La Malsano de la Patro 父亲的病(中世对照)
La Malsano de la Patro〔1〕
Estis probable antaŭ pli ol dek jaroj, kiam en urbo S furoris la historio pri iu fama kuracisto:—
大约十多年前罢,S城〔2〕中曾经盛传过一个名医的故事:
La pago por lia vizito al paciento estis unu dolaro kaj kvardek cendoj, por urĝa vizito dek dolaroj, duoble por nokta vizito kaj plia duoblo por vizito ekster la urbon. Iunokte, filinon de iu familio ekster la urbo ektrafis danĝera malsano, kaj ili petis lian kuracon. Ĉar li estis siatempe jam tiel riĉa ke li ne plu kondutis dece, do li rifuzis krom se oni promesis pagi cent dolarojn, kaj tion oni estis devigita konsenti. Tamen, alveninte li nur senzorge faris esploron kaj diris:
他出诊原来是一元四角,特拔十元,深夜加倍,出城又加倍。有一夜,一家城外人家的闺女生急病,来请他了,因为他其时已经阔得不耐烦,便非一百元不去。他们只得都依他。 待去时,却只是草草地一看,说道:
“Nenio grava.”
“不要紧的”,
Skribinte preskribon, li prenis la cent dolarojn kaj foriris.
开一张方,拿了一百元就走。
La familio de la malsanulino verŝajne estis tre riĉa, ĉar la sekvantan tagon ili denove venis por peti lian reviziton.
La mastro de la domo lin bonvenigis kun rideto antaŭ la pordo:
“Hieraŭ vespere ni prenigis al ŝi vian medikamenton, Doktoro”, li diris, “kaj ŝi sentas sin multe pli bona, tial ni petas vian reviziton.”
那病家似乎很有钱,第二天又来请了。他一到门,只见主人笑面承迎,道,“昨晚服了先生的药,好得多了,所以再请你来复诊一回。”
Li kondukis lin ree en la ĉambron. La servistino eltiris la manon de la malsanulino el la litvualo. La kuracisto metis siajn fingrojn sur la man-radikon kaj trovis ĝin glacie malvarma, tute senpulsa.
仍旧引到房里,老妈子便将病人的手拉出帐外来。他一按,冷冰冰的,也没有脉,
“Hm,” li balancis la kapon kaj diris: “tiun malsanon mi komprenas.”
于是点点头道,“唔,这病我明白了。”
Kviete irante al la tablo, li prenis preskribopaperon kaj ekskribis:
从从容容走到桌前,取了药方纸,提笔写道:
“Pagu ĉe montro de tiu ĉi atesto cent arĝentajn dolarojn.” Sube li faris sian subskribon kaj signaturon.
“凭票付英洋〔3〕壹百元正。”下面是署名,画押。
“Tiu malsano verŝajne estas jam tre serioza, Doktoro,” diris la mastro de la domo post lia dorso, “eble la medikamento devas esti iom pli potenca.”
“先生,这病看来很不轻了,用药怕还得重一点罢。”主人在背后说。
“Bone,” diris la kuracisto, kaj li skribis alian preskribon:
“Pagu ĉe montro de tiu ĉi atesto ducent arĝentajn dolarojn.” Denove li faris siajn subskribon kaj signaturon sube.
Poste la dommastro prenis la preskribon kaj tre ĝentile kompanis lin al la pordo.
“可以,”他说。于是另开了一张方:“凭票付英洋贰百元正。”下面仍是署名,画押。这样,主人就收了药方,很客气地送他出来了。
Kun tiu fama kuracisto mi komunikiĝadis dum du plenaj jaroj, ĉar li venis ĉiun duan tagon por kuraci la malsanon de mia patro. Tiam li estis tre famkonata, sed ankoraŭ ne tiel riĉa ke li ne kondutis dece. Tamen la pago por lia vizito estis jam unu dolaro kaj kvardek cendoj. Nun en grandaj urboj estas ja ne miriga la pago de dek dolaroj por unufoja vizito, sed en tiuj tagoj la unu dolaro kaj kvardek cendoj estis granda sumo malfacile akirebla, precipe pro tio ke oni devis pagi tiom ĉiun duan tagon. Verŝajne li estis efektive unika. La publiko opiniis, ke liaj preskriboj estis neordinaraj kompare al la ceteraj. Pri medikamento mi scias nenion, tamen min forte impresas tio, ke la “aldonaj kuraciloj” ĉiuj estis malfacile troveblaj.
我曾经和这名医周旋过两整年,因为他隔日一回,来诊我的父亲的病。那时虽然已经很有名,但还不至于阔得这样不耐烦;可是诊金却已经是一元四角。现在的都市上,诊金一次十元并不算奇,可是那时是一元四角已是巨款,很不容易张罗的了;又何况是隔日一次。他大概的确有些特别。
Ĉiu nova preskribo postulis de mi multe da klopodoj. Unue mi devis aĉeti la medikamenton, due mi devis serĉi la aldonajn kuracilojn. Li neniam uzis tiajn aldonajn kuracilojn, kiel du pecojn da “freŝa zingibro” aŭ dek bambufoliojn sen pintoj. Kion li uzis, almenaŭ estis kanradiko, kiun mi devis elfosi ĉe riverbordo, aŭ sukerkano kiu trapasis trijarojn da prujno, kaj tion mi devis serĉadi dum almenaŭ du aŭ tri tagoj. Sed estis strange, ke mia penado preskaŭ ĉiam sukcesis en la fino.
据舆论说,用药就与众不同。我不知道药品,所觉得的,就是“药引”的难得,新方一换,就得忙一大场。先买药,再寻药引。“生姜”两片,竹叶十片去尖,他是不用的了。起码是芦根,须到河边去掘;一到经霜三年的甘蔗,便至少也得搜寻两三天。可是说也奇怪,大约后来总没有购求不到的。
Laŭ publika opinio, ĝuste en tio kuŝis la magio. Iam estis paciento, kies malsanon povis resanigi neniu drogo. Tamen, kiam li renkontis d-ron Ye Tianshi, kaj tiu ĉi kuracisto aldonis al la malnova preskribo nur unu plian kuracilon,nome; sterkuliajn foliojn, kaj la malsanulotuj resaniĝis post unu sola dozo. “Medicino, jen afero de l' menso.” Tiam estis aŭtuno, kaj la sterkulio ja sentis plej frue la aŭtunan spiriton. Antaŭe efikis neniu drogo, sed nun d-ro Ye uzis tiujn foliojn kiuj enhavis aŭtunan spiriton, kaj tiujn foliojn kiuj enhavis aŭtunan spiriton, kaj tiu spirito reagis sur tiun de la paciento, tial...kvankam mi ne tute komprenis, sed tre admiris tion, kaj mi sciis ke ĉiu mirinda drogo estis ĉiam tre malfacile akirebla. La homo, kiu strebis la senmorteco, eĉ riskis sian vivon enirante en la profundan montaron por pluki herbojn de longviveco.
据舆论说,神妙就在这地方。先前有一个病人,百药无效;待到遇见了什么叶天士〔4〕先生,只在旧方上加了一味药引:梧桐叶。只一服,便霍然而愈了。“医者,意也。”〔5〕其时是秋天,而梧桐先知秋气。其先百药不投,今以秋气动之,以气感气,所以……。我虽然并不了然,但也十分佩服,知道凡有灵药,一定是很不容易得到的,求仙的人,甚至于还要拚了性命,跑进深山里去采呢。
Post du jaroj da lia vizitado, mi konatiĝis iom post iom kun tiu fama kuracisto kaj ni fariĝis preskaŭ amikoj. La edemo de la patro graviĝis kun ĉiu tago, ĝis li apenaŭ povis ellitiĝi, dum mi ankaŭ iom post iom perdis fidon pri la sukerkano kiu trapasis tri jarojn da prujno ks. Verŝajne mi ne plu estis tiom aktiva kiom antaŭe en serĉado kaj pretigo de la aldonaj kuraciloj. Unu tagon ĝuste en tiu tempo la kuracisto faris viziton. Demandinte pri la malsano de mia patro, li ekparolis tre sincere:
“Mi jam eluzis ĉiom da mia scio. Estas ĉi tie ankoraŭ alia doktoro s-ro Chen Lianhe, kiu estas pli kapabla ol mi. Mi rekomendas ke vi konsultu lin. Mi povas skribi por vi leteron de prezentado. Tiu ĉi malsano, tamen, estas ne grava, kaj la resaniĝo estos pli rapida sub lia prizorgo...”
这样有两年,渐渐地熟识,几乎是朋友了。父亲的水肿是逐日利害,将要不能起床;我对于经霜三年的甘蔗之流也逐渐失了信仰,采办药引似乎再没有先前一般踊跃了。正在这时候,他有一天来诊,问过病状,便极其诚恳地说:“我所有的学问,都用尽了。这里还有一位陈莲河〔6〕先生,本领比我高。我荐他来看一看,我可以写一封信。可是,病是不要紧的,不过经他的手,可以格外好得快……。”
Verŝajne ĉiuj en la familio sentis iom da malĝojo tiutage, sed mi ankoraŭ respekte, kiel antaŭe akompanis lin eksteren al lia portseĝo. Kiam mi revenis, mi trovis ke la patro aspektis tre neordinara parolante al la aliaj pri tio, ke probable ne restas espero por lia resaniĝo. Ĉar tiu kuracisto kuracadis dum du jaroj kun neniu sukceso kaj li estis tro familiara kun la paciento, tio faris lin pli malpli embarasa, kiam venas la kriza momento. Sekve li rekomendis iun nekonaton por sin anstataŭi kaj tiel liberigis sin de ĉiu respondeco. Sed kion ni ankoraŭ povis fari? Estas fakte, ke la sola alia fama kuracisto en nia urbo estas Chen Lianhe. Do la sekvantan tagon ni iris peti lian viziton.
这一天似乎大家都有些不欢,仍然由我恭敬地送他上轿。进来时,看见父亲的脸色很异样,和大家谈论,大意是说自己的病大概没有希望的了;他因为看了两年,毫无效验,脸又太熟了,未免有些难以为情,所以等到危急时候,便荐一个生手自代,和自己完全脱了干系。但另外有什么法子呢?本城的名医,除他之外,实在也只有一个陈莲河了。明天就请陈莲河。
Ankaŭ la pago por vizito de Chen Lianhe estis unu dolaro kaj kvardek cendoj. Sed la vizaĝo de la antaŭa fama kuracisto estis grasa kaj ronda, dum tiu de la nuna estis grasa kaj longa: tio estis granda diferenco inter ili. Diferencis ankaŭ iliaj preskriboj. La preskribo de la antaŭa fama kuracisto ankoraŭ povis esti preparita de unu sola homo, sed nun jam ne sufiĉis unu homo, ĉar lia preskribo ĉiam inkludis specialan pilolon aŭ pulvoron aŭ strangan aldonan kuracilon.
陈莲河的诊金也是一元四角。但前回的名医的脸是圆而胖的,他却长而胖了:这一点颇不同。还有用药也不同,前回的名医是一个人还可以办的,这一回却是一个人有些办不妥帖了,因为他一张药方上,总兼有一种特别的丸散和一种奇特的药引。
Kanradikon aŭ sukerkanon trapasintan tri jarojn da prujno li neniam uzis. La plej ofte uzata estis “paro da griloj”, kun apuda noto en malgrandaj ideogramoj: “Ili devas esti originala paro, t.e., el la sama kavo”. Tio ŝajnas ke ankaŭ al insekto gravas la ĉasteco, kaj se ili farus refojan geedziĝon, ili do perdus eĉ la rajton por esti kuracilo. Sed tiu tasko por mi ne estis malfacila. Enirinte la Centherban Ĝardenon, eĉ dek parojn mi facile trovis. Kuniginte ilin per fadeno, mi enĵetis ilin vivaj en la boligitan supon kaj tio estis ĉio. Sed estis ankoraŭ “dek ardisiaj beroj”. Neniu sciis kio estis tio. Mi demandis apotekon, kamparanojn, drogvendiston, maljunulojn, instruitulojn kaj lignaĵiston, sed ili ĉiuj nur nee kapskuis. Fine mi ekmemoris pri la malproksima avo, maljunulo kiu ŝatis planti iom da floroj aŭ arboj, kaj mi tuj kuris al li por konsultado. Efektive li sciis, ke la t.n. ardisio estis arbusto kiu troviĝis sub arboj en montaro kaj havis ruĝajn berojn similajn aletaj koralaj bidoj, kaj ĝi estis populare nomata “Neniam Elkreskinta”.
芦根和经霜三年的甘蔗,他就从来没有用过。最平常的是“蟋蟀一对”,旁注小字道:“要原配,即本在一窠中者。”似乎昆虫也要贞节,续弦或再醮,连做药资格也丧失了。但这差使在我并不为难,走进百草园,十对也容易得,将它们用线一缚,活活地掷入沸汤中完事。然而还有“平地木〔7〕十株”呢,这可谁也不知道是什么东西了,问药店,问乡下人,问卖草药的,问老年人,问读书人,问木匠,都只是摇摇头,临末才记起了那远房的叔祖,爱种一点花木的老人,跑去一问,他果然知道,是生在山中树下的一种小树,能结红子如小珊瑚珠的,普通都称为“老弗大”。
“Miljaroj ne povis, minuto elŝovis.”Jen trovita estis la aldona kuracilo. Tamen restis ankoraŭ speciala pilolo: la pilolo el trarompita tamburledo. Tiu “pilolo el trarompita tamburledo” estis farita el ledo de malnova trarompita tamburo. Ĉar edemo havas la kromnomon “tamburŝvelo”, kion nature povas konkeri la trarompita tamburledo. Surbaze de la sama principo Gangyi de Qing-dinastio kiu malamis la “fremdajn diablojn”, nomis sian korpuson “Tigro-Dio” kiam li trejnis ĝin por batalo kontraŭ ili, ĉar tigro povis vori ŝafojn kaj dio povis subigi diablojn [1]. Bedaŭrinde, tiun miraklan medikamenton vendis nur unu apoteko en la tuta urbo, kaj ĝi troviĝis je kvin lioj for de mia hejmo, tamen tio ne similis al la serĉado pri ardisto, kiun mi devis palpi en mallumo por akiri. skribinte sian preskribon, d-ro Chen Lianhe donis al ni komplezan kaj detalan instrukcion.
“踏破铁鞋无觅处,得来全不费工夫。”药引寻到了,然而还有一种特别的丸药:败鼓皮丸。这“败鼓皮丸”就是用打破的旧鼓皮做成;水肿一名鼓胀,一用打破的鼓皮自然就可以克伏他。清朝的刚毅因为憎恨“洋鬼子”,预备打他们,练了些兵称作“虎神营”〔8〕,取虎能食羊,神能伏鬼的意思,也就是这道理。可惜这一种神药,全城中只有一家出售的,离我家就有五里,但这却不像平地木那样,必须暗中摸索了,陈莲河先生开方之后,就恳切详细地给我们说明。
“Mi havas medikamenton,” foje d-ro Chen Lianhe diris, “kiu estos por vi tre bona, mi supozas, se vi metus ĝin sur vian langon. Ĉar la lango estas ja spirita elkreskaĵo de la koro... kaj la prezo ne estas kara, nur du dolaroj por unu skatolo...”
“我有一种丹,”有一回陈莲河先生说,“点在舌上,我想一定可以见效。因为舌乃心之灵苗……。价钱也并不贵,只要两块钱一盒……。”
Mia patro meditis por momento kaj skuis la kapon.
我父亲沉思了一会,摇摇头。
“Tiu ĉi mia terapio ankoraŭ ne tre efikas.” diris d-ro Chen Lianhe en alia tago. “Laŭ mi, eble ni konsultu magiiston, ĉu estas iu venĝanta spirito malantaŭ tio?...Kuracisto povas kuraci malsanon, sed ne fatalon, ĉu ne? Kompreneble tio okazis eble en la antaŭa vivo...”
Mia patro meditis por momento kaj skuis la kapon.
“我这样用药还会不大见效,”有一回陈莲河先生又说,“我想,可以请人看一看,可有什么冤愆……。医能医病,不能医命,对不对?自然,这也许是前世的事……。”
我的父亲沉思了一会,摇摇头。
Ĉiuj bonegaj kuracistoj ja havas la revivigan kapablon, kiel ni povas ofte konstati tion pro la honoraj tabuloj pendantaj ekster iliaj domoj, kiuj ni vidas preterpasante tie. Nun koncedo estas farita; eĉ la kuracistoj mem diras: “La okcidentaj kuracistoj estas pli lertaj pri kirurgio kaj la ĉinaj kuracistoj pri internaj malsanoj.” Sed tiam en urbo S ne nur ne estis kuracisto kiu ricevis okcidentan edukon, eĉ neniu povis imagi ke en la mondo troviĝas la t.n. okcidenta kuracisto. Sekve nur la propraj disĉiploj de Xuanyuan kaj Qibo [2] havis monopolon super ĉiuj malsanuloj. En la tempo de Xuanyuan la ŝamanismo kaj medicino estis du-en-unu, kaj tial eĉ nun liaj disĉiploj ankoraŭ rilatas kun fantomoj kaj kredas ke “la lango estas spirita elkreskaĵo de la koro”. Tio estas la “fatalo” de la ĉinoj, kiun eĉ la famaj kuracistoj ne povas kuraci.
凡国手,都能够起死回生的,我们走过医生的门前,常可以看见这样的扁额。现在是让步一点了,连医生自己也说道:“西医长于外科,中医长于内科。”但是S城那时不但没有西医,并且谁也还没有想到天下有所谓西医,因此无论什么,都只能由轩辕岐伯〔9〕的嫡派门徒包办。轩辕时候是巫医不分的,所以直到现在,他的门徒就还见鬼,而且觉得“舌乃心之灵苗”。这就是中国人的“命”,连名医也无从医治的。
Mia patro ne konsentis meti la miraklan medikamenton sur sia lango, nek povis elpensi iun “venĝantan spiriton”, do kion utilas la simpla engluto de “pilolo el trarompita tamburledo” dum pli ol cent tagoj? Edemo restis ankoraŭ nevenkita kaj fine li kuŝis spiregante sur sia lito. Ni invitis d-ron Chen Lianhe ankoraŭfoje — ĉifoje tio estis speciala vizito, kun prezo de dek dolaroj. Li skribis preskribon same trankvile kiel antaŭe, sed li jam ĉesis uzi la pilolon el trarompita tamburledo, kaj ankaŭ la aldonaj kuraciloj ne estis tiom misteraj. Dum nur duontago la dekoktaĵo jam estis pretigita, sed kiam ni trinkis ĝin al la patro, ĝi retrofluis el lia buŝangulo.
不肯用灵丹点在舌头上,又想不出“冤愆”来,自然,单吃了一百多天的“败鼓皮丸”有什么用呢?依然打不破水肿,父亲终于躺在床上喘气了。还请一回陈莲河先生,这回是特拔,大洋十元。他仍旧泰然的开了一张方,但已停止败鼓皮丸不用,药引也不很神妙了,所以只消半天,药就煎好,灌下去,却从口角上回了出来。
Depost tiam mi ne plu komunikiĝis kun d-ro Chen Lianhe, kelktempe sur la strato mi vidis lin rapide preterportata en sia portseĝo kun tri portistoj. Laŭdire li ankoraŭ fartas bone, funkciante kiel kuracisto kaj samtempe redaktante bultenon pri ĉina medicino kaj okupiĝante pri batalo kontraŭ okcidentaj kuracistoj, kiuj estas lertaj nur pri kirurgio.
从此我便不再和陈莲河先生周旋,只在街上有时看见他坐在三名轿夫的快轿里飞一般抬过;听说他现在还康健,一面行医,一面还做中医什么学报〔10〕,正在和只长于外科的西医奋斗哩。
Efektive estis iom da diferenco inter la ĉina kaj okcidentaj vidpunktoj. Mi aŭdis, ke en la tempo kiam “iliaj gravagaj kulpoj kaŭzas al la gepatroj malfeliĉan finon de la vivo”, la ĉinaj obeemaj filoj ofte aĉetas kelkajn ginojn da ginsengo, preparas dekoktaĵon kaj trinkigas ĝin al la gepatroj kun espero ke ili daŭre vivu por kelkaj pliaj tagoj aŭ eĉ por duon-tago. Sed iu profesoro de medicino instruis al mi la mision de kuracisto: Donu al la kuraceblaj kuracon kaj zorgu, ke la nekuraceblaj mortu sendolore, sed tiu profesoro kompreneble estas de okcidenta tipo.
中西的思想确乎有一点不同。听说中国的孝子们,一到将要“罪孽深重祸延父母” 〔11〕的时候,就买几斤人参,煎汤灌下去,希望父母多喘几天气,即使半天也好。我的一位教医学的先生却教给我医生的职务道:可医的应该给他医治,不可医的应该给他死得没有痛苦。——但这先生自然是西医。
La spirego de la patro fariĝis tiel malfacila ke mi apenaŭ povis elteni la aŭdon, sed neniu povis helpi lin. Iam eĉ ekfulmis tra mia cerbo la penso:“Preferinde la spirego finiĝu pli rapide...”, sed mi tuj sentis ke mi ne devis tiel pensi, ke tio jam estis mia kulpo, sed samtempe mi sentis ke tia penso estis prava, ĉar mi tre amis mian patron. Eĉ nun mi ankoraŭ tiel pensas.
父亲的喘气颇长久,连我也听得很吃力,然而谁也不能帮助他。我有时竟至于电光一闪似的想道:“还是快一点喘完了罢……。”立刻觉得这思想就不该,就是犯了罪;但同时又觉得这思想实在是正当的,我很爱我的父亲。便是现在,也还是这样想。
Tiun matenon, s-ino Yan, kiu loĝis en la sama korto, eniris. Kiel aŭtoritato de etiketo, ŝi diris ke ni ne devas nenion fari atendante. Do ni ŝanĝis por li la vestojnkaj bruligis paperajn monerojn kaj ion nomatan “Gaowang-sutro” [3] kaj ties cindron ni pakis per papero kaj enmetis en lia mano...
早晨,住在一门里的衍太太〔12〕进来了。她是一个精通礼节的妇人,说我们不应该空等着。于是给他换衣服;又将纸锭和一种什么《高王经》〔13〕烧成灰,用纸包了给他捏在拳头里……。
“Voku, via patro venas al sia lasta spiro, voku rapire!” diris s-ino Yan.
“Patro! Patro!” mi ekkriis.
“Pli laŭte! Li ne povas aŭdi. Rapidu, ĉu vi ne povas?”
“Patro! Patro!”
Lia vizaĝo jam kvietiĝinta subite streĉiĝis. Kun okuloj iom malfermitaj li kvazaŭ sentis kelkan doloron.
“Voku! Rapide!” ŝi min urĝigis.
“Patro!!”
“Kio?...Ne kriu...Ne...” li flustris mallaŭte kaj pli urĝe spiregis. Post sufiĉe longa tempo li ree fariĝis kvieta.
“Patro!!!” mi ankoraŭ daŭre kriis ĝis lia lasta spiro.
Eĉ nun mi ankoraŭ povas aŭdi mian vokon tiaman, kaj ĉiufoje kiam mi aŭdis ĝin, mi sentas, ke tio estas mia plej granda kulpo kontraŭ mia patro.
7 oktobro
“叫呀,你父亲要断气了。快叫呀!”衍太太说。“父亲!父亲!”我就叫起来。
“大声!他听不见。还不快叫?!”
“父亲!!!父亲!!!”
他已经平静下去的脸,忽然紧张了,将眼微微一睁,仿佛有一些苦痛。
“叫呀!快叫呀!”她催促说。
“父亲!!!”
“什么呢?……不要嚷。……不……。”他低低地说,又较急地喘着气,好一会,这才复了原状,平静下去了。“父亲!!!”我还叫他,一直到他咽了气。
我现在还听到那时的自己的这声音,每听到时,就觉得这却是我对于父亲的最大的错处。
十月七日。
〔1〕 本篇最初发表于一九二六年十一月十日《莽原》半月刊第一卷第二十一期。
〔2〕 S城 这里指绍兴城。
〔3〕 英洋 即“鹰洋”。
〔4〕 叶天士(1667—1746) 名桂,号香岩,江苏吴县人,清乾隆时名医。他的门生曾搜集其药方编成《临证指南医案》十卷。清代王友亮撰《双佩斋文集 ·叶天士小传》中,有以梧桐叶作药引的记载:“邻妇难产,他医业立方矣,其夫持问叶,为加梧叶一片,产立下。后有效之者,叶笑曰:‘吾前用梧叶,以值立秋故耳!今何益。’其因时制宜,不拘古法多此类,虽老于医者莫能测也。”
〔5〕 “医者,意也。” 语出《后汉书·郭玉传》:“医之为言,意也。腠理至微,随气用巧。”又宋代祝穆编《古今事文类聚》前集:“唐许胤宗善医。或劝其著书,答曰:‘医言意也。思虑精则得之,吾意所解,口不能宣也。’”
〔6〕 陈莲河 当指何廉臣(1860—1929),当时绍兴的中医。
〔7〕 平地木 即紫金牛,常绿小灌木,一种药用植物。
〔8〕 “虎神营” 清末端郡王载漪(文中说是刚毅,似误记)创设和率领的皇室卫队。李希圣在《庚子国变记》中说: “虎神营者,虎食羊而神治鬼,所以诅之也。”
〔9〕 轩辕岐伯 指古代名医。轩辕,即黄帝,传说中的上古帝王;岐伯,传说中的上古名医。今所传著名医学古籍《黄帝内经》,是战国秦汉时医家托名黄帝与岐伯所作。其中《素问》部分,用黄帝和岐伯问答的形式讨论病理,故后来常称医术高明者为“术精岐黄”。
〔10〕 中医什么学报 指《绍兴医药月报》。一九二四年春创刊,何廉臣任副编辑,在第一期上发表《本报宗旨之宣言》,宣扬“国粹”。
〔11〕 “ 罪孽深重祸延父母” 旧时一些人在父母死后印发的讣闻中,常有“不孝男××罪孽深重不自殒灭祸延显考(或显妣)……”等一类套话。
〔12〕 衍太太 作者叔祖周子传的妻子。
〔13〕 《高王经》 即《高王观世音》。据《魏书·卢景裕传》:“……有人负罪当死,梦沙门教讲经。觉时如所梦,默诵千遍,临刑刀折。主者以闻,赦之。此经遂行于世,号曰《高王观世音》。”旧俗在人死时,把《高王经》烧成灰,捏在死者手里,大概即源于这类故事,意思是死者到“阴间”如受刑时可减少痛苦。
--------------------------------------------------------------------------------
Notoj:
1.La trupo “Tigro-Dio” fakte estis trejnata de manĉura oficisto Zaiyi, ne Gangyi. La ĉina ideogramo 羊 por “ŝafo” kaj tiu por “fremda”洋 estas homofonoj, kaj tial uzante la simbolon de tigro kiu manĝas ŝafojn, li aludis, ke la trupo povis venki fremdulojn.
2.La dioj de medicino en ĉina mitologio.
3.Laŭ superstiĉo en la malnova Ĉinio, se tiu ĉi sutro estus bruligita kaj poste ties cindro estus metita en la manoj de la mortinto, li povis suferi malpli da turmento en Hadeso.