欢迎光临散文网 会员登陆 & 注册

La Bildlibro de Dudek Kvar Agoj de Fileca Obeemo 二十四孝图(中世对照)

2022-01-08 20:55 作者:汪哲咚汪  | 我要投稿

  La Bildlibro de Dudek Kvar Agoj de Fileca Obeemo 

    Mi ĉiam volas serĉi ĉiudirekte, proksime kaj malproksime, alte kaj malalte por akiri la plej, plej nigran malbenan vorton, per kiu mi malbenu unue ĉiun, kiu oponas kaj sabotas la aplikon de parola lingvo en verkado. Eĉ se homo efektive havas spiriton, kaj tiu ankoraŭ ekzistas post lia morto kaj tiu meritos esti sendita al Infero pro tiu ĉi venena intenco, mi ne pentos sed nepre malbenos unue ĉiun, kiu opinas kaj sabotas la parolan lingvon.

    我总要上下四方寻求,得到一种最黑,最黑,最黑的咒文,先来诅咒一切反对白话,妨害白话者。即使人死了真有灵魂,因这最恶的心,应该堕入地狱,也将决不改悔,总要先来诅咒一切反对白话,妨害白话者。

    Ekde la t.n.“literatura revolucio”[1] la libroj por infanoj, kvankam mizeraj kompare kun tiuj de Eŭropo, Ameriko kaj Japanio, ankoraŭ havas ilustraĵojn en akompano kun la teksto, kaj infanoj, nur se scipovas legi, povos kompreni tiujn librojn. Sed iuj homoj kun kaŝita intenco forte malpermesas ilin, ili ja volas ke en la mondo de infanoj estu nenia ĝojo. Hodiaŭ en beijing la termino “Mahuzi” estas ofte uzata por timigi infanojn. iuj diris, ke tio rilats al Ma Shumou, kiu konstruigis la Grandan Kanalon por la imperiestro Yangdi de Sui-dinastio kaj kiu, laŭ “Registro-libro de la Konstruado de la Kanalo”[2], vaporumis vivantajn infanojn. precize skribite, la termino devas esti “Ma la Huno”. Do, tiu Ma Shumou estis Huno. Sed, malgraŭ ĉu li estis Huno aŭ ne, ekzistis limo por lia manĝado de infanoj t.e., nur dum lia tuta vivo. Tamen, tiuj, kiuj sabotas parolan lingvon, ja estas pli malbonaj ol superakvego aŭ sovaĝaj rabbestoj, ilia influo estas tiel vasta kaj tiel longtempa, ke ĝi povas transformi la tutan Ĉinion en “ma la Huno”-n, kiu devoros ĉiujn infanojn en sian ventron.

    这些话,绅士们自然难免要掩住耳朵的,因为就是所谓“跳到半天空,骂得体无完肤,——还不肯罢休。”而且文士们一定也要骂,以为大悖于“文格”,亦即大损于“人格”。岂不是“言者心声也”么?“文”和“人”当然是相关的,虽然人间世本来千奇百怪,教授们中也有“不尊敬”作者的人格而不能“不说他的小说好”的特别种族。但这些我都不管,因为我幸而还没有爬上“象牙之塔”去,正无须怎样小心。倘若无意中竟已撞上了,那就即刻跌下来罢。然而在跌下来的中途,当还未到地之前,还要说一遍:—— 

    Pereon al ĉiuj, kiuj konspire murdas la parolan lingvon!

    只要对于白话来加以谋害者,都应该灭亡!

    Kompreneble, al tiuj paroloj la ĝentlemanoj inklinas ŝtopi al si la orelojn, ĉar tio estas la vortoj de tiu, kiu “saltas en la aeron kaj insultas ĝis ostoj kaj ne volas ĉesigi sian insulton”[3]. Ankaŭ la literaturistoj certe riproĉos, opiniante ke li severe malobeis la “literaturan tradicion” kaj konsekvence kaŭzas grandan perdon al la “homa digno”. Ĉu ne estas tia diro, ke “vortoj estas respegulo de l' koro”? Kompreneble “literaturo” kaj “homo” havas interrilaton, kvankam en tiu ĉi mondo troviĝas miloj da strangaĵoj, kaj ekzistas speco de profesoro kiu “ne respektas” la personecon de la verkisto sed ne povas “ne diri, ke li verkis bonajn novelojn”. Tamen ĉio ĉi tio ne ĝenas min, ĉar estas feliĉe ke mi ankoraŭ ne surrampis la “eburan turon”, kaj sekve mi ne bezonas esti tiel singardema. Se mi hazarde surrampus ĝin, do mi povus tuj fali suben. Tamen meze de mia falo, antaŭ ol mia tuŝiĝo kun la tero, mi ankoraŭ ripetos: Pereon al ĉiuj, kiuj konspire murdas la parolan lingvon!

    这些话,绅士们自然难免要掩住耳朵的,因为就是所谓“跳到半天空,骂得体无完肤,——还不肯罢休。”而且文士们一定也要骂,以为大悖于“文格”,亦即大损于“人格”。岂不是“言者心声也”么?“文”和“人”当然是相关的,虽然人间世本来千奇百怪,教授们中也有“不尊敬”作者的人格而不能“不说他的小说好”的特别种族。但这些我都不管,因为我幸而还没有爬上“象牙之塔”去,正无须怎样小心。倘若无意中竟已撞上了,那就即刻跌下来罢。然而在跌下来的中途,当还未到地之前,还要说一遍:—— 

    只要对于白话来加以谋害者,都应该灭亡!

    Ĉiufoje, kiam mi vidas la lernantojn kiuj legas ravite la krude presitan revuon “La Mondo de Infanoj”[4] aŭ similajn, mi ekmemoras tiujn belajn librojn por infanoj en aliaj landoj, kaj nature mi sentas bedaŭron por ĉinaj infanoj. Sed pensante pri la infanaĝo de mi mem kaj miaj junaj amikoj-kunlernantoj, mi ne povas ne opinii ke la hodiaŭaj infanoj estas feliĉaj kaj sentas malĝojon pro la por ĉiam forpasinta juneco. Kion ni havis tiam por legi? Iu ajn libro kun iomete da ilustraĵoj estis malpermesita de la instruisto en privata lernejo, t.e la “mentoro kiu gvidas la junulojn” tiutempe, kaj ni ricevis riproĉon, eĉ batojn sur niaj manplatoj pro nia legado de tia libro. Kiam miaj junaj kunlernantoj tro enuiĝis de la monotona legado de tiuj frazoj kiel “Ĉe komenco la homo estas bona laŭ naturo”, ili nur povis ŝtele turni sin al la unua folio pririgardi la monstran portreton de KuiXing[5] kun la surskribo “La Stelo de Literaturo Brilas Alte” por kontentigi sian infanecan amon al belecon. Tagon post tago ili rigardadis la samon, tamen en iliaj okuloj brilis tamen signoj de vekiĝo kaj ĝojo.

    每看见小学生欢天喜地地看着一本粗细的《儿童世界》之类,另想到别国的儿童用书的精美,自然要觉得中国儿童的可怜。但回忆起我和我的同窗小友的童年,却不能不以为他幸福,给我们的永逝的韶光一个悲哀的吊唁。我们那时有什么可看呢,只要略有图画的本子,就要被塾师,就是当时的“引导青年的前辈”禁止,呵斥,甚而至于打手心。我的小同学因为专读“人之初性本善”读得要枯燥而死了,只好偷偷地翻开第一叶,看那题着“文星高照”四个字的恶鬼一般的魁星像,来满足他幼稚的爱美的天性。昨天看这个,今天也看这个,然而他们的眼睛里还闪出苏醒和欢喜的光辉来。 

    Ekster la lernejo la malpermeso estis relative malpli rigora, sed tio rilatis nur min mem, ĉar ĉies cirkonstanco povis esti diferenca unu de la alia. Kion mi povis legi senskrupule antaŭ la publiko, estis La Dio Wenchang Rekompencas Virtojn kaj Notoj el jada Kalendaro[6], ambaŭ ilustritaj historioj pri repago al bono kaj al malbono en Hadeso, kie en nuboj staras la Dio de Tondro kaj la Diino de Fulmo kaj sur la tero ĉie troviĝas la Bovkapuloj kaj Ĉevalvizaĝuloj. Ne nur la “salto en la aeron” estis kontraŭa al la reguloj de Ĉielo, sed eĉ maldeca vorteto kaj ero da mispenso ricevis meritan repagon. Tamen tio ne estis demando de “persona malamo”, ĉar tie la diabloj kaj dioj havis la povon, kaj regis “justeco”, do nek regalado per festo nek surgenuiĝo estis utila, kaj ekzistis neniu elirejo tie. En la ĉina kosmo estas ege malfacile ne nur por esti homo, sed ankaŭ por esti eĉ fantomo. Tamen sin trovas fine multe pli bona loko ol la homa mondo, kie estas nek “ĝentlemano” nek “klaĉo”.

    在书塾之外,禁令可比较的宽了,但这是说自己的事,各人大概不一样。我能在大众面前,冠 冕堂皇地阅看的,是《文昌帝君阴骘文图说》和《玉历钞传》,都画着冥冥之中赏善罚恶的故事,雷公电母站在云中,牛头马面布满地下,不但“跳到半天空”是触犯天条的,即使半语不合,一念偶差,也都得受相当的报应。这所报的也并非“睚眦之怨”,因为那地方是鬼神为君,“公理”作宰,请酒下跪,全都无功,简直是无法可想。在中国的天地间,不但做人,便是做鬼,也艰难极了。然而究竟很有比阳间更好的处所:无所谓“绅士”,也没有“流言”。 

    Por esti sekura, la subtera mondo oni neniel pri laŭdu, precipe tiuj, kiuj ofte emas ion verki en la nuntempa Ĉinio, sub la regado de “onidiro”, kaj, en la tempo kiam bruas la argumento pri “konformiĝo de parolo al ago”. Ni devas preni averton el la pasintaj ekzemploj. Mi aŭdis, ke en respondo al demando de junulino, M.Arĝibaŝev foje diris: “Nur tiu, kiu povas trovi ĝojon en la vivo mem, povas daŭre vivi, dum kiu povas trovi nenion, tiu prefere mortu.” Sekve iu nomata Miĥailov lin mokinsultis per letero: “...En tiu ĉi okazo, kun perfekta sincereco mi admonas, ke vi feliĉigu vin mem per memmortigo, ĉar unue tio komformas al logiko, kaj due tio montras, ke vi estas tiel honesta en ago kiel en parolo.”

    阴间,倘要稳妥,是颂扬不得的。尤其是常常好弄笔墨的人,在现在的中国,流言的治下,而又大谈“言行一致”的时候。前车可鉴,听说阿而志跋绥夫曾答一个少女的质问说,“惟有在人生的事实这本身中寻出欢喜者,可以活下去。倘若在那里什么也不见,他们其实倒不如死。”于是乎有一个叫作密哈罗夫的,寄信嘲骂他道,“……所以我完全诚实地劝你自杀来祸福你自己的生命,因为这第一是合于逻辑,第二是你的言语和行为不至于背驰。” 

    Tiu argumento fakte estas nenio alia ol murdo, kaj tio estas kiel Miĥailov trovis ĝojon en sia vivo. Arĝibaŝev nur multe grumblis sed ne memmortigis. kio okazis poste al s-ro Miĥailov, mi ne scias. Tiu ĝojo perdiĝis, sed eble li trovus “ion” alian. Certe, “en tia tempo kiel la nuna, kuraĝeco estas sekura vojo; pasio havis neniom da danĝero.”

    其实这论法就是谋杀,他就这样地在他的人生中寻出欢喜来。阿尔志跋绥夫只发了一大通牢骚,没有自杀。密哈罗夫先生后来不知道怎样,这一个欢喜失掉了,或者另外又寻到了“什么”了罢。诚然,“这些时候,勇敢,是安稳的;情热,是毫无危险的。” 

    Tamen, pri hadeso finfine mi jam laŭdis, kaj estas jam neeble nuligi mian laŭdon. Kvankam mi riskis esti akuzata pri “nekonformiĝo inter parolo kaj ago”, sed mi sentas iomete da kontento pro tio ke efektive mi neniam akceptis eĉ duonmoneron da subvencio de la reĝo de Hadeso aŭ de la malpli superaj diabloj. Nun ĉio estis dirita, mi do daŭrigu mian verkon.

    然而,对于阴间,我终于已经颂扬过了,无法追改;虽有“言行不符”之嫌,但确没有受过阎王或小鬼的半文津贴,则差可以自解。总而言之,还是仍然写下去罢:—— 

    Ĉiuj bildoj pri hadeso, kiujn mi legis, estis senescepte en la malnovaj libroj konservitaj de mia familio, kaj neniu el ili apartenas al mi mem. la unua bildlibro, kiun mi akiris, estis donacita de iu pliaĝa parenco:La Bildlibro de Dudek Kvar Agoj de Fileca Obeemo [7].Kvankam nur tre maldika libreto, ĝi enhavis bildojn kun tekstoj super ili, kaj en ĝi la fantomoj estis malpli multaj ol la homoj; krome, ĝi apartenis nur al mi sola, sekve tio igis min ege ĝoja. La historioj en ĝi verŝajne estis bone konataj de ĉiuj, eĉ de tiuj analfabetoj kiel A-Chang, kiu ankaŭ scipovis flue rakonti nur post ekrigardo al la bildo. Sed tuj post mia ĝojo sekvis elreviĝo, ĉar post kiam mi petis iun rakonti al mi la dudek kvar historiojn, mi eksciis ke la “fileca obeemo” estas tiel malfacila, kaj tute vaporiĝis for mia antaŭa revo fariĝi obeema filo.

    我所看的那些阴间的图画,都是家藏的老书,并非我所专有。我所收得的最先的画图本子,是一位长辈的赠品:《二十四孝图》。这虽然不过薄薄的一本书,但是下图上说,鬼少人多,又为我一人所独有,使我高兴极了。那里面的故事,似乎是谁都知道的;便是不识字的人,例如阿长,也只要一看图画便能够滔滔地讲出这一段的事迹。但是,我于高兴之余,接着就是扫兴,因为我请人讲完了二十四个故事之后,才知道“孝”有如此之难,对于先前痴心妄想,想做孝子的计划,完全绝望了。 

    Ĉu “la homo estas bona laŭ naturo” ? Tio ne estas la problemo kiun mi volas pristudi nun. Tamen mi ankoraŭ malklare memore memoras, ke dum mia infanaĝo mi neniam intencis devii de mia fila devo, kaj mi ja tre volis esti bona filo. Sed pro mia infaneca senscio mi nur opiniis, ke tio signifas nenion alian krom “obei”,“submetiĝi” kaj, kiam mi estos plenkreska, bone nutri miajn maljunajn gepatrojn. Nur post kiam mi ricevis tiun ĉi lernolibron pri fileca obeemo, mi eksciis, ke tio ne estas tiel facila kiel mi pensis. La afero estis dekoble, eĉ centoble pli malfacila.

    “人之初,性本善”么?这并非现在要加研究的问题。但我还依稀记得,我幼小时候实未尝蓄意忤逆,对于父母,倒是极愿意孝顺的。不过年幼无知,只用了私见来解释“孝顺”的做法,以为无非是“听话”,“从命”,以及长大之后,给年老的父母好好地吃饭罢了。自从得了这一本孝子的教科书以后,才知道并不然,而且还要难到几十几百倍。

Kompreneble estis kelkaj ekzemploj, kiujn mi povis imiti, t.e., “Zilu portis rizojn” aŭ “Huang Xiang malvarmigis kapkusenon” ks. Estis ankaŭ ne malfacile ŝtelmeti oranĝon en mian poŝon imitante Lu Ji, nur se estus riĉulo kiu invitus min al festeno. Al lia demando: “S-ro Lusin, kial vi kiel gasto enpoŝigis oranĝon?” Mi estus respondanta surgenuiĝe; “Ĉar mia panjo amas oranĝon, mi ja volas kunporti ĝin al ŝi.”La riĉulo ege admirus, kaj mi akirus bonfamon pro mia fileca obeemo kaj tio ankaŭ ne bezonus grandan penon.

    其中自然也有可以勉力仿效的,如“子路负米”,“黄香扇枕”之类。“陆绩怀桔”也并不难,只要有阔人请我吃饭。“鲁迅先生作宾客而怀橘乎?”我便跪答云,“吾母性之所爱,欲归以遗母。”阔人大佩服,于是孝子就做稳了,也非常省事。

    “Plori por ke la Bambuoj kreskigi Bambuidojn” prezentas sin dubinda. Mi timis ke mia sincereco ne kapablus tiel kortuŝi la Ĉielon kaj Teron. Tamen, se miaj larmoj ne povus kreskigi bambuidojn, la afero ne pli gravus ol perdi vizaĝon, sed “Kuŝi sur Glacio por Akiri karpon” ja estis demando de vivo aŭ morto. la klimato de mia hejmloko estas tiel varma, ke en la frosta vintro estiĝas sur la akvo nur maldika tavolo da glacio. Se iu infano kvankam malpeza ekkuŝus sur la glacio—pum!—la glacio certe rompiĝus kaj ĝi enfalus en la akvon antaŭ ol karpo alnaĝus. Sendube la fileca obeemo neplenumita spite al la risko de vivo kortuŝus la Dion kaj ekaperus neatendita miraklo. Sed tiam mi estis ankoraŭ tro juna por kompreni tion.

    “哭竹生笋”就可疑,怕我的精诚未必会这样感动天地。但是哭不出笋来,还不过抛脸而已,到“卧冰求鲤”,可就有性命之虞了。我乡的天气是温和的,严冬中,水面也只结一层薄冰,即使孩子的重量怎样小,躺上去,也一定哗喇一声,冰破落水,鲤鱼还不及游过来。自然,必须不顾性命,这才孝感神明,会有出乎意料之外的奇迹,但那时我还小,实在不明白这些。 

    La du rakontoj, kiujn mi trovis plej malfacile kompreneblaj, eĉ abomenindaj, estas “La Maljuna Laizi Amuzas Siajn Gepatrojn” kaj “Guo Ju Enterigis Sian Filon”.

    其中最使我不解,甚至于发生反感的,是“老莱娱亲”和“郭巨埋儿”两件事。

    Nun mi ankoraŭ memoras miajn malsamjn reagojn al la du: la unua estas maljunulo kuŝanta antaŭ siaj gepatroj, la alia—infaneto tenita en la brakoj de sia patrino. Ambaŭ ili tenis en sia mano bumbumilon, kio estis vere aminda ludilo konata en Beijing kiel tambureto, kies antikva nomo estis tao. Laŭ la vortoj de Zhu Xi [8], “La tao estas malgranda tambureto kun ambaŭ oreloj kiuj, kiam oni turnas ĝian tenilon, frapiĝas sur la ledaj folioj”, eligante sonojn “bum-bum”. Tamen tiu objekto ne decas por la maljuna Laizi, kiu devas sinapogi per lambastono. Lia nuna aspekto simple estas afekto kaj sekve estas indignindaĵo por la infano. Mi ne rigardis tiun bildon la duan fojon. Kiam mi venis al tiu ĉi folio, mi tuj rapide turnis ĝin.

    我至今还记得,一个躺在父母跟前的老头子,一个抱在母亲手上的小孩子,是怎样地使我发生不同的感想呵。他们一手都拿着“摇咕咚”。这玩意儿确是可爱的,北京称为小鼓,盖即〖上兆下鼓〗也,朱熹曰:“〖上兆下鼓〗,小鼓,两旁有耳;持其柄而摇之,则旁耳还自击,”咕咚咕咚地响起来。然而这东西是不该拿在老莱子手里的,他应该扶一枝拐杖。现在这模样,简直是装佯,侮辱了孩子。我没有再看第二回,一到这一叶,便急速地翻过去了。 

    Jam delonge perdiĝis la tiama Bildlibro de Dudek Kvar Agoj de Fileca Obeemo. La kopio, kiun mi nun posedas, enhavas ilustraĵojn fare de la japano Oda Umisen. En ĝi la rakonto pri la maljuna Laizi tekstas jene: “En aĝo 70-jara li neniam nomis sin maljuna, sed ofte portis sur si buntajn vestojn kaj ludis kvazaŭ infano apud siaj gepatroj. Li ankaŭ ofte prenis akvon al la halo kaj ŝjanigis sin fali teren kaj ekploris kvazaŭ bebo por amuzi la gepatrojn.” Probable la rakonto en mia malnova kopio estas simila al tio. Kio kaŭzis mian abomenon estas lia ŝajna falo. Plejmulto de la infanoj obeemaj aŭ malobeemaj ne volis hipokriti, kaj kiam ili aŭskultas rakonton, ili montras malŝaton, se tiuj estas mensogoj. Ĉiu ajn, nur se tiu iomete atentas la infanan psikologion, scias tion.

    那时的《二十四孝图》,早已不知去向了,目下所有的只是一本日本小田海儇所画的本子,叙老莱子事云:“行年七十,言不称老,常著五色斑斓之衣,为婴儿戏于亲侧。又常取水上堂,诈跌仆地,作婴儿啼,以娱亲意。”大约旧本也差不多,而招我反感的便是“诈跌”。无论忤逆,无论孝顺,小孩子多不愿意“诈”作,听故事也不喜欢是谣言,这是凡有稍稍留心儿童心理的都知道的。

    Tamen, se ni esploras la pli malnovajn tekstojn, ni trovas ke la maljuna Laizi ankoraŭ ne estis tiel hipokrita. La “Biografioj de Obeemaj Filoj” de Shi Jueshou rakontis; “La maljuna Laizi...ofte surportis buntajn vestojn por plaĉi al siaj gepatroj. Foje, ascendante la ŝtuparon al la halo kun trinkakvo por la gepatroj, li falis, kaj por ne malĝojigi la gepatrojn, li ekkuŝis sur la tero kaj ploris kvazaŭ bebo.”(Vd. la kajeron 413 el la Imperia Enciklopedio de la Taiping-Erao [9]). Tio verŝajne estas pli prudenta ol la nuna teksto. Sed oni ne scias kial la ĝentlemanoj de la pli posta tempo nepre ŝanĝis lin en hipokritulon kaj nur tiam ili sentis. sin kontentaj. Kiam Deng Bodao [10] forlasis sian filon por savi sian nevon, li supozeble nur “forlasis” lin kaj faris nenion pli, sed la ventkapuloj denove penis diri, ke li ligis sian filon sur la arbo por ke li ne povus kursekvi ilin. Kiel oni “prenis afektemon kiel ion interesan”, tiel oni ankaŭ prenis senhumanecon kiel moralon. Tio estas kalumnio al la antikvuloj kaj misinstruo al la nuntempluloj. La rakonto pri la maljuna Laizi estas ekzemplo de tia tipo.Rigardate de konfuceanoj-moralistoj kiel modelo de ideala senmakuleco, li fakte jam formortis en la koro de la infanoj.

    然而在较古的书上一查,却还不至于如此虚伪。师觉授《孝子传》云,“老莱子……常衣斑斓之衣,为亲取饮,上堂脚跌,恐伤父母之心,僵仆为婴儿啼。”(《太平御览》四百十三引)较之今说,似稍近于人情。不知怎地,后之君子却一定要改得他“诈”起来,心里才能舒服。邓伯道弃子救侄,想来也不过“弃”而已矣,昏妄人也必须说他将儿子捆在树上,使他追不上来才肯歇手。正如将“肉麻当作有趣”一般,以不情为伦纪,诬蔑了古人,教坏了后人。老莱子即是一例,道学先生以为他白璧无瑕时,他却已在孩子的心中死掉了。 

    Sed vere kompatinda estas la filo de Guo Ju ludanta bumbumilon. En la brakoj de sia patrino li ĝoje ridetas, dum lia patro estas fosanta kavon por lin enterigi. La klarigo diras: “Guo Ju de han-dinastio estis malriĉa. Lia patrino ofte dividis sian manĝaĵon kun lia trijara fileto. Guo diris al sia edzino: Ni estas tiel malriĉa ke ni ne kapablas provizi nian patrinon per sufiĉe da manĝaĵo kaj tamen nia filo deprenis ĝin. Ĉu ni enterigu lin?” Sed en la “Vivoj de Obeemaj Filoj” de Liu Xiang estas alia, iom diferenca rakonto. La familio de Guo Ju estis riĉa, sed la riĉaĵon li ĉiom disdonis al siaj du junaj fratoj. Lia filo estis ĵusnaskita, ne trijara. La konkluda parto estis simila: “Li fosis kavon du futojn profundan kaj trovis vazon da oro kun surskribo: Jen donaco de la Ĉielo al Guo Ju, nek oficistoj nek aliaj homoj rajtas ĝin alpreni!”

    至于玩着“摇咕咚”的郭巨的儿子,却实在值得同情。他被抱在他母亲的臂膊上,高高兴兴地笑着;他的父亲却正在掘窟窿,要将他埋掉了。说明云,“汉郭巨家贫,有子三岁,母尝减食与之。巨谓妻曰,贫乏不能供母,子又分母之食。盍埋此子?”但是刘向《孝子传》所说,却又有些不同:巨家是富的,他都给了两弟;孩子是才生的,并没有到三岁。结末又大略相象了,“及掘坑二尺,得黄金一釜,上云:天赐郭巨,官不得取,民不得夺!” 

    Komence mi efektive ege maltrankviliĝis pro tiu infano kaj sentis min malŝarĝita nur kiam la vazo da oro estis elfosita. Tamen mi jam ne nur ne plu kuraĝis mem fariĝi obeema filo, sed mi eĉ timis ke mia patro fariĝos tia. En tiu tempo nia familio turniĝis al dekadenco kaj mi ofte aŭdis de miaj gepatroj ke ili ĉagreniĝas pro la vivtenado kaj mia avino estis maljuna. Se mia patro sekvis la ekzemplon de Guo Ju, do, kiun li enterigos ĝuste estas mi, ĉu ne? Se la afero okazos ekzakte kiel en la pasinteco, kaj li ankaŭ elfosos vazon da oro, sendube tio estos feliĉo ĉiele granda. Sed, kvankam mi estis ankoraŭ juna tiutempe, verŝajne mi ankaŭ komprenis ke tiu hazarda koincidaĵo malfacile okazos en la mondo.

    我最初实在替这孩子捏一把汗,待到掘出黄金一釜,这才觉得轻松。然而我已经不但自己不敢再想做孝子,并且怕我父亲去做孝子了。家境正在坏下去,常听到父母愁柴米;祖母又老了,倘使我的父亲竟学了郭巨,那么,该埋的不正是我么?如果一丝不走样,也掘出一釜黄金来,那自然是如天之福,但是,那时我虽然年纪小,似乎也明白天下未必有这样的巧事。 

    Rememorante tion nun, mi sentas ke mi estis vere ege stulta. Ĉar hodiaŭ mi scias, ke fakte neniu volas observi tiujn malnovajn fetiĉojn. Tre ofte publikiĝas artikoloj kaj telegramoj pri observo de ordo kaj moraloj, sed ege malofte oni vidas ke ĝentlemano kuŝas nuda sur glacio aŭ generalo desaltas de sia aŭto por transporti rizon. Krome, mi estis jam elkreskinta, leginta kelkajn malnovajn librojn kaj aĉetinta kelkajn novajn—La Imperia Enciklopedio de la Taiping-erao, La Vivoj de Antikvaj Obeemaj Filoj [11], La Populacia Problemo, Generlimigo, La Dudeka Jarcento Apartenos al la Infanoj ks.—do mi havas sufiĉe da argumentoj por oponi enterigon. Tamen tago tagon sekvas, sed ne similas. En tiuj tagoj mi efektive estis iom timema: se la profunda kavo elfosiĝis, sed aperis neniom da oro, do kune kun la bumbumilo mi estus enterigita, kovrita per tero kaj poste firme tretita. Ĉu estus ankoraŭ iu elirejo? Kvankam mi pensis, ke tia afero ne okazus, sed ekde tiam mi Xiam timis aŭdi, ke miaj gepatroj plendis pri malriĉeco, kaj timis vidi mian blankharan avinon, ĉiam sentante ke ne troviĝas sufiĉe da loko por ni ambaŭ aŭ, ke almenaŭ ŝi faras minacon al mia vivo. Poste, tiu impreso malfortiĝis tagon post tago, sed ties postsigno restis ĝis ŝia forpaso—tio verŝajne estas neniel antaŭvidebla por la konfuceano, kiu donacis al mi La Bildlibron de Dudek Kvar Agoj de Fileca Obeemo. 

10 majo

    现在想起来,实在很觉得傻气。这是因为现在已经知道了这些老玩意,本来谁也不实行。整饬伦纪的文电是常有的,却很少见绅士赤条条地躺在冰上面,将军跳下汽车去负米。何况现在早长大了,看过几部古书,买过几本新书,什么《太平御览》咧,《古孝子传》咧,《人口问题》咧,《节制生育》咧,《二十世纪是儿童的世界》咧,可以抵抗被埋的理由多得很。不过彼一时,此一时,彼时我委实有点害怕:掘好深坑,不见黄金,连“摇咕咚”一同埋下去,盖上土,踏得实实的,又有什么法子可想呢。我想,事情虽然未必实现,但我从此总怕听到我的父母愁穷,怕看见我的白发的祖母,总觉得她是和我不两立,至少,也是一个和我的生命有些妨碍的人。后来这印象日见其淡了,但总有一些留遗,一直到她去世——这大概是送给《二十四孝图》的儒者所万料不到的罢。 

五月十日。

--------------------------------------------------------------------------------

Notoj:

1. T.e.,literaturaj reformoj dum la Kvara-maja Movado de 1919.

2. Romano en la 10-a(?) jc.

3. Travestio de prof. Chen Xiying kontraŭ Lusin.

4. Semajna gazeto publikigita tiutempe.

5. La dio de literaturo en antikva ĉina mitologio.

6. Du malnovaj religiaj libroj.

7. Kompilita de Guo Jujing en la 14-a jc.

8. Zhu Xi(1130-1200), fama konfuceanisma klerulo, kiu plue evoluigis kaj sistemigis la novan konfuceanisman filozofion de Chen Hao kaj Chen Yi en la Norda Song-dinastio(960-1127), estis reprezentanto de Konfuceanismo en la pli malfrua periodo de ĉina feŭda socio.

9. Enciklopedio konsistanta el mil libroj kompilita de Li Fang(925-996) kc.

10. Deng Bodao(?-326) de Jin-dinastio laŭdire forlasis sian propran filon por savi sian nevon dum sia forkuro de la malamiko.

11. Kompilita de Mao Panlin en Qing-dinastio(1644-1911) surbaze de fruaj rakontoj pri obeemaj filoj.


La Bildlibro de Dudek Kvar Agoj de Fileca Obeemo 二十四孝图(中世对照)的评论 (共 条)

分享到微博请遵守国家法律