都有图赞,绿色的画,字是红的,比那木刻的精致得多了。这一部直到前年还在,是缩印的郝懿行疏。木刻的却已经记不清是什么时候失掉了。
Mia vartistino, Mama Chang aŭ A-Chang, forlasis tiun ĉi mondon verŝajne ne malpli ol tridek jarojn. Sed fine mi ne scias ŝiajn nomon kaj historion. Mi scias nur ke ŝi havis adoptitan filon, kaj probable ŝi estis vidvino ekde tiam, kiam ŝi estis ankoraŭ juna.
我的保姆,长妈妈即阿长,辞了这人世,大概也有了三十年了罢。我终于不知道她的姓名,她的经历;仅知道有一个过继的儿子,她大约是青年守寡的孤孀。
Malluma, humana Patrino Tero, permesu ke ŝia spirito eterne restu trankvila en via sino!
仁厚黑暗的地母呵,愿在你怀里永安她的魂灵!
10 marto
三月十日

Notoj:
1. Hong Xiuquan (1814-1864) estis gvidanto de la Revolucio de la Taiping-a Ĉiela Regno(1851-1864).
2. Verko en la Periodo de militantaj Regnoj (475-221 a.K.), kiu enhavis multe da pratempaj mitoj kaj legendoj.
3. Rilate al la bagu-tezoj surbaze de frazoj prenitaj el klasikaĵoj de konfucio, kaj la poemoj surbaze de linio el iu antikva poemo, kiu ĝenerale konsistas el ok linioj kun kvin ideogramoj en ĉiu.
4. Verko en la 3-a jc., kiu konsistis el studo pri la floro kaj bestoj pritraktitaj en la Libro de Kantoj.
5. Manlibro por horikulturisto de Chen Haozi en la 17-a jc.
6. Unu el la multaj prinititaj eldonoj de Er Ya, leksikono kompilita proksimume en la 2-a jc. a.K.
7. Japana verko en la 18-a jc.
8. Kolekto de pentraĵoj de ĉinaj kaj japanaj artistoj presita en 1885.
9. Kolektode pentraĵoj kun aldonitaj poemoj, kompilita en malfruaj jaroj de la 16-a jc. aŭ fruaj jaroj de la 17-a jc.
10. Hao Yixing (1757-1825), klasikulo en Qing-dinastio.