欢迎光临散文网 会员登陆 & 注册

Postskribo 后 记(中世对照)

2022-03-27 10:55 作者:汪哲咚汪  | 我要投稿

Postskribo

    En la komenco de mia tria eseo pri La Bildlibro de Dudek Kvar Agoj de Fileca Obeemo, mi diris ke la termino “Mahuzi” uzata en Beijing por timigi infanojn devas esti “Ma la Huno”, ĉar ĝi aludis Ma Shumou, kiun mi prenis por Huno. Nun mi trovas, ke mi eraris. Hu estis la unua nomo de Generalo Ma Shumou. Tio montriĝas en Notoj por Liberaj Momentoj [1] de Li Jiwen en Tang-dinastio. La patro kun la titolo “Refuto al la Aserto ke Ma Shumou estis Huno” tekstas jene:

    我在第三篇讲《二十四孝》的开头,说北京恐吓小孩的“马虎子”应作“麻胡子”,是指麻叔谋,而且以他为胡人。现在知道是错了,“胡”应作“祜”,是叔谋之名,见唐人李济翁做的《资暇集》卷下,题云《非麻胡》。原文如次:

    “Kutime oni timigas la infanojn per la diro 'Jen Mahuzi alvenas!'. Tiu, kiu ne scias la originon de la diro, ĉiam imagis Ma kiel dion barbozan kiu estas severa esploranto de la krimoj de homoj; fakte tio estas erara. En Sui-dinastio estis severa kaj kruela generalo nomata Ma Hu, al kiu la imperiestro Yangdi komisiis la taskon konstruigi la Grandan Kanalon en Bianliang. Li estis tiel potenca, ke eĉ infanoj ektimis aŭdante pri li kaj ili timigis unu la alain per la diro:'Jen Mahuzi alvenas!'. En neperfekta infana parolo la “Hu” ŝanĝiĝis en“Hunon”.

    Tio ĝuste similas al la kazo de Generalo Hao Pin, prefekto de Jing dum la regado de la imperiestro xianzong. Li tiel teruris la barbarojn, ke ili haltigis la ploradon de siaj infanoj per mencio de lia nomo. Ali-ekzemple, en la tempo de la imperiestro Wuzong, la vilaĝaj infanoj ankaŭ ofte timigis unu la alian dirante: “Jen prefekto Xue alvenas!” ja estas multe da similaj ekzemploj, kaj tion pruvis ankaŭ la registro en Noton de Wei-regno ke Zhang Liao estis nomata monstro.” (Noto de la aŭtoro: La Templo de Ma Hu troviĝas en Suiyang. Li Pi, la reganto de Fufang, estis lia posteulo, kiu rekonstruigis monumenton tie.)

    俗怖婴儿曰:麻胡来!不知其源者,以为多髯之神而验刺者,非也。隋将军麻祜,性酷虐,炀帝令开汴河,威棱既盛,至稚童望风而畏,互相恐吓曰:麻祜来!稚童语不正,转祜为胡。只如宪宗朝泾将郝(王比),蕃中皆畏惮,其国婴儿啼者,以〖王比〗怖之则止。又,武宗朝,闾阎孩孺相胁云:薛尹来!咸类此也。况《魏志》载张文远辽来之明证乎?(原注:麻祜庙在睢阳。鹿阝方节度李丕即其后。丕为重建碑。)

    Do mi, laŭ mia kono, ĝuste similis al “tiu, kiu ne scias la originon de la diro” en Tang-dinastio kaj vere meritis esti mokata jam antaŭ mil jaroj. Mi povas fari nenion ol amare ridi. Sed mi ne scias, ĉu la monumento de la Templo de Ma hu ankoraŭ restas en Suiyang aŭ la teksto ankoraŭ estas konservita en la lokaj registroj. Se jes, ni havos la eblon legi pri liaj realaj meritoj, kiuj estis kontraŭaj al tiuj priskribitaj en la novelo Konstruado de la Kanalo.

    原来我的识见,就正和唐朝的“不知其源者”相同,贻讥于千载之前,真是咎有应得,只好苦笑。但又不知麻祜庙碑或碑文,现在尚在睢阳或存于方志中否?倘在,我们当可以看见和小说《开河记》所载相反的他的功业。

    Ĉar mi volis trovi kelkajn ilustraĵojn, s-ro Chang Weijun kolektis por mi multajn materialojn en Beijing, inter kiuj kelkaj libroj estis neniam viditaj de mi, ekz-e,La Bildlibro de Dudek Kvar Agoj de Fileca Obeemo de Hu Wenbing el Suzhou, eldonita en 1879, la kvina jaro de Guangxu. La vorto “Kvardek” estis skribita kiel 卌 kun piednoto ke ĝi estis prononcata kiel xi. Mi vere ne povas kompreni kial li volis tiel ĝeni sin anstataŭ simple skribi “kvardek”. La rakonto kiu temis pri Guo Ju enteriganta sian filon kaj kiun mi malkontentis, jam estis forigita kelkajn jarojn antaŭ mia naskiĝo. La antaŭparolo diris:

    因为想寻几张插画,常维钧兄给我在北京搜集了许多材料,有几种是为我所未曾见过的。如光绪己卯(1879)肃州胡文炳作的《二百卌孝图》—原书有注云:“卌读如习。”我真不解他何以不直称四十,而必须如此麻烦—即其一。我所反对的“郭巨埋儿”,他于我还未出世的前几年,已经删去了。序有云:

    “...La Bildlibro de Dudek Kvar Agoj de Fileca Obeemo publikigita de la eldonistoj estas bonega libro, sed ĝia rakonto pri Guo Ju kiu enterigis sian filon viva, ne estas sekvinda ekzemplo akordiĝanta nek kun rezono nek kun humanaj sentoj...Mi estas tiel impertinenta ke mi aŭdacas preni sur min la taskon fari novan eldonon. Mi forstrekis ĉion ekscesan kio nur celas ĉasi al si renomon kaj rezervis nur tiujn kiuj ne estas ekstravagancaj kaj povas esti ekzemploj por ĉiuj. Ilin mi dividis en ses kategoriojn.”

    ……坊间所刻《二十四孝》,善矣。然其中郭巨埋儿一事,揆之天理人情,殊不可以训。……炳窃不自量,妄为编辑。凡矫枉过正而刻意求名者,概从割爱;惟择其事之不诡于正,而人人可为者,类为六门。……

    La kuraĝo de tiu s-ro Hu de Suzhou efektive vekis mian admiron. Sed mi pensas, ke tiun saman opinion havas probable ne malmultaj homoj, kaj eĉ de longa tempo, tamen plejparto el ili nur ne kuraĝas tiel kategorie forstreki aŭ skribe esprimi sian opinion. Ekz-e, la Bildlibro de Cent Agoj de fileca Obeemo [2] publikigita en 1872, la dekunua jaro de Tongzhi, enhavas antaŭparolon de Zheng Ji (alinome: Zheng Jichang), kiu tekstas jene:

    这位肃州胡老先生的勇决,委实令我佩服了。但这种意见,恐怕是怀抱者不乏其人,而且由来已久的,不过大抵不敢毅然删改,笔之于书。如同治十一年(1872)刻的《百孝图》,前有纪常郑绩序,就说:

    “...Lastatempe la moralo dekadencas tagon post tago kaj ankaŭ la malnovaj kutimoj degeneras tiel ke oni forgesas ke la fileca obeemo ja naskiĝis de homa naturo, sed rigardis ĝin kiel ion apartan. Ili elektas tiujn rakontojn pri la antikvuloj kiuj sin ĵetis en fornon [3] aŭ enterigis sian filon viva, kaj rigardas tion kiel kruelan kaj kontraŭracian, kaj ili akuzas tiujn, kiuj detranĉis sian karnon aŭ senintestigis sin, pri kulpo difekti la korpon dotitan de siaj gepatroj. Ili ne konscias, ke la fileca obeemo estas afero de sento sed ne de ekstera formo, kaj ke ĝi havas nek fiksan formon, nek fiksan plenummanieron. La fileca obeemo en antikveco eble ne konvenas por la nuna bezono, kaj ankaŭ oni hodiaŭ ne devas entute imiti la okazintaĵoj de la pasinteco. Pro tio ke la tempo kaj loko estas malsamaj, diferenciĝas ankaŭ la homoj kaj iliaj kondutoj, tamen ilia fileca obeemo restas la sama. Zixia [4] diris, ke homo devas peni per ĉiuj fortoj servi al siaj gepatroj. Tial se oni demandus al Konfuceo kiel plenumi filecan obeemon, lia respondo certe varias laŭ malsamaj kazoj...”

    ……况迩来世风日下,沿习浇漓,不知孝出天性自然,反以孝作另成一事。且择古人投炉埋儿为忍心害理,指割股抽肠为损亲遗体。殊未审孝只在乎心,不在乎迹。尽孝无定形,行孝无定事。古之孝者非在今所宜,今之孝者难泥古之事。因此时此地不同,而其人其事各异,求其所以尽孝之心则一也。子夏曰:事父母能竭其力。故孔门问孝,所答何尝有同然乎?……

    El tio ni povas klare vidi, ke en la regperiodo de Tongzhi kelkaj jam konsideris la agon “enterigi la infanon viva” kiel “kruelan kaj kontraŭracian”. Tamen la vidpunkton de tiu s-ro Zheng Ji mi ankoraŭ ne bone komprenas. Verŝajne li diris, ke ni ne bezonas sekvi tiajn ekzemplojn, sed samtempe ne necesas konsideri tion kiel eraran.

    则同治年间就有人以埋儿等事为“忍心害理”,灼然可知。至于这一位“纪常郑绩”先生的意思,我却还是不大懂,或者象是说:这些事现在可以不必学,但也不必说他错。

    La origino de tiu Bildlibro de Cent Agoj de fileca Obeemo estas iom neordinara: ĝi estis rezulto de la legado de Novaj Poemoj pri Cent Belulinoj [5] verkita de iu Yan el orienta Guangdong. Dum Yan insistis pri virina ĉarmo, tiu ĉi aŭtoro insistis pri fileca obeemo, kaj tio montris kiel entuziasme li defendis la moralon. Tamen, kvankam tiu libro estis kompilita de Yu Baozhen (alinome: Yu Lanpu) de Kuaiji, t.e., de mia samlokano, sed mi ankoraŭ devas diri la veron, ke ĝi ne estas tre bona. Ekz-e, en la noto de la rakonto pri Mulan kiu militservis anstataŭ sia patro [6], li atribuis tion al “Sui Shi”(Historio de Sui-dinastio). Libro kun tiu titolo ja ne ekzistas. Se li volis mencii “Sui Shu” (Libron pri Sui-dinastio), ĝi tamen enhavas nenion pri Mulan.

    这部《百孝图》的起源有点特别,是因为见了“粤东颜子”的《百美新咏》而作的。人重色而己重孝,卫道之盛心可谓至矣。虽然是“会稽俞葆真兰浦编辑”,与不佞有同乡之谊,—但我还只得老实说:不大高明。例如木兰从军的出典,他注云:“隋史”。这样名目的书,现今是没有的;倘是《隋书》,那里面又没有木兰从军的事。

    Tamen ĝuste tiu libro estis represita per litografio de Shanghai-a eldonejo en 1920, la naŭa jaro de la Ĉina Respubliko, kun la plilongigita titolo: Kompleta Eldono de la Bildlibro de Cent Agoj de fileca Obeemo de Viroj kaj Virinoj. Sur la unua paĝo, en malgrandaj literoj, estis la vortoj: Bonaj Modeloj por Familia Edukado. Ankaŭ aldoniĝis la antaŭparolo de iu Wang Ding (alinome: Wang Dacuo) de Suzhou, kiu komenciĝis per lamento simila al tiu de s-ro Zheng Ji de Tongzhi-regperiodo:

    而中华民国九年(1920),上海的书店却偏偏将它用石印翻印了,书名的前后各添了两个字:《男女百孝图全传》。第一叶上还有一行小字道:家庭教育的好模范。又加了一篇“吴下大错王鼎谨识”的序,开首先发同治年间“纪常郑绩”先生一流的感慨:

    “Depost kiam la eŭropa influo disvolviĝis orienten, la kleruloj interne de la Kvar maroj multe parolis pri libereco kaj egaleco, tiel ke la moralo tagon post tago degeneras kaj la koro de la homoj tagob post tago fariĝas pli kaj pli perversa, senskrupula kaj senhonta, kaj ili aŭdacas fari ĉion malbonan, elmetas sin al riskoj kaj apogas sin al siaj ŝancoj por iri antaŭen. Tiuj, kiuj sin tenas per honesteco, skrupuleco kaj memregado, estas vere malfortaj...Mi konstatas, ke la krueleco kaj kontraŭracieco en tiu ĉi mondo preskaŭ similas al la senkoreco de Chen Shubao [7]. Se tiu ĉi tendenco daŭros nekatenite, ho kiel la fino fariĝos?...”

    慨自欧化东渐,海内承学之士,嚣嚣然侈谈自由平等之说,致道德日就沦胥,人心日益浇漓,寡廉鲜耻,无所不为,侥幸行险,人思幸进,求所谓砥砺廉隅,束身自爱者,世不多睹焉。……起观斯世之忍心害理,几全如陈叔宝之无心肝。长此滔滔,伊何底止?。……

    Chen Shubao eble estus tiel malsaĝa, ke li ŝajnis entute “senkora”, tamen estas iom nejuste preni lin kiel ekzemplon de senracia krueleco, kiam kelkaj uzis tiajn terminojn por priskribi Guo Ju kiu enterigis sian filon viva kaj Li E kiu sin ĵetis en fornon.

    其实陈叔宝模胡到好象“全无心肝”,或者有之,若拉他来配“忍心害理”,却未免有些冤枉。这是有几个人以评“郭巨埋儿”和“李娥投炉”的事的。

    Tamen, en kelkaj rilatoj la homa koro verŝajne estas degeneranta. Depost la publikigo de Sekretoj inter Viroj kaj Virinoj, kaj Nova Tezo pri Geiĝo de Viroj kaj Virinoj multaj libroj publikigitaj en Shanghai emas uzi la vortojn “viroj kaj virinoj” en siaj titoloj. Nun tiuj vortoj estas eĉ aldonitaj al la Bildlibro de Cent Agoj de fileca Obeemo, kiu estas publikigita “por reĝustigi la menson de la homoj kaj plibonigi ilian moralon”. Tio estas probable neniam imagebla por s-ro Yu Baozhen de Kuaiji, kiu pledis por la fileca obeemo pro sia malkontento pri la Novaj Poemoj pri Cent Belulinoj.

    至于人心,有几点确也似乎正在浇漓起来。自从《男女之秘密》、《男女交合新论》出现后,上海就很有些书名喜欢用“男女”二字冠首。现在是连“以正人心而厚风俗”的《百孝图》上也加上了。这大概为因不满于《百美新咏》而教孝的“会稽俞葆真兰浦”先生所不及料的罢。

    Paroli pri la fileca obeemo, “la plej grava el ĉiuj virtoj” kaj subite iri flanken al “viroj kaj virinoj” eble ŝajnas frivola kaj eĉ perversa. Tamen mi volas profiti de la okazo por diri ion pri tiu ĉi temo. Kompreneble mi provos paroli mallonge.

    从说“百行之先”的孝而忽然拉到“男女”上去,仿佛也近乎不庄重,—浇漓。但我总还想趁便说几句,—自然竭力来减省。

    Mi kuraĝas diri, ke ni ĉinoj, eĉ parolante pri “la plej grava el ĉiuj virtoj”, ne povas ne pensi pri viroj kaj virinoj.Kiam la mondo estas en paco, nenifarantoj multiĝas. Okaze se iu “sin mortigas por nobla kaŭzo”, li ofte estas tiel okupata, ke li ne atentas aliajn aferojn, sed la vivantaj spektatoroj emas fari detalan esploron. Ke Cao E sinĵetis en riveron por serĉi sian patron kaj poste droninte ŝi portis al la surfaco de la akvo la kadavron de sia patro, tio estis enskribita en oficiala historio kaj konata de multaj homoj. La demando estas: Kiel ŝi portis lian kadavron? Kiam mi estis juna, mi aŭdis de la maljunuloj en mia naskiĝloko la jenan rakonton:

    我们中国人即使对于“百行之先”,我敢说,也未必就不想到男女上去的。太平无事,闲人很多,偶有“杀身成仁舍生取义”的,本人也许忙得不暇检点,而活着的旁观者总会加以绵密的研究。曹娥的投江觅父,淹死后抱父尸出,是载在正史,很有许多人知道的。但这一个“抱”字却发生过问题。

    “...En la komenco la mortinta Cao E aperis kun la kadavro de sia patro vizaĝo-al-vizaĝe. Sed la preterpasantoj, vidinte tion ridis kaj diris,'Rigardu, knabino tiel juna ĉirkaŭbrakumas tiel maljunan homon!' Sekve la du kadavroj remergiĝis en la akvon. Post momento ili ree venis supren, ĉifoje dorse-kontraŭ-dorse.”

    Bone! Laŭ la historia enskribo, “Cao E estis nur 14-jara”, sed en tiu ĉi regno de dececo kaj justeco, eĉ supreniro el la akvo kun sia mortinta patro estas tre, tre malfacila por tiel juna filino dediĉita al fileca obeemo.

    我幼小时候,在故乡曾经听到老年人这样讲:

    “……死了的曹娥,和她父亲的尸体,最初是面对面抱着浮上来的。然而过往行人看见的都发笑了,说:哈哈!这么一个年青姑娘抱着这么一个老头子!于是那两个死尸又沉下去了;停了一刻又浮起来,这回是背对背的负着。”

    好!在礼义之邦里,连一个年幼—呜呼,“娥年十四”而已—的死孝女要和死父亲一同浮出,也有这么艰难!

    Mi kontrolis la Bildlibron de Cent Agoj de fileca Obeemo kaj la Bildlibron de Ducent Kvardek Agoj de Fileca Obeemo. En ambaŭ kazoj la pentristoj estis tre sagacaj: ili nur pentris Cao E kiel knabinon plorantan ĉe riverbordo antaŭ ol ĵeti sin en la akvon. Sed la eldono de 1892 de la Bildlibro pri Dudek Kvar Filece Obeemaj Virinoj ilustrita de Wu Youru [8] ĝuste montras la scenon kiam la du kadavroj kune aperis el la akvo kaj li faris tion “dorso-kontraŭ-dorsa”, kiel ni povas vidi ĉe la supra parto de la unua ilustraĵo. Mi supozas, ke li ankaŭ aŭdis la saman rakonton kiel mi. krome, estis la Suplementa Bildlibro de Dudek Kvar Agoj de Fileca Obeemo , ilustrita ankaŭ de Wu Youru, en kiu Cao E estis prezentita kiel sinĵetanta en la riveron kaj tion ni povas vidi ĉe malsupra parto de la unua ilustraĵo.

    La granda parto de la ilustritaj rakontoj pri fileca obeemo, kiujn mi legis, montras filece obeemajn filojn tra epokoj, kiuj kontraŭis banditojn, tigrojn, incendiojn aŭ uraganojn, kaj troviĝante en tiuj situacioj ili naŭ fojojn el dek nur “ploris” aŭ “surgenuiĝis”.

    我检查《百孝图》和《二百册孝图》,画师都很聪明,所画的是曹娥还未跳入江中,只在江干啼哭。但吴友如画的《女二十四孝图》(1892)却正是两尸一同浮出的这一幕,而且也正画作“背对背”,如第一图的上方。我想,他大约也知道我所听到的那故事的。还有《后二十四孝图说》,也是吴友如画,也有曹娥,则画作正在投江的情状,如第一图下。就我现今所见的教孝的图说而言,古今颇有许多遇盗,遇虎,遇火,遇风的孝子,那应付的方法,十之九是“哭”和“拜”。

    Kiam ni ĉesos “plori” kaj “surgenuiĝi” en Ĉinio?

    中国的哭和拜,什么时候才完呢?

    Rilate la pentr-manieron mi opinias, ke la plej simpla kaj klasika stilo estas tiu de la japana eldono de Oda Umisen. Kunmetite en la Bildaro Kolektita de Dian Shi Zhai ĝi fariĝis ĉina produktaĵo kaj estas tre facile akirebla. La ilustraĵoj de Wu Youru estas plej delikataj kaj sekve ankaŭ plej altiraj. Sed li fakte ne tre taŭgis por fari pentraĵojn kun historiaj temoj, ĉar li estis sufiĉe saturita per kion li aŭdis kaj vidis en la Internacia koncesio de Shanghai, kaj sekve estis plej kapabla por temoj pri kurantaj aferoj, ekz-e “Feroca prostituistino turmentas putinon” aŭ “Ĉantaĝo de Kanajlo al Virino” ks. Tiaj pentraĵoj vere estas tiel plenaj je viveco kaj vigleco, ke ili komplete bildigas la Internacian Koncesion de Shanghai. Sed la influo de Wu estas tre malbona.

    Lastatempe, en la ilustraĵoj de multaj noveloj aŭ legaĵoj por infanoj, ĉiu virino ofte estis pentrita kiel prostituistino kaj ĉiu infano kiel huligano, kaj tio plejparte rezultis el tio, ke tiuj artistoj tro multe rigardis liajn ilustraĵojn.

    至于画法,我以为最简古的倒要算日本的小田海仙本,这本子早已印入《点石斋丛画》里,变成国货,很容易入手的了。吴友如画的最细巧,也最能引动人。但他于历史画其实是不大相宜的;他久居上海的租界里,耳濡目染,最擅长的倒在作“恶鸨虐妓”,“流氓拆梢”一类的时事画,那真是勃勃有生气,令人在纸上看出上海的洋场来。但影响殊不佳,近来许多小说和儿童读物的插画中,往往将一切女性画成妓女样,一切孩童都画得象一个小流氓,大半就因为太看了他的画本的缘故。

    Kaj eĉ pli malfacile estas ilustri la rakontojn pri obeemaj filoj, ĉar la plejparto el ili estas malĝojiga. Mi prenu kiel ekzemplon la rakonto “Guo Ju enterigas sian filon” oni neniel kapablas pentri bildon tiel alloga, ke infano memvole kuŝiĝos en la fosaĵon kun gaja mieno. Ankaŭ la rakonto “Gustumo de fekaĵo kun maltrankviliĝanta koro” estas apenaŭ tenta. Denove, en la rakonto “maljuna Laizi amuzas siajn gepatrojn”, kvankam la verso aldonita al ĝi diras, ke “La tuta hejmo plenas de ĝojo”, la ilustraĵoj havas tre malmulte da gaja familia atmosfero.

    而孝子的事迹也比较地更难画,因为总是惨苦的多。譬如“郭巨埋儿”,无论如何总难以画到引得孩子眉飞色舞,自愿躺到坑里去。还有“尝粪心忧”,也不容易引人入胜。还有老莱子的“戏彩娱亲”,题诗上虽说“喜色满庭帏”,而图画上却绝少有有趣的家庭的气息。

    Mi elektis tri malsamajn specimenojn por konsistigi la duan paĝon de ilustraĵoj. la supra estas el la Bildlibron de Cent Agoj de fileca Obeemo, kaj ĝi estis pentrita de He Yunti el Chengcun. Ĝi montras, ke “maljuna Laizi portas akvon al la halo, ŝajnigis ke li falas teren kaj ekploras kvazaŭ bebo” kaj ĝi ankaŭ montra liajn gepatrojn ridantaj. la mezan etan pecon mi mem kopiis el la Bildoj kaj Poemoj de la Dudek Kvar Agoj de Fileca Obeemo ilustrita de Li xitong el norda Zhili. Ĝi montras maljunan Laizi en bunta vesto ludantan kiel bebo antaŭ siaj gepatroj”. La bumbumilo en lia mano atentigas pri tio, ke li ŝajnigas bebon. Sed, eble s-ro Li sentis ke estis ridinde montri altstaturan maljunulon ludanta kiel bebo, sekve li plejeble reduktis lian staturon kaj finfine bildigis infanon kun barbo, sed la rezulto ankoraŭ estas seninteresa. Rilate al la eraroj kaj mankoj de linioj, tio ne estas la kulpo de la artisto, nek de mi kiu kopiis, oni povas nur plendi kontraŭ la gravuristo, kiu en 1873, la dekdua jaro de Tongzhi en Qing-dinastio, laboris “en Gravurejo Hong-Wen-Tang je la okcidenta flanko de la Buzhengsi-strato, Shandong-provinco”. la malsupra bildo estis presita de gravurejo Shen-Du-Shan-Fang en 1922, la dekunua jaro de la Respubliko, sen nomo de la artisto. Tiu ilustraĵo prenis duoblan temon—“ŝajnige fali” kaj “ludi kiel bebo”— sed ellasis la “buntan veston”. Ankaŭ la ilustraĵo de Wu Youru kombinis la du epizodojn, kaj li ankaŭ forgesis la buntan veston. Kvankam lia maljuna Laizi estas pli dika kaj havas du hartuberojn, tamen la figuro ankoraŭ aspektas seninteresa.

    我现在选取了三种不同的标本,合成第二图。上方的是《百孝图》中的一部分,“陈村何云梯”画的,画的是“取水上堂诈跌卧地作婴儿啼”这一段。也带出“双亲开口笑”来。中间的一小块是我从“直北李锡彤”画的《二十四孝图诗合刊》上描下来的,画的是“著五色斑斓之衣为婴儿戏于亲侧”这一段;手里捏着“摇咕咚”,就是“婴儿戏”这三个字的点题。但大约李先生觉得一个高大的老头子玩这样的把戏究竟不象样,将他的身子竭力收缩,画成一个有胡子的小孩子了。然而仍然无趣。至于线的错误和缺少,那是不能怪作者的,也不能埋怨我,只能去骂刻工。查这刻工当前清同治十二年(1873)慎独山房刻本,无画人姓名,但是双料画法,一面“诈跌卧地”,一面“为婴儿戏”,将两件事合起来,而将“斑斓之衣”忘却了。吴友如画的一本,也合两事为一,也忘了斑斓之衣,只是老莱子比较的胖一些,且绾着双丫髻,—不过还是无趣味。

    Oni diras, ke la diferenco inter satiro kaj moko estas nur tiel maldika kiel papero, kaj mi opinias, ke ni povas diri la samon pri intereso kaj naŭzo. La dorlotiĝo de la infano antaŭ la gepatroj povas esti rigardata kiel interesa, sed tiu de la plenkreskulo montriĝas ĉiam iel nenatura. La reciproka amemo inter la liberanimaj geedzoj antaŭ la publiko ankaŭ tre facile fariĝos embarasa, se tio iom transpaŝas la limojn de intereso. Tial estas sendube, ke neniu kapablas bone pentri la bildon pri la afektado de la maljuna Laizi. Mi neniel sentus min komforta, eĉ por unu tago, se mi vivus en tia familio, kian montras tiuj bildoj. Nur pripensu, ke tiu maljunulo pli ol sepdek-jara pasigas sian tutan tempon ludante hipokrite la bumbumilon.

    人说,讽刺和冷嘲只隔一张纸,我以为有趣和肉麻也一样。孩子对父母撒娇可以看得有趣,若是成人,便未免有些不顺眼。放达的夫妻在人面前的互相爱怜的态度,有时略一跨出有趣的界线,也容易变为肉麻。老莱子的作态的图,正无怪谁也画不好。象这些图画上似的家庭里,我是一天也住不舒服的,你看这样一位七十多岁的老太爷整年假惺惺地玩着一个“摇咕咚”。

Homoj de Han-dinastio ofte ŝatis pentri aŭ gravuri bildojn pri antikvaj imperiestroj, reĝoj, disĉiploj de Konfuceo, eminentaj kleruloj kaj virinoj kaj obeemaj filoj en palacoj aŭ ŝtonaj ĉambroj antaŭ iliaj tomboj. Kompreneble nun restas neniu de tiuj palacoj, sed ŝtonaj ĉambroj estas ankoraŭ hazarde troveblaj kaj la plej bone konservita estas tiu ŝtona ĉambro de Wu-familio en Jiaxiang-gubernio. Laŭ mia memoro verŝajne en ĝi estas gravuraĵo kiu prezentas rakonton pri la maljuna Laizi. Sed nun mi posedas nek ĝian kopion, nek la libron Kolektitaj Surskriboj sur Ŝtonoj kaj Metaloj [9], kaj sekve mi ne povas fari pluan esploron. Alie, estus multe interesa afero se ni komparu la bildojn de nuntempo kun tiuj antaŭ ĉ. 1800 jaroj.

    汉朝人在宫殿和墓前的石室里,多喜欢绘画和雕刻古来的帝王、孔子弟子、列士、列女、孝子之类的图。宫殿当然一椽不存了;石室却偶然还有,而最完全的是山东嘉祥县的武氏石室。我仿佛记得那上面就刻着老莱子的故事。但现在手头既没有拓本,也没有《金石萃编》,不能查考了;否则,将现时的和约一千八百年前的图画比较起来,也是一种颇有趣味的事。

    Rilate al la maljuna Laizi troviĝas ankaŭ la sekvanta teksto en la Bildlibron de Cent Agoj de fileca Obeemo:

    “...La maljuna Laizi krome ankaŭ amuzis siajn gepatrojn ludante chu (雏). Li ludis ĝin apud la gepatroj por ĝojigi ilin.” (Noto de aŭtoro: el Vivoj de Noblaj Personoj.)

    关于老莱子的,《百孝图》上还有这样的一段:

    ……莱子又有弄雏娱亲之事:尝弄雏于双亲之侧,欲亲之喜。(原注:《高士传》。)

    El kies Vivoj de Noblaj Personoj? Ĉu tiu de Ji Kang? Aŭ tiu de Huangfu Mi? Mi ankaŭ ne posedas la librojn, kaj tial ree ne povas fari serĉon. Mi konsultis nur La Imperian Enciklopedion de la Taiping-erao, kiun mi lastatempe decidis aĉeti post la ricevo de la aldona monata salajro. Sed mi finfine ne sukcesis trovi la originon de tiu teksto. Povas esti, ke aŭ mi ne sufiĉe zorgeme serĉis, aŭ tiu rakonto troviĝas en aliaj libroj de tang- aŭ Song-dinastioj. Sed tio ja ne multe gravas. Kio min interesas, estas la ideogramo chu en la teksto.

    谁做的《高士传》呢?嵇康的,还是皇甫谧的?也还是手头没有书,无从查考。只在新近因为白得了一个月的薪水,这才发狠买来的《太平御览》上查了一通,到底查不着,倘不是我粗心,那就是出于别的唐宋人的类书里的了。但这也没有什么大关系。我所觉得特别的,是文中的那“雏”字。

    Mi supozas, ke tiu chu ne signifas birdidon. Homfiguro el argilo kaj silkaĵo aŭ teksaĵo, kiun infanoj ofte ŝatas ludi, estas nomata hina en japana lingvo, kaj la ideogramo por tio estas la sama kiel tiu por chu. ja en japana lingvo konserviĝas nemalmultaj ĉinaj antikvaj ideogramoj, dume estas pli nature, ke la maljuna Laizi ludis infanan ludilon antaŭ siaj gepatroj ol ke li ludis per birdido. Tion, kio estas nomata Doll en la angla lingvo, ni nomas un en Ĉinio “yangnannan” aŭ “niren-er” sed tio estas skribita per la ideogramoj “kui-lei” (pupo). Povas esti, ke niaj antikvuloj nomis tion “chu”, sed tiu nomo poste malaperis kaj restas nur en Japanio. Tamen tio estas nur mia konjekto por la nuna momento, mi havas ja neniun firman atestaĵon.

    我想,这“雏”未必一定是小禽鸟。孩子们喜欢弄来玩耍的,用泥和绸或布做成的人形,日本也叫hina,写作“雏”。他们那里往往存留中国的古语;而老莱子在父母面前弄孩子的玩具,也比弄小禽鸟更自然。所以英语的doll,即我们现在称为“洋囡囡”或“泥人儿”,而文字上只好写作“傀儡”的,说不定古人就称“雏”,后来中绝,便只残存于日本了。但这不过是我一时的臆测,此外也并无什么坚实的凭证。

    Ŝajnas al mi, ke ankoraŭ neniu pentris la bildon pri la maljuna Laizi ludanta pupon.

    Alia grupo da libroj, kiun mi kolektis, estis tiuj kun portretoj de Wu Chang aŭ Vivo-Estas-Efemera. Unu estas Avertaj Notoj el Jada Kalendaro (aŭ sen la vorto “avertaj”), alia estas la Plej Valoraj Notoj el Jada Kalendaro. Fakte ambaŭ libroj estas tre similaj unu al la alia. Rilate kolektado de tiuj libroj, unue mi devas danki s-ron Chang Weijun, kiu sendis al mi eldonojn de Long Guang Zhai kaj Jian Guang Zhai presitajn en Beijing, eldonojn de Si Guo Zhai kaj Litografia Presejo presitajn en Tianjin, kaj eldonon de Li Guangming Zhuang presitan en Nanjing. Due mi devas danki s-ron Zhang Maochen, kiu donis al mi eldonon de Ma Nao Jing Fang presitan en Hangzhou, la eldonon de Xu Guang Ji presitan en Shaoxing kaj la plej freŝdatan litografan eldonon. kaj lastvice, mi mem kolektis la eldonon de Bao Jing Ge presitan en Guangzhou kaj eldonon de Han Yuan Lou.

    这弄雏的事,似乎也还没有画过图。

    我所搜集的另一批,是内有“无常”的画像的书籍。一曰《玉历钞传警世》(或无下二字),一曰《玉历至宝钞》(或作编)。其实是两种都差不多的。关于搜集的事,我首先仍要感谢常维钧兄,他寄给我北京龙光斋本,又鉴光斋本;天津思过斋本,又石印局本;南京李光明庄本。其次是章矛尘兄,给我杭州码瑙经房本,绍兴许广记本,最近石印本。又其次是我自己,得到广州宝经阁本,又翰元楼本。

    Estas du specoj da Jada Kalendaro, unu kompleta kaj alia konciza, kiel mi jam diris antaŭe. Sed post kiam mi studis ĉiujn bildojn pri Wu Chang, mi eknaltrankviliĝis. Ĉar en tiuj libroj Wu Chang aŭ Vivo-Estas-Efemera portas buntan robon, gazan ĉapon kaj tranĉilon sur sia dorso, dum la fantomo kun abako kaj alta ĉapo, estas Morto-Estas-Destinita! Kvankam iliaj vizaĝoj povas esti malicaj aŭ afablaj, kaj ili povas porti sandalojn aŭ koton-ŝtofajn ŝuojn, tio dependas nur de la kaprico de la pentristo, dum la plej grava afero, kiun ili komune havas, estas ke ili ĉiuj estas nomataj Morto-Estas-Destinita. Ho ve! Estas klare ke tio ĝuste faras la problemon malfacile solvebla speciale por mi.

    这些《玉历》,有繁简两种,是和我的前言相符的。但我调查了一切无常的画像之后,却恐慌起来了。因为书上的“活无常”是花袍、纱帽、背后插刀;而拿算盘,戴高帽子的却是“死有分”!虽然面貌有凶恶和和善之别,脚下有草鞋和布(?)鞋之殊,也不过画工偶然的随便,而最关紧要的题字,则全体一致,曰:“死有分”。呜呼,这明明是专在和我为难。

    Tamen mi ankoraŭ ne konvinkiĝis. unue, neniu el tiuj libroj estas la eldono kiun mi iam vidis en mia infanaĝo; due, mi ankoraŭ firme kredas ke mia memoro ne eraras. Tamen mia intenco deŝiri unu folion el ili por servi al mia libro kiel ilustraĵo estas senbrue sed komplete nuligita. Mi nur povis preni po unu specimenon—unu Morto-Estas-Destinita el la nanjinga eldono kaj unu Vivo-Estas-Efemera el la guangzhou-a eldono, kaj krome, por ŝtopi la mankon mi devis mem pentri la Vivo-Estas-Efemera en Maŭdgaljajanaj dramoj aŭ en la templa foiro, kiun mi memoris, kiel ĉe la supra parto de la tria paĝo de ilustraĵoj. Feliĉe mi ne estas profesia pentristo, sekve la legantoj eble ne riproĉus min pro mia tro fuŝa pentraĵo. mankis al mi antaŭvido, kaj mi iam diris senrespekte kelkajn kritikajn vortojn pri s-ro Wu Youru kc., sed mi neatendite trovis min mem sensprita nur post nelonge. Tial nun mi anticipe parolas iom por mia apologio. Tamen, se mia apologio ne estos akceptita, mi povos nur imiti la filozofion de Prezidento Xu Shichang [10]: lasu la aferon sekvi sian naturan vojon.

    然而我还不能心服。一者因为这些书都不是我幼小时候所见的那一部,二者因为我还确信我的记忆并没有错。不过撕下一叶来做插画的企图,却被无声无臭地打得粉碎了。只得选取标本各一—南京本的死有分和广州本的活无常—之外,还自己动手,添画一个我所记得的目连戏或迎神赛会中的“活无常”来塞责,如第三图上方。好在我并非画家,虽然太不高明,读者也许不至于嗔责罢。先前想不到后来,曾经对于吴友如先生辈颇说过几句蹊跷话,不料曾几何时,即须自己出丑了,现在就预先辩解几句在这里存案。但是,如果无效,那也只好直抄徐(印世昌)大总统的哲学:听其自然。

    Alia afero, kiu ne povas konvinki min, estas tio: ĉu la sinjoroj, kiuj rekomendas la libron Jada Kalendaro, vere konas multon pri la hadeso? Ekz-e, sin trovas du specoj de ilustraĵoj pri la sceno de la homo ĉe morto; unu montras simple nur diablan soldaton kun ŝtala tridenta forko, konatan kiel “sendito por forpreni animon” kaj neniun alian; alia montras ĉevalvizaĝulan demonon kaj Wu Chang-ojn—Wu Chang de la homa mondo kaj Wu Chang de la submondo—sed ili ne estas Vivo-Estas-Efemera kaj Morto-Estas-Destinita. Se vi dirus ke ili ĝuste estas Vivo-Estas-Efemera kaj Morto-Estas-Destinita mem, ili diferencas de la apartaj portretoj. En bildo A sur la kvara paĝo de ilustraĵo, Wu Chang de la homa mondo portas nek buntan robon nek gazan ĉapon; nur Wu Chang de la submondo multe similas al Morto-Estas-Destinita aparte pentrita, sed anstataŭ abako li tenas ventumilon. Kompreneble ni povas diri, ke tiam estis somero, sed kial kreskas al li tiom multe da barbo? Ĉu li estas tiel okupata pro la multaj epidemioj en somero ke li eĉ ne trovas tempon por sin razi? Mi devas klarigi, ke tiu ĉi bildo devenas de la eldono de Si Guo Zhai presita en Tianjin. Krome, tiuj en la eldonoj de Beijing kaj Guangzhou ankaŭ estas similaj.

    还有不能心服的事,是我觉得虽是宣传《玉历》的诸公,于阴间的事情其实也不大了然。例如一个人初死时的情状,那图像就分成两派。一派是只来一位手执钢叉的鬼卒,叫作“勾魂使者”,此外什么都没有;一派是一个马面,两个无常—阳无常和阴无常—而并非活无常和死有分。倘说,那两个就是活无常和死有分罢,则和单个的画像又不一致。如第四图版上的A,阳无常何尝是花袍纱帽?只有阴无常却和单画的死有分颇相象的,但也放下算盘拿了扇。这还可以说大约因为其时是夏天,然而怎么又长了那么长的络腮胡子了呢?难道夏天时疫多,他竟忙得连修刮的工夫都没有了么?这图的来源是天津思过斋的本子,合并声明;还有北京和广州本上的,也相差无几。

    La bildo B estas prenita el la eldono de Li Guang Ming Zhuang presita en Nanjing. La Wu Chang-oj en tiu ĉi bildo estas tiaj kiaj en la bildo A, sed iliaj nomoj interŝanĝiĝis. Tiu, kiun la eldono de tianjing nomas Wu Chang de la submondo, tamen estas nomata de la Nanjing-a eldono kiel Wu Chang de la homa mondo. Sed tio akordiĝas kun mia opinio. Do, se estas figuro en blankaj vestoj kaj kun alta ĉapo, ĉu li havas barbon aŭ ne, la homoj en beijing, Tianjin kaj Guangzhou povas nomi lin Wu Chang de la submondo aŭ Morto-Estas-Destinita, dum mi kaj la homoj en Nanjing nomas lin Vivo-Estas-Efemera, kaj sekve ĉiu nomas lin laŭ sia bontrovo. “la nomo estas atributo de la fakto”, tial ne gravas, kiel ni nomas lin.

    B是从南京的李光明庄刻本上取来的,图画和A相同,而题字则正相反了:天津本指为阴无常者,它却道是阳无常。但和我的主张是一致的。那么,倘有一个素衣高帽的东西,不问他胡子之有无,北京人、天津人、广州人只管去称为阴无常或死有分,我和南京人则叫他活无常,各随自己的便罢。“名者,实之宾也”,不关什么紧要的。

    Sed mi decidis ankoraŭ aldoni bildon C kiu estas el la eldono de Xu Guang Ji presita en Shaoxing. Ĉar ĝi ne havas surskribon, mi ne povoscias la intencon de la artisto. Dum mia infanaĝo mi ofte iris preter la pordo de Xu Guang Ji kaj kelkfoje rigardis kiel ili gravuris tiajn bildojn. Ili ja preferis uzi liniojn cirklan kaj rektan kaj tre malofte la kurbajn, tial ankaŭ estas malfacile distingi en ilia eldono la fizionomion de s-ro Wu Chang. Tamen, ni povas tute klare vidi ke apud li troviĝas alia malgranda altĉapulon, kiu forestas en ceteraj eldonoj. Tiu estas A-Ling kiu aperis en la templa foiro, kiel mi menciis antaŭe. Li kunportas sian filon(?) eĉ dum sia ofica deĵoro. laŭ mia supozo, li kredeble volas, ke la infano lernu de li por ke li “ne dekliniĝu de la vojo de sia patro”, kiam li estos plenkreskinta.

    不过我还要添上一点C图,是绍兴许广记刻本中的一部分,上面并无题字,不知宣传者于意云何。我幼小时常常走过许广记的门前,也闲看他们刻图画,是专爱用弧线和直线,不大肯作曲线的,所以无常先生的真相,在这里也难以判然。只是他身边另有一个小高帽,却还能分明看出,为别的本子上所无。这就是我所说过的在赛会时候出现的阿领。他连办公时间也带着儿子(?)走,我想,大概是在叫他跟随学习,预备长大之后,可以“无改于父之道”的。

    Krom sendito por forpreni animon, apud la tablo de la Reĝo Wuguang de la Kvara Kortego inter la Reĝoj de Hadeso, plejofte ankaŭ staras figuro kun alta ĉapo kiel tiu en bildo D, N-ro 1, el la eldono de Si Guo Zhai en Tianjin, kiu aspektas sufiĉe eleganta. N-ro 2, el la eldono de Nanjing, eligas sian langon pro motivo nekonata. N-ro 3, el la eldono de bao Jing Ge en Guangzhou, tenas difektitan ventumilon. N-ro 4, el la eldono de Long Guang Zhai en Beijing, ne havas ventumilon, kaj malsupre de lia mentono estas nigra linio kio povas esti barbo aŭ lango, sed tion mi ne povoscias. N-ro 5, el la eldono de la Litografia Presejo en Tianjin ankaŭ aspektas sufiĉe eleganta, sed li staras apud la tablo de la Reĝo Taishan de la Sepa kortego, kaj tio estas iom neordinara.

    除勾摄人魂外,十殿阎罗王中第四殿五官王的案桌旁边,也什九站着一个高帽脚色。如D图,1取自天津的思过斋本,模样颇漂亮;2是南京本,舌头拖出来了,不知何故;3是广州的宝经阁本,扇子破了;4是北京龙光斋本,无扇,下巴之下一条黑,我看不透它是胡子还是舌头;5是天津石印局本,也颇漂亮,然而站到第七殿泰山王的公案桌边去了:这是很特别的。

    Krome, en la bildo pri tigro manĝanta homon, ankaŭ estas figuro kun alta ĉapo kiu donas al la tigro sekretan direktadon per papera ventumilo. Mi ne scias ĉu tiu ankaŭ estas Wu Chang aŭ la fantomo konata kiel “Chang”(伥) [11]. Tamen, en la operoj en mia hejmloko, la fantomo “Chang” neniam portas altan ĉapon.

    又,老虎噬人的图上,也一定画有一个高帽的脚色,拿着纸扇子暗地里在指挥。不知道这也就是无常呢,还是所谓“伥鬼”?但我乡戏文上的伥鬼都不戴高帽子。

    Studo pri tia mistera scio kiel koncepto pri spiritoj kaj supernaturaĵoj, nestesteblaj per faktoj, estas tre originala kaj havas ankaŭ multe da avantaĝoj. Se mi prezentus ĉiujn materialojn kolektitajn, entreprenus diskutojn, kompilus kaj presigus ĉiujn korespondaĵojn koncernajn, mi kuraĝas diri, ke mi povus produkti tri aŭ kvar sufiĉe dikajn librojn, kaj tio eble promocius min “klerulo”. Sed ĉar la titolo“Wu-Chang-ologo” (“Vivo-Estas-Efemera-ologo”) sonas ne tiom impona, mi ne volas daŭrigi mian studon, kaj ĉi tie mi nur donas arbitran konkludon.

    研究这一类三魂渺渺,七魄茫茫,“死无对证”的学问,是很新颖,也极占便宜的。假使征集材料,开始讨论,将各种往来的信件都编印起来,恐怕也可以出三四本颇厚的书,并且因此升为“学者”。但是,“活无常学者”,名称不大冠冕,我不想干下去了,只在这里下一个武断:

    La ideoj en tiaj libroj kia Jada Kalendaro estas tre krudaj kaj simplaj:Vivo-Estas-Efemera kaj Morto-Estas-Destinita kune estas simbolo de la homa vivo. Kiam homo estas mortanta,, necesas nur ke Morto-Estas-Destinita alvenu, ĉar lia alveno ja montras ke “vivo estas efemera”.

    《玉历》式的思想是很粗浅的:“活无常”和“死有分”,合起来是人生的象征。人将死时,本只须死有分来到。因为他一到,这时候,也就可见“活无常”。

    Sed inter la popolanoj estas ankaŭ alia memtitolita “mediumo” aŭ “oficisto de la submondo”. Tiu estas vivanta homo, kiu iras portempe al la subtera mondo por helpi en la plenumo de oficialaj taskoj. Ĉar li helpas alvoki spiritojn, tial la popolanoj ankaŭ nomas lin Wu Chang; kaj ĉar li mem estas spirito dela vivanta homo, oni do titolas lin aldone per “de la homa mondo”, sed tiel li fariĝas konfuzita kun Vivo-Estas-Efemera. Ekz-e en bildo A de la kvara ilustraĵo, kiu estas nomata “Wu Chang de la homa mondo” portas ordinarajn vestojn de homo. Tio evidente montras, ke li estas mediumo, kies ofico estas konduki la diablan soldaton al la domo, kaj tial li staras malsupre de la ŝtuparo.

    但民间又有一种自称“走阴”或“阴差”的,是生人暂时入冥,帮办公事的脚色。因为他帮同勾魂摄魄,大家也就称之为“无常”;又以其本是生魂也,则别之曰“阳”,但从此便和“活无常”隐然相混了。如第四图版之A,题为“阳无常”的,是平常人的普通装束,足见明明是阴差,他的职务只在领鬼卒进门,所以站在阶下。

    Ĉar jam troviĝas “Wu Chang de la homa mondo” kiu estas spirito de vivanta homo portempe servanta en la submondo, tial “Morto-Estas-Destinita” estas nomata “Wu Chang de la submondo”, kiu havas similan oficon sed mem estas spirito de vivanta homo.

    Kvankam la Maŭdgaljajana dramoj kaj templaj procesioj estas aranĝitaj por adori la diojn, ili servas samtempe ankaŭ kiel amuzo. Se la ludanto, kiu ludas la rolon de vivanta sendito al la submondo, vestus sin kiel ordinara homo, tio estus seninteresa, kaj tiam tio ne estus maskerado. Preferinde estas ke li aspektu iom drola. Sekve oni vestas lin per la kostumo de la alia Wu Chang—kompreneble, pri ties kostumo neniu klare informiĝis. Tiamaniere la eraro estas tradicie daŭrigita. Sekve tiu, kiu la nanjing-anoj kaj mi nomas Vivo-Estas-Efemera, fakte estas vivanta sendito al la submondo vestita per la kostumo de Morto-Estas-Destinita sed portanta la nomon de Vivo-Estas-Efemera. Tio estas drasta devio de la klasikaĵo kaj ege absurda.

    既有了生魂入冥的“阳无常”,便以“阴无常”来称职务相似而并非生魂的死有分了。做目连戏和迎神赛会虽说是祷祈,同时也等于娱乐,扮演出来的应该是阴差,而普通状态太无趣,—无所谓扮演,—不如奇特些好,于是就将“那一个无常”的衣装给他穿上了;—自然原也没有知道得很清楚。然而从此也更传讹下去。所以南京人和我之所谓活无常,是阴差而穿着死有分的衣冠,顶着真的活无常的名号,大经典,荒谬得很的。

    Kiel opinias la erudiciaj ĝentlemanoj de Ĉinio pri mia konkludo?

    不知海内博雅君子,以为如何?

    En la komenco mi ne intencis verki iun postskribon. Mi nur volis trovi kelkajn malnovajn pentraĵojn por utiligi ilin kiel ilustraĵojn, sed mi maltrafis la celon. Dum mi komparis la bildojn, eltranĉis, kaj kungluis la specimenojn, mi faris libere diversajn komentojn. Mi dediĉis preskaŭ unu jaron, jen daŭre jen interrompe, al la verkado de la teksto de la rememoroj, kaj tiun ĉi postskribon mi faris ankaŭ jen daŭre jen interrompe kaj uzis preskaŭ du monatojn. estas tiel varmege, ke ŝvito fluas sur mia dorso. Ĉu ne estas jam tempo por veni al la fino? Do mi ĉesu ĉi tie.

    我本来并不准备做什么后记,只想寻几张旧画像来做插图,不料目的不达,便变成一面比较,剪贴,一面乱发议论了。那一点本文或作或辍地几乎做了一年,这一点后记也或作或辍地几乎做了两个月。天热如此,汗流浃背,是亦不可以已乎:爰为结。

    一九二七年七月十一日,写完于广州东堤寓楼之西窗下。

    Skribita ĉe la okcidenta fenestro de mia loĝejo en Dongti. Guangzhou

    11 julio, 1927


--------------------------------------------------------------------------------

 Notoj:

1. Kolekto de anekdotoj pri antikva historio kaj antikvaj objektoj.

2. Kompilita de Yu Baozhen kaj ilustrita de Yu Tai en Qing-dinastio.

3. La patro de Li E estis ordonita de la reĝo de Wu-regno(222-280) forĝi metalon. Li fiaskis kaj estis punota per morto. Tiam lia filino Li E 15-jara en malespero sin ĵetis en la fornon, kaj la metalo estis sukcese elforĝita.

4. Zixia(507-?), disĉiplo de Konfuceo.

5. Ilustrita libro de poemoj de Yan xiYuan de la 18-a jc. La bildoj montris cent belulinojn de la antikva tempo.

6. Tiu ĉi rakonto ekcirkulis kiel populara balado ĉ. la 16-a jc., sed neniam estis enskribita en oficiala historio.

7. Chen Shubao(553-604) estis la lasta reĝo de Chen-regno (557-589) en la Epoko de Ses Dinastioj. popolanoj nomis lin senkora pro tio ke li ne bone prizorgis ŝtatajn aferojn kaj ne havis senton de honto, sed ne pro tio, ke li estis kruda kaj kruela.

8. Ilustristo, kiu furoris en la lastaj jaroj de Qing-dinastio.

9. Reproduktaĵoj de pli ol 1500 antikvaj surskriboj kompilitaj de Wang Chang en Qing-dinastio.

10.Intrigema burokrato de la registaro de Qing-dinastio, kiu poste fariĝis prezidanto de la registaro de nordaj militaristoj dum 1918-1922.

11.Laŭ superstiĉo en la pasinteco, se homo,estis manĝita de tigro, lia fantomo ĉiam penis trovi alian homon por manĝigi la tigron. Tia fantomo estis nomata Chang, kaj tiun terminon oni ofte uzis por nomi la lakeojn de despoto.




Postskribo 后 记(中世对照)的评论 (共 条)

分享到微博请遵守国家法律